Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Liismo estas vorto por la tradicia uzado de la triapersona pronomo li pri persono, kies sekso estas nekonata aŭ ne precizigita.

La kutimo paroli liisme estis tute normala en la tempo de Zamenhof. Sed en la nuna tempo ĝi ŝajnas al multaj virŝovinisma, kaj pro tio estas proponataj diversaj aliaj esprimmanieroj kaj per seksneŭtralaj pronomoj (ri, ĝi, ŝli) kaj per specife virgenra triapersona pronomo (neologisma pronomo hi aŭ regula pronomeca kunmetaĵo malŝi = mal+ŝi), inkluzive de kelkaj sufiĉe drastaj reformoj en Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti