Limigita animacio (angle: limited animation) estas produktmaniero de animacio per malpli multaj movigataj bildoj, kompare kun animacio per multaj movigitaj bildoj.

Limigita animacio estis unue praktike uzata de Usona animacio-produktanto UPA.

Teknikoj de limigita animacio estis uzataj dum 1960-aj kaj 1970-aj por produkti amason de malmultekostaj malbonkvalitaj televidaj animacioj. Malgraŭ la malbonkvalito de la limigita animacio, la televid-animaciaj studioj "Hanna-Barbera" kaj "Filmation" sukcesis kun ĝi dum tiu epoko. En frua epoko de japana animacio (animeo), la manga- kaj anime-verkisto Tezuka Osamu praktike uzis tiun teknikojn por krei la animeon Tecuŭan Atomu. Limigita animacio estas nun komunuza en japana animeo, aparte en animeaj televidaj serioj.

Oni uzas malmultekostigan teknikon por amasproduktataj animacioj tiel:

  • ripete kaj ripete reuzi celuloidojn, fonbildojn kaj seriemontradojn de celuloidoj — animaciistoj nur devas desegni unufojon.
  • movigi nur partojn de rolulo: buŝmovo, palpebrumo, brako ktp.
  • movigi foto-kadron sur longe desegnata fonbildo dum longa tempo.