Limpopo

rivero en Respubliko Sud-Afriko, Bocvano, Zimbabvo, kaj Mozambiko

La rivero Limpopo formas nordan limon de Sud-Afriko al Bocvano, Zimbabvo kaj Mozambiko. Ĝi longas ĉ. 1.600 km, fontas norde de Johannesburg (kiel krokodil-rivero) kaj alfluas ĉe Xai-Xai (Mozambiko) la Hindan Oceanon.

Limpopo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 750 km
Fluo
Geografio
Landoj Bocvano
Regionoj [[]]
vdr
La rivero Limpopo.

Ĝi fluas de la fonto norde ĝis la Magaliesberg-montaro kaj trafluas la Hartbeespoort-pasejon (akvolivero ĉi tie estas 153 000 000 m3, plej granda en februaro, plej malgranda en aŭgusto), kie oni konstruis akvobaraĵon. Post tio ĝi trapasas la produkteman Bushveld-basenon kaj atingas granit-kovritan areon, kie ĝin alfluas la rivero Marico. Oni nomas ekde tie Limpopo.

Post tio la rivero fluas nord-orienten kaj formas dum 400 km limon de Transvalo kaj Bocvano. Poste Limpopo turniĝas orienten kaj formas limon de Transvalo akj Zimbabvo dum 250 km (en tiu etapo alfluas ĝin Shashi).

Ĉe limo de Mozambiko komenciĝas la akvofala etapo de Limpopo, kie la rivero falas 250 m. La plej grandaj akvofaloj (Malala, Molukwe, Quiqueque) troviĝas sur etapo de 43 km.

La rivero Limpopo estas ŝipebla nur post alfluo de rivero Olifants, dum la lasta 210 km. Ĉe alfluo de la oceano malfaciligas ŝipadon sabla kuniĝo, sed la ŝipoj povas trapasi ĉe alta tajdo.

La suba kaj meza parto de la rivero vintre sekiĝas tiel, ke dsifalas je konstantaj akvoj, dum somere ofte inundas. En 2000, Limpopo inundis grandan areon en Mozambiko.

Vidu ankaŭ redakti