Lingvolerna interŝanĝo

Lingvolerna interŝanĝotandema lingvolernado estas metodo de lingvolernado bazita sur reciproka lingva interŝanĝo inter tandemaj kunuloj (ideale ĉiu lernanto estu denaska parolanto de la lingvo kiun la proponanto volas lerni). Iuj lingvolernejoj en la mondo, organizitaj sub TANDEM Internacia[1], same kiel multaj universitatoj laboras per ĉi tiu metodo. Notindas, ke la celo de lingva interŝanĝo estas ankaŭ disvolvi interkulturajn kapablojn kaj plibonigi sciojn pri lingvoj[2]. Ĝi ebligas ankaŭ amikiĝi kun homoj el la tuta mondo.

Ĝenerala kunteksto redakti

Esence ambaŭ kunuloj povas renkonti sin fizike (vizaĝ-al-vizaĝa Tandemo) aŭ lerni per retpoŝto, telefono aŭ alia komunikilo (ret-tandemo, ankaŭ distanca Tandemo). Lernado estas faciligata de diversaj materialoj kaj metodoj: ekzercaro, lernolibroj aŭ simple neformala konversacio. Estas tute memstaraj manieroj (du personoj apogitaj de konsilantaro) kaj aliaj kiuj instigas memstaran studadon (du-nacia Tandem-kurso por grupoj, organizita de direktistoj). La kutima maniero estas ke duono de la tempo estu dediĉita al unu persono kaj la alia duono al la alia persono. Ekzemple, portugalo kaj germano povas paroli duonhoron en la germana kaj poste duonhoron en la portugala.

La tandemo havas delonge sciencan superrigardon. En la tandemaj internaciaj tagoj estas ŝanco interŝanĝi spertojn inter instruistoj kaj esploristoj. Asocioj kiuj uzas la tandeman metodon formas la tandemo-reton. La profitoj danke al tandemoj estas konstatitaj de multaj studoj, specife por la disvolviĝo de spontanea konversacio kaj aŭskulta kompreno, kaj ankaŭ por leg-kompreno rilate al pertekstaj tandemoj. La redakci-kapablo dependas de la kvalito de la korektoj. Koncerne al la interkultura lernado eĉ pli ampleksaj studoj bezonatas. La nura kondiĉo por partopreno en sendependa tandemoj estas bazaj konoj (estinta tempo, modo kondiĉa, frazoj kun pluraj kazoj).

Tandema historio redakti

La origino de la "lingvolernado per interŝanĝo"-metodo kuŝas sur la diversaj sistemoj de instruada interŝanĝo per studantoj eksterlande, kunula lernado, "grupa instruado", instruaj modeloj kaj aliaj.

Teknologio redakti

Kun la kresko de interreto, lingvaj interŝanĝoj pere de sociaj retejoj kaj la uzon de IP-teknologioj fariĝis popularaj. Tipa ekzemplo estas ekzemple la apo Hello Talk kiu permesas babili voĉe, videaĵe kaj tekste en pli ol 150 lingvoj.

Referencoj redakti

  1. (es) Tandem, filmeto
  2. (en) Ahn, Tae youn. «Learner agency and the use of affordances in language-exchange interactions[rompita ligilo]». Language and Intercultural Communication 16 (2): 164-181. doi:10.1080/14708477.2015.1125911.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti