Lino (helene Λινος [Linos]) estas en la helena mitologio la nomo de pluraj viroj, kiuj estis filoj de muzoj. La mitologio mencias plurajn tiunomajn filojn de Uranio kaj indikas diversajn patrojn (Hermeso, Apolono, Amfimaro); tial ne estas klare, ĉu temu pri pluraj duonfratoj aŭ pri unu, kies patro estas necerta. Aliaj patrinoj indikitaj estas Terpsiĥoro kaj Kaliopo.

Lino
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Linus
Sekso vira
Mortigita de Apolono
Patro Apolono
Patrino Uranio
vdr
Lino

Lino filo de Hermeso kaj Urania laŭdire verkis libron pri la ekesto de la mondo, de la bestoj kaj plantoj, en kiu li prezentis la orbitojn de Suno kaj Luno. Sur tiu verko baziĝis la laboro de Anaksagoro. Laŭ legendo vivis en Tebo kaj mortis en Eŭbeo pro sago pafita de Apolono, kiun li aroge defiis pri muziko.

Lino filo de Apolono kaj Urania estas la legenda inventinto de muziko kaj liriko. Li instruis Orfeon kaj Heraklon pri la citro, kaj Heraklo mortigis lin per tiu instrumento.