Lino (papo)

papo de la katolika eklezio

Sankta Lino laŭ Ireneo de Liono estis la unua papo (la dua se oni kalkulas Petron kiel la unuan).[1]

Sankta Lino
2-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 67?
ĝis 76?
Antaŭulo Sankta Petro
Sekvanto Kleto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 2010 (2010-01-01)
en Volterra, Italio
Morto 76
en Romo, Italio
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Familio
Patrino Claudia [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la interpreto de tiuj, kiuj konsideras Petron la unua papo, Tertuliano indikis Klementon la 1-an kiel la duan papon, sed ĉiuj aliaj aŭtoroj indikas Linon kiel la duan, kvankam la dato de komenco de lia papperiodo ne estas certa.

Malmulte oni scias pri lia vivo. Eble li naskiĝis en Volterra kaj, laŭ tradicio, lia patrino estis Claudia kaj lia patro Herculaneus. Ĉiujn tekstojn atribuitajn al Lino hodiaŭ oni konsideras apokrifaj. Oni ankaŭ ne scias la daton de lia morto.

Lia festo estas je la 23-a de septembro.

Notoj redakti