Linda Evangelista

kanada manekeno

Linda EVANGELISTA (St. Catharines, Ontario; 10a de Majo 1965) estas kanada manekeno.

Linda Evangelista
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1965 (1965-05-10) (58-jaraĝa)
en St. Catharines
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Denis Morris Catholic High School
Familio
Patro Tom Evangelista
Amkunulo Kyle MacLachlan
Infano Augustin James Evangelista
Okupo
Okupo modelo • partoprenanto de belec-konkurso • aktoro
TTT
Retejo http://www.levangelista.net
vdr

Linda planis iĝi manekeno ekde kiam ŝi estis 12-jaraĝa. Ŝi estis malkovrita de manekenagento en konkurso pri junaj belulinoj Miss Niagara de 1978. Ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi estis dungita de la manekenagentejo Elite. Poste ŝi translokiĝis al Parizo por pluigi sian profesikarieron. Ŝi ankaŭ aperis en muzikaj filmetoj kun George Michael.

Linda Evangelista estas agnoskita, kun la manekenoj Christy Turlington, Claudia Schiffer, Cindy Crawford, Elle Macpherson kaj Naomi Campbell, kiel unu el malmultaj manekenoj kiuj ege influis en la medio de la modo fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj.

Krom manekeni, ŝi ankaŭ aktivulis por konsciigi virinojn pri la mamkancero. En 1996 ŝi ricevis modpremion VH1 pro la atingoj de sia profesia vivo. Evangelista havas stelon en la Famhalo de Toronto.