Ligulo estas membraneca apendico, kiu ĉe graminacoj kaj ciperacoj troviĝas ĉe la limo inter la limbo kaj la foliingo. Ĝi kutime aperas kiel membraneca, senkolora diafana etendaĵo de la interna epidermo de la foliingo. Ĝi protektas kontraŭ vundoj kaŭzitaj de frotado de la foliplato moviĝanta tien kaj reen en la vento.

Ligulo de Poa trivialis


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.