Limacelo (Limacella) estas genro de fungoj el la ordo agarikaloj, familio amanitacoj, kun ĉ. 15 konataj specioj. Male al amanitoj, limaceloj ne havas ingon (volvon) kaj estas plimalpli viskozaj. Plej multaj el ili havas farunecan odoron kaj guston, kio ne konatas ĉe amanitoj. Neniu specio de limacelo ŝajnas venena.
La makulita limacelo (Limacella guttata), hele ledkolora, grandringa kaj farunodora fungo, estas la plej konata specio el tiu genro. Ĝi aperas en arbaroj ĉefe koniferaj. Temas pri manĝebla, eĉ bongusta fungo, malfacile konfuzebla kun danĝeraj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Limacelo
Limacella guttata (Pers.: Fr.) Konrad & Maublanc
Limacella guttata
(Pers.: Fr.) Konrad & Maublanc
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Amanitaceae
Limacella
Earle 1909
Specioj

ĉ. 15

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr