Liloan - tagaloge Bayan ng Liloan - estas urbego, ankaŭ mara havenurbo (municipo) en Filipinoj, en insulo de Cebu, en provinco Cebuo. Liloan apartenas al Cebua urbaro kaj havas 14 distriktojn. La loknomo signifas laŭ loka lingvo "loko kie estas muelejo".

Larĝa panoramo en haveno de Liloan
Larĝa panoramo en haveno de Liloan
Liloan
municipo de Filipinoj
Devizo: Abante Lilo-an!
Administrado
Poŝtkodo 6002
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153 197  (2020) [+]
Loĝdenso 3 336 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 25′ N, 123° 58′ O (mapo)10.416666666667123.96666666667Koordinatoj: 10° 25′ N, 123° 58′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 45,92 km² (4 592 ha) [+]
Liloan (Filipinoj)
Liloan (Filipinoj)
DEC
Liloan
Liloan
Situo de Liloan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liloan, Cebu [+]
vdr
Domo en Liloan

Geografio redakti

Liloan etendiĝas laŭ la orienta marbordo de la insulo [1]. Proksimaj urboj estas ekzemple provinca kaj regiona ĉefurbo Cebuurbo, Consolacion, Mandaue, Danao (urbo), Toledo (Filipinoj), Foraj urboj ekzemple jam en aliaj insuloj Dabao, ĉefurbo Manilo kaj Kezonurbo.

Historio redakti

Liloan estis fondita (samtempe kun la paroĥo) en 1845, pli frue la sporadaj domoj apartenis al Mandaue. La hispana dominado finiĝis en 1898, poste usonanoj, inter 1942 kaj 1945 la japanoj. En 2010 la municipo atingis la internacian statuson urbego (pli granda, ol cent mil).

 
Hotelo en Liloan

Ekonomio redakti

Liloan estas hejmo de kelkaj fabrikantoj de ceramikaĵoj. Iliaj butikoj vendas diversajn ceramikajn objektojn. Menciindas kompanio "Rosquillos", kiu bakas kuketojn. Ekzistas ankaŭ fiŝkaptado kaj turismo.

Trafiko redakti

Liloan voje alirebla estas per traira ĉefvojo ĉe la orienta marbordo el Mandaue kaj Danao, krome estas vojo el Consolacion.

Klimato redakti

La klimato de Liloan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1639 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-decembro pluvas pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejo konstruita en 1847
  • festivalo
  • Lumturo konstruita en 1857 de la hispanoj. La nuna turo estis konstruita en 1904 laŭ ordono de William Howard Taft. La turo altas 22 metrojn kaj restas aktive uzata eĉ hodiaŭ per sunenergio.

Fontoj redakti

  • WikiTrans