Linlithgow (pron. /lɪnˈlɪθɡo/, skotgaela: Gleann Iucha, skota Lithgae) estas urbo en West Lothian, Skotlando. Malnovega loĝloko, ĝi kuŝiĝas sude de ĝiaj du plej elstaraj orientiloj, nome Linlithgow-Palaco kaj Linlithgow Loch (lago), kaj sude de la Unuiĝo-Kanalo.

Linlithgow-Palace vidata de la ĉirkaŭanta parko The Peel

La simbolo de la urbo montras nigran hundinon katenigitan al kverkarbo kiu kreskas sur insulo. La Patrona Sanktulo de Linlithgow estas Sanktulo Mikaelo kaj la moto de la urbo estas Sankta Mikaelo estas bonkora al fremduloj.

Situo redakti

Antaŭe la ĉefurbo de la graflando West Lothian, iam nomata Linlithgowshire, la urbo situas 30km okcidente de Edinburgo laŭ la ĉefa fervoja linio inter Edinburgo kaj Glasgovo. Antaŭ la konstruiĝo de la aŭtoŝoseoj M8 kaj M9 kaj la malfermiĝo de la aŭtoŝosea ponto trans la Forth, la urbo kuŝiĝis sur la ĉefa vojo inter Edinburgo kaj Stirling, Perth kaj Inverness dum la kanala sistemo ligis Linlithgow kun Edinburgo kaj Glasgovo. La apuda vilaĝo Blackness iam servis kiel la haveno de la urbo.

Historio redakti

La ĉefa historia allogaĵo de Linlithgow estas la postrestaĵoj de Linlithgow-Palaco, naskiĝejo de Reĝo James/Jakobo V-a de la Skotoj kaj Maria (Stuart), Reĝino de la Skotoj, kaj verŝajne la plej bona ekzemplo de superrestanta malfru-mezepoka sekulara konstruaĵo. La nuna palaco konstruiĝis sur grundo antaŭe uzata en 1424 laŭ ordono de James/Jakobo I-a Reĝo de la Skotoj. Ĝi bruliĝis en 1746, kaj, kvankam ne plu havante tegmenton, ĝi rests ankoraŭ grandparte kompleta rilate la apartamentojn sed bedaŭrinde malmulto de la meblaro postrestis).

Eksteraj ligiloj redakti