Lilla Pártay
Lilla PÁRTAY [pArtai], hungare Pártay Lilla estas hungara baletisto kaj koreografo.
Lilla Pártay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1941 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | József Nagy |
Okupo | |
Okupo | koreografo • dancisto |
Lilla Pártay naskiĝis la 25-an de oktobro 1941 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Lilla Pártay frekventis baletan instituton inter 1954-1961 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian baletan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe ŝi plulernis en Moskvo, Leningrado, Bruselo, Londono. En 1968 ŝi atingis la 3-an lokon en konkurso de baletistoj en Varna, sed ŝi estis tie la plej bona koreografo. Poste ŝi gastroladis en Munkeno. Poste ŝi precipe koreografadis, tamen inter 1971-1974 ŝi baletadis en Berlino kaj ankaŭ poste ŝi koreografadis en aliaj urboj. Inter 1986-1990 ŝi estris la baletistojn en Operetoteatro (Budapeŝto). Li ricevis premion Kossuth en 1994, poste kaj precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto) redakti
- Lavrovskij: Giselle, - titolrolo
- La Nuksrompilo
- László Seregi: Spartacus - Flavia
- Messerer: Cignolago - Odette–Odilia
- en filmo ŝi roladis en 1988
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto) redakti
- Béla Bartók: Konĉerto
- Wolfgang Amadeus Mozart: Amadeus
- Charles Gounod: Faust
- Ede Szigligeti: Liliomfi