Linio Hanzōmon (Tokyo Metro)

Linio Hanzomon (japane 半蔵門線 [Hanzōmon-sen], angle Hanzomon line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas purpura koloro. La emblemo de linio estas latina litero "Z" en purpura ringo.

Linio Hanzomon

Superrigardo
Koloro de linio purpura
Numero de linio 11
Tipo metroo
Sistemo Tokjo Metro
Loko Tokio (Japanio)
Komenco Ŝibuja
Fino Oŝiage
Stacioj 14
Paso de fervojo
Map
Historio
Malfermo 1a de aŭgusto 1978
Teknikaj trajtoj
Longo 16,8 km
Ŝpuro 1067 mm (CAP-ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo
Maksimuma rapideco 80 km/h
vdr

Historio redakti

La linio Hanzomon estis planata en la jaro 1971 laŭ linioj Ĉijoda kaj Jurakuĉo, kiel helpa linio por ege tro-mult-pasaĝera linio Ginza. Ĝia origine planita vojo estis de stacio Futako-Tamagaŭa (linio Tokju-Den-en-toŝi) al nova stacio en distrikto Fukagaŭa en la kvartalo Koto. En 1985 oni replanis la fina stacio el Fukagaŭa al Macudo (gubernio Ĉiba).

Konstruado de la linio komencis en la jaro 1972 kaj malfermo de pleja parto estis atentata en 1975. Tamen pro ekonomikaj problemoj oni prokrastis la konstruadon.

  • 1a de aŭgusto 1978: malfermo de la nuna sekcio inter stacioj Ŝibuja (Z-01) kaj Aojama-iĉĉome (Z-03); lanĉo de komuna trajno kun linio Tokju-Den-en-toŝi.
  • Septembro 1979: plilongigo de linio de la stacio Aojama-iĉĉome (Z-03) ĝis stacio Nagataĉo (Z-04). La plua konstruo renkontis politikajn problemojn, ĉar origine oni supozis konstrui la linion sub la Tokia Palaco de Imperatoro rekte ĝis stacio Otemaĉi (Z-08); rezulte estis decidita irigi la linio norde de la palaco, kiu postulas konstruadon de tri novaj stacioj.
  • Decembro 1982: malfermo de sekcio ĝis stacio Hanzomon (Z-05).
  • Januaro 1989: malfermo de sekcio ĝis stacio Micukoŝimae (Z-09).
  • Novebmbro 1990: malfermo de sekcio ĝis stacio Sujtengumae (Z-10).
  • Marto 2003: malfermo de sekcio ĝis stacio Oŝiage (Z-14).

Trafiko redakti

Plejmulto de trajnoj estas komunaj kun linio Tokju-Den-en-toŝi de Korporacio Tokju. Granda parto el ili estas komunaj ankaŭ kun linio Tobu-Skajtri (irantaj ankaŭ tra linioj Tobu-Nikko kaj Tobu-Isesaki) de Fervojo Tobu.

Estas 4 tipoj de trajnoj:

Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 5 min.

La unua trajno:

La lasta trajno (labortago/semajnofino):

La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Hanzomon Arkivigite je 2012-10-10 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)

Stacioj redakti

Ĉiuj stacioj lokiĝas en Tokio.

Ĉe la fina stacio Ŝibuja (Z-01) la linio Hanzomon kuniĝas kun linio Tokju-Den-en-toŝi de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Ĉuo-Rinkan.

Ĉe la fina stacio Oŝiage (Z-14) la linio Hanzomon kuniĝas kun linio Tobu-Skajtri de Fervojo Tobu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Kuki (Linio Tobu-Isesaki) kaj Minami-Kurihaŝi (Linio Tobu-Nikko).

N-ro Nomo de stacio Distanco (km) Linioj transireblaj
("*" markas liniojn de la sama fervoja reto)
Lokiĝo (kvartalo)
Esperante japane japana prononco inter tute
Z-01 Ŝibuja 渋谷 [Ŝibuja] - 0.0 *  Linio Fukutoŝin (Tokjo Metro): F-16

*  Ginza (Tokjo Metro): G-01
 DT  Tokju-Den-en-toŝi (Korporacio Tokju) (komuna trajno ĝis stacio Ĉuo-Rinkan)
 TY  Tokju-Tojoko (Korporacio Tokju)
 JR  Jamanote (Japana Fervojo)
 JR  Sajkjo (Japana Fervojo)
 JR  Ŝonan-Ŝinĝuku (Japana Fervojo)
 京王  Keio-Inokaŝira (Korporacio Keio)

Ŝibuja
Z-02 Omotesando 表参道 [Omotesandō] 1.3 1.3 *  Ginza (Tokjo Metro): G-02 (komunaj kajoj)

*  Ĉijoda (Tokjo Metro): C-04

Minato-ku
Z-03 Aojama-iĉĉome 青山一丁目 [Aojama-iĉĉōme] 1.4 2.7 *  Ginza (Tokjo Metro): G-04

  Oedo (Metroo Toej): E-24

Z-04 Nagataĉo 永田町 [Nagataĉō] 1.4 4.1 *  Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-16

*  Namboku (Tokjo Metro): N-07

En Stacio Akasaka-Micuke:

*  Ginza (Tokjo Metro): G-05
*  Marunouĉi (Tokjo Metro): M-13
Ĉijoda
Z-05 Hanzomon 半蔵門 [Hanzōmon] 1.0 5.1  
Z-06 Kudanŝita 九段下 [Kudanŝita] 1.6 6.7 *  Tozaj (Tokjo Metro): T-07

  Ŝinĝuku (Toej): S-05

Z-07 Ĝimboĉo 神保町 [Ĝinbōĉō] 0.4 7.1   Mita (Toej): I-10

  Ŝinĝuku (Toej): S-06

Z-08 Otemaĉi 大手町 [Ootemaĉi] 1.7 8.8 *  Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18

*  Tozaj (Tokjo Metro): T-09
*  Ĉijoda (Tokjo Metro): C-11
  Mita (Toej): I-09

Z-09 Micukoŝimae 三越前 [Micukoŝimae] 0.7 9.5 *  Ginza (Tokjo Metro): G-12

En Stacio Ŝin-Nihombaŝi:

 JR  Sobu (rapida) (Japana Fervojo)
Ĉuo
Z-10 Sujtengumae 水天宮前 [Suitengūmae] 1.3 10.8  
Z-11 Kijosumi-Ŝirakaŭa 清澄白河 [Kijosumi-ŝirakaŭa] 1.7 12.5   Oedo (Metroo Toej): E-14 Koto
Z-12 Sumijoŝi 住吉 [Sumijoŝi] 1.9 14.4   Ŝinĝuku (Toej): S-13
Z-13 Kinŝiĉo 錦糸町 [Kinŝiĉō] 1.0 15.4  JR  Sobu (rapida) (Japana Fervojo)

 JR  Ĉuo-Sobu (Japana Fervojo)

Sumida
Z-14 Oŝiage 押上 [Oŝiage] 1.4 16.8  東武  Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu) (komuna trajno ĝis stacioj Kuki (Linio Tobu-Isesaki) kaj Minami-Kurihaŝi (Linio Tobu-Nikko))

  Asakusa (Metroo Toej): A-20
 京成  Kejsej-Oŝiage (Elektra Fervojo Kejsej)

Eksteraj ligiloj redakti