Lingala lingvo

Bantu-lingvo

Lingala lingvo (Lingála aŭ Ngála, liNgála) estas Afrika interkomunik- kaj komerclingvo parolata en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Centr-Afrika Respubliko. Ĝi ankaŭ etendas sin suden ĝis Angolo. Ĝia ISO-kodo estas ln. Ekzistas Vikipedio en la lingala lingvo.

lingala
Lingála
Disvastiĝo de Lingála (helverde) kaj gepatrlingva regiono (malhelverde)
Disvastiĝo de Lingála (helverde) kaj gepatrlingva regiono (malhelverde)
lingvo • moderna lingvo
Bangi–Ntomba
Parolata en  Demokratia Respubliko Kongo
 Respubliko Kongo
 Centr-Afrika Respubliko
Parolantoj 2 000 000
Denaskaj parolantoj 2 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga
Atlantik-konga
Benue-Konga
Bantuida
Suda Bantuida
Bantua lingvaro
Nordokcidenta
Zono-C
Bangi-Ntomba
Losengo
Lingala
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kongo Brazavila (vehikla)[1] kaj Kongo Kinŝasa (nacia)[1]
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ln
  ISO 639-2 lin
  ISO 639-3 lin
  SIL LIN
  Glottolog ling1263
Angla nomo Lingala
Franca nomo lingala
Vikipedio
vdr

Deveno redakti

Lingala estas bantua lingvo, parolata en Orient- kaj Centrafriko. Ĝi devenis laŭlonge de la Kongo el la provinco Equateur. Unue Lingala (origine nomita Lobangi) estis lingvo de la Bangaloj. Centre de la regiono, kiu loĝata de tiuj, inter Kinŝasa kaj Kisangani konstruiĝis la haveno Makanza kiel unu el la unuaj komercstacioj de Kongo. Lobangi fariĝis miksite kun aliaj Bantulingvoj en la 19-a jarcento superregiona interkomunik- kaj komerclingvo.

El la franca kaj la svahila estas prunteprenitaj kelkaj apogvortoj. Lingala estas Lusengo-lingvo kaj estas simila al bangala kaj bobanga.

Disvastiĝo redakti

En Kongo Kinŝasa Lingala ne estas instruadlingvo en la lernejoj spite al ĝia granda disvastigo. Sed private efektiviĝas sukcesegaj alfabetigkursoj de lokaj popolkomitatoj je la helpo de UNESKO en la internlando. Estas vortaroj ekzemple en la Hispana, Franca aŭ Angla. Ekde 1970 la Biblio estas tradukita en lingalan, sed estas malsamaj eldonoj de la nova testamento kaj la psalmoj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kongo Brazavila: "Les langues nationales véhiculaires sont le lingala et le kituba."
    Kongo Kinŝasa: "Ses langues nationales sont le kikongo, le lingala, le swahili et le tshiluba."
    laŭ Constitutions du monde[rompita ligilo] Dispositions linguistiques des États souverains

Eksteraj ligiloj redakti