La lingvoj de Barato apartenas al diversaj lingvaj familioj. La ĉefa familio estas la hindeŭropa lingvaro parolata de 73% de la baratanoj, kaj la dravida lingvaro parolata de 24% de la landanoj. Aliaj lingvoj parolataj en la lando apartenas al la familioj aŭstroazia, tibeto-birma, kaj kelkaj aliaj malgrandaj familioj. Ankaŭ estas kelkaj senparencaj lingvoj.

La Respubliko de Barato ne posedas nacian lingvon. Tamen, la konstitucio barata deklaras, ke "La oficiala lingvo de la Unio estos la hindia en la devanagara skribo". La angla estas "akompananta oficiala lingvo". Plue, troviĝas la t.n. Oka Aldono de la barata konstitucio, kiu listigas 22 pliajn grandajn lingvojn. Ankaŭ ilin oni ofte nomas oficialaj.

Troviĝas centoj da gepatraj lingvoj en la lando. La Popola Lingvo-Enketo de Barato (2013-2014; angla mallongo: PLSI) listigas 780 lingvojn kaj 66 skribsistemojn en la lando. Tiu enketo ankaŭ notas, ke la lando "perdis preskaŭ 250 lingvojn dum la pasintaj 50 jaroj". [1]

La reta datumbazo Ethnologue listigas 461 lingvojn por Barato. El tiuj, 447 estas vivantaj, kaj 14 estas mortintaj. "De la vivantaj lingvoj, 75 estas institucigitaj, 127 estas evoluiĝintaj, 178 estas viglaj, 55 malbonfartas, kaj 12 estas mortantaj".[2]

La registara popolnombrado de 2001 listigas 6661 lingvonomojn kiujn la enketitaj homoj donis. El ili venis 1635 "raciigitaj gepatraj lingvoj". Ĉiuj el ili estas parolataj de pli ol 10 mil parolantoj. Aliflanke, 1957 lingvonomoj estis traktitaj kiel "neklasifikitaj" kaj ili estis metitaj en la kategorio "Aliaj gepatraj lingvoj". Oni plue klasifikis tiujn 1635 gepatrajn lingvojn en 122 lingvojn.[3]

Rezulte de tiu ĉi klasifikado, sub la lingvo la hindia, ekzemple, aperas listo de 49 "gepatraj lingvoj". Ankaŭ sub la rubriko la hindia, estas kategorio "Aliaj" kun 14,8 milionoj da parolantoj, ĉiuj el kiuj parolas gepatran lingvon kun malpli ol 10 mil parolantoj.

Kritiko redakti

Kvankam Barato posedas unikan stilon florigi la diversecon, vivas la percepto en eksterlando ke Barato estas anglalingva lando. La ofta aserto ke la angla estas 'gepatra lingvo' de iuj elitoj ne kongruas kun la fakto ke barataj aŭtoroj verkantaj en la angla, stile sekvas anglajn/usonajn aŭtorojn sed laŭenhave sekvas baratajn fontojn[4].

Referencoj redakti

  1. Pli ol 780 lingvoj kaj 66 skribsistemoj en Barato - Enketo [1]
  2. "Language Counts: India" [2]
  3. Census of India: General Note [3]
  4. The otherness of English : India's Auntie Tongue Sundrome (La alieco de la angla : la onklina-lingva sindromo de Barat), en Probal Dasgupto, "La bunteco de la esperantistoj ofte respegulas la diversecon de tipaj naciaj vidpunktoj muldataj de respektivaj elitoj", revuo Esperanto, oktobro 2015, nro 1295 (10) p.198-199

Vidu ankaŭ redakti

Naciaj lingvoj de Barato