La limopasejo estas tiu loko laŭ la landlimo, kie voje (perpiede, bicikle, aŭte, kamione), fervojeŝipe oni rajtas trairi la limon. Ankaŭ en la internaciaj flughavenoj funkcias limopasejoj.

Nur tabulo memorigas pri limopasejo inter Germanio kaj Aŭstrio

La limopasejo estas diversaj:

  • tuttagaj
  • funkciantaj definite aŭ porokaze
  • limigitaj por difinitaj ŝtatanoj
  • limigitaj por veturiloj

Antaŭ la trairado en ambaŭ flankoj ĝenerale oni kontrolas la pasporton, vizon kaj ofte okazas doganokontrolo. Celo de la kontroloj estas forbari la homan kaj varan kontrabandojn.

Parto de Eŭropo apartenas al interna zono de Schengen, kie ĉiuj movoj estas senkontrolaj, eĉ ankaŭ la landlimoj estas trapaeblaj. Male, dum erao de socialismo formiĝis Fera kurteno, kies limopasejoj estis tre rigoraj. Inter ili la plej konata estis "checkpoint Charlie" en mezo de Berlino.

Depost la eŭropa migra krizo ankaŭ la limpasejo Pazarkule inter Turkio kaj Grekio estas trapasejo kie rifuĝintoj volas transiri la limon.

Kontrolo redakti

Supraĵa pasporta kontrolo ĉe limtransirejoj efektivigas per mana komparo inter la pasaĝero kaj la transporta dokumento (pasporto), kiun li portas, sen la uzo de komputilaj sistemoj. Strikta pasporta kontrolo plenumiĝas per komputilaj sistemoj, kaj inkluzivas tri ĉefajn paŝojn:

  • Identigo - Kontrolo, ke la pasaĝero propriulo de la vojaĝa dokumento, kiun ĝi prezentas. Identigo povas esti farita per komparado de datumbazoj (kiel ekzemple la loĝregistro), komparado de biometrikaj datenoj inter la informoj en la pasporto kaj la biometrikaj informoj de la fakta pasaĝero, kaj aliaj metodoj.
  • Kontrolo - procezo, laŭ kiu oni kontrolas, ke la identigita pasaĝero ja rajtas transiri la limon, ekzemple se la pasaĝero estas eksterlanda civitano, kiu havas eniran vizon, kaj ne ekzistas sekureco aŭ jura limigo, kiu malebligas lian trairon.
  • Registrado - Konservado de la detaloj de paso inter la landoj en komputila sistemo, por reuzo, kaj en postaj pasoj por esploraj celoj.

Vidu ankaŭ redakti