Lindsey McKeon (11-an de marto 1982 en Summit, New Jersey) estas usona aktorino.

Lindsey McKeon
Persona informo
Lindsey McKeon
Naskiĝo 11-an de marto 1982 (1982-03-11) (42-jaraĝa)
en Summit
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater John Burroughs High School vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

McKeon plenkreskis kisl solinfano en Los Angeles. Ekde ŝia aĝo de 10 jaroj, ŝi aperis en reklamfilmetoj, en 1995 okazis ŝia unuaj du gastoludoj en la televida serio La Vivo kaj Mi. De 1996 ĝis 2000, ŝi ludis en la televida serio Saved by the Bell: The New Class. Tiu rolo kaj aliaj ludoj alportis por ŝi en 1997 la nomumon por Young Artist Award. En 1998, 1999 kaj 2000, ŝi estis kandidatigita por YoungStar Award.

McKeon transprenis en televida trilero Class Warfare (2001) unu el la ĉefroloj. De 2001 ĝis 2004, ŝi ludis en televida serio Springfield Story kaj estis pro tio nomita en 2002 kaj 2003 por Daytime Emmy. En la filma dramo Chastity (2005), ŝi denove ludis en ĉefrolo. En la filma dramo What Doesn't Kill You (2008), ŝi ludis kun Ethan Hawke kaj Mark Ruffalo.

Filmaro (elekto) redakti

  • 1996–2000: Saved by the Bell: The New Class
  • 2000: Opposite Sex
  • 2001: Class Warfare
  • 2001–2004: Guiding Light
  • 2003: Shredder
  • 2005/2010: One Tree Hill
  • 2005: Chastity
  • 2005: CSI: Miami
  • 2006–2007: Veronica Mars
  • 2006/2009/2010: Supernatural
  • 2007: Cold Case
  • 2007: Without a Trace
  • 2008: What Doesn't Kill You
  • 2010: Airline Disaster
  • 2010: Repo

Eksteraj ligiloj redakti