Lincoln Steffens

usona ĵurnalisto

Joseph Lincoln STEFFENS (naskiĝis la 6-an de aprilo 1866 en San Francisco, Usono- mortis en Karmelo, Kalifornio la 9-an de aŭgusto 1936) estis eminenta usona ĵurnalisto.

Lincoln Steffens
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1866 (1866-04-06)
en San-Francisko
Morto 9-an de aŭgusto 1936 (1936-08-09) (70-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Saint Matthew's Episcopal Day School
Okupo
Okupo ĵurnalisto • aŭtobiografo • verkisto
vdr

Steffens estis filo de riĉa komercisto. Li diplomiĝis en la kalifornia universitato Berkli (Berkeley) kaj studis en Francio kaj Germanio. Ekde 1892 li laboris ĉe The New York Evening Post, poste li estis eldonisto de McClure's Magazine. En 1906 kune kun Ida Tarbell kaj Ray Stannard Baker li fondis la radikalan eldonaĵon American Magazine kaj estis la ĉefa reprezentanto de la ĵurnalista stilo “kotodisrastado” (angle “muckraking”).

En siaj libroj La honto de la urboj [(The Shame of the Cities (1904)], La lukto por memregado [The Struggle for Self-Government (1906)], La konstruistoj [(The Upbuilders (1909)] Steffens akuzis koruptadon de la loka burokrataro. Li supozis, ke per radikalaj reformoj oni povis plibonigi situacion en la lando.

Li adeptiĝis al ribelantoj de la Meksika revolucio okazinta en 1910, pri kiu li multe raportis kaj esperis, ke ĝiaj celoj sukcesos.

Inter 1919 kaj 1921 Steffens vizitis Sovetan Rusion, kie li konatiĝis kun Lenin, kaj skribis entuziasme “Mi vidis la futuron kaj ĝi funkcias” (I have seen the future and it works).

Poste li ofte ĉeestis la laboristan movadon de Usono kaj aktive oratoris kontraŭ faŝismo.

Lia duvoluma Aŭtobiografio estas valora klasikaĵo de la usona literaturo.

Siajn lastajn jarojn malsana Steffens travivis en Karmelo.

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj redakti

  • The Shame of the Cities; 1904
  • The Struggle for Self-Government; 1906
  • The Upbuilders ;1909
  • Autobiography ;1931