(Ne konfuzu kun artikolo pri Abraham Lincoln)

Lincoln estas urbego en la orienta mezlando de Anglio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lincolnshire kiu situas inter la rivero Humber kaj la Wash [ŭaŝ].

Lincoln
urbo • county town • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LN1-LN6
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 541  (2019) [+]
Loĝdenso 2 733 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 15′ N, 0° 33′ U (mapo)53.25-0.55000000000001Koordinatoj: 53° 15′ N, 0° 33′ U (mapo) [+]
Alto 31 m [+]
Areo 35,69 km² (3 569 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Lincoln (Anglio)
Lincoln (Anglio)
DEC
Lincoln
Lincoln
Situo de Lincoln

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lincoln, England [+]
vdr

Katedralo kaj Brayford Pool

La provinca registaro troviĝas en Lincoln.

La rivero Witham fluas tra la centro. Multe da turistoj vizitas la urbegon por esplori la historiajn konstruaĵojn kiel la mondkonata majesta katedralo, la kastelo, La Domo de la Judo (angle: Jews House) kaj la mezepokaj stratoj.

Lincoln ankaŭ estas regiona centro por la provinco kaj tie troviĝas kaj granda gamo de butikoj kaj aliaj servoj ekz. Universitato de Lincoln, teatro, muzeoj.

En 1996 la reĝino Elizabeto la 2-a de Anglio malfermis la novan universitaton.

Kvartaloj redakti

Jen listo de kvartaloj en Lincoln:

  • Ermine (markita aparte kiel Ermine Ori. kaj Ermine Okc.) - Kvartalo ĉefe loĝeja en la norda parto de la urbo, sude de la aŭtovojo A46.
  • St Giles - Kvartalo ĉefe loĝeja, en la nordokcidenta parto de la urbo, sudoriente de la vojo A15, kaj apud Ermine Okcidenta.
  • Bailgate - Parto norda de la centro, kun konstruaĵoj historiaj (katedralo, kastelo, romiaj arkoj). Ĝi havas multe da la nokta vivo de la urbo. Loĝkvartaloj ekzistas ĉi tie, sed estas malabundaj.
  • Cornhill - La transportnabo de la urbo, kiu havas la aŭtobusan stacion kaj la fervojan stacion. La kvartalo ankaŭ havas vendejaron kaj estas la plej komerca areo (kun vestaĵojn, teknologion, manĝon, ktp).
  • Newland - Parto okcidenta de la centro. Ĝi havas la universitaton (kaj studento-loĝejojn) kaj aliajn konstruaĵojn diversajn. Ankaŭ estas loĝkonstruaĵoj (ne studentaj) ĉi tie. La Brayford Pool fluĝas tra ĉi tie, konektita al la rivero Witham.
  • New Boultham - Sude de la centro, ĝi havas ĉefe hipervendejojn kaj industriajn konstruaĵojn. Estas loĝkonstruaĵoj ĉi tie. La ĉefvojo nomiĝas Tritton Road (A1192), kiu ekas en Newland kaj finas en North Hykeham (antaŭurbo de, sed ne kvartalo de, Lincoln).
  • Bracebridge - Kvartalo ĉefe loĝeja en la sudo. Kiel New Boultham, ĝi ankaŭ havas hipervendejojn kaj la ĉefvojo estas Tritton Road.
  • North Hykeham borderas Lincoln-on, sed oficiale ĝi estas sia propra urbo en si mem.

Esperantigado de Lincoln = Linkolno, aŭ Lindumo (de la originala latina urbnomo, Lindum)


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti