Linea taksonomio povas aludi al unu el du rilataj konceptoj:

  1. La partikulara formo de biologia klasado (taksonomio) starigita de Carl Linnaeus, kiel asertita en sia Systema Naturae (1735) kaj sekvaj verkoj. En la taksonomio de Linnaeus estas tri regnoj, dividitaj en klasoj, kaj tiuj siavice en ordoj, familioj, genroj kaj specioj, kun aldona rango pli malsupre ol specio.
  2. Termino por rango-baza klasado de organismoj, ĝenerale. Tio estas, taksonomio en la tradicia senco de la mondo: rango-baza scienca klasado. Tiu termino estas speciale uzita male al kladistika sistematiko, kiu grupigas organismojn en kladojn. Ĝi estas atribuita al Linnaeus, kvankam li nek inventis la koncepton de ranga klasado (ĝi datiĝas reen el Platono kaj Aristotelo) nek donis ties nunan formon. Fakte, ĝi ne havas precizan nunan formon, kiel "Linea taksonomio" ĉar tio reale ne ekzistas: ĝi estas kolektiva (abstrakta) termino por kio fakte estas kelkaj separataj kampoj, kiuj uzas similajn alproksimigojn.
Titolpaĝo de Systema Naturae, Leiden (1735)

Linea nomo havas ankaŭ du signifojn: depende el la kunteksto, ĝi povas aludi ĉu al formala nomo havigita de Linnaeus (persone), kia Giraffa camelopardalis Linnaeus, 1758, aŭ al formala nomo en la akceptita nomenklaturo (male al moderna kladonomo).

Bibliografio redakti

  • Dawkins, Richard. 2004. The Ancestor's Tale: A Pilgrimage to the Dawn of Life. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-618-00583-8
  • Ereshefsky, Marc. 2000. The Poverty of the Linnaean Hierarchy: A Philosophical Study of Biological Taxonomy. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Gould, Stephen Jay. 1989. Wonderful Life: The Burgess Shale and the Nature of History. W. W. Norton & Co. ISBN 0-393-02705-8
  • Pavord, Anna. The Naming of Names: The Search for Order in the World of Plants. Bloomsbury. ISBN 0-7475-7952-0

Eksteraj ligiloj redakti