Likasi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo ("Kongo Kinŝasa", eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis Jadotville kaj Jadotstad.

Likasi
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 422 535  (2010) [+]
Loĝdenso 1 798 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo)-10.98333333333326.733333333333Koordinatoj: 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo) [+]
Alto 1 318 m [+]
Areo 235 km² (23 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Likasi (Demokratia Respubliko Kongo)
Likasi (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Likasi
Likasi
Situo de Likasi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Likasi [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Likasi situas sur altebenaĵo en la suda sekcio de la lando. Zambio situas 75, Lubumbashi 110, Kolwezi 141, Kinŝaso 1462 km.

Historio redakti

Belgoj fondis la urbon, tial ĝi havis 2 oficialajn nomojn. Post la sendependiĝo akraj konfliktoj komenciĝis, ankaŭ la urbo estis siĝita kaj okupita spite la internacian militan helpon en 1961. Dum la 1990-aj jaroj Unuiĝintaj Nacioj fondis tendaron por rifuĝintoj.

Ekonomio redakti

Likasi estas unu el la centroj de minada industrio. En la ĉirkaŭaĵo oni minadas kuprojn kaj kobaltojn.

 
Mapo, kie Likasi estas trovebla en la suda parto

Klimato redakti

Likasi situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 18 kaj 25  °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas.

Trafiko redakti

El Likasi ĉefvojoj kuras al Lubumbashi kaj Kolwezi, estas fervoja kontakto al Lubumbashi kaj Kinŝaso, krome estas malpli grava vojo norden.

Famuloj redakti

Fontoj redakti