Lint estas komputila programo por averti pri erar-gravedaj lokoj en C-programo. La originala versio kreiĝis por la operaciumo Unikso, kaj poste diversaj aliaj versioj aperis kaj funkcias por aliaj operaciumoj, ekzemple Vindozo.

La sperto malantaŭ lint estas, ke kelkaj konstruoj de C estas unuavide neklaraj kaj ofte signalas, ke la verkinto skribis ion alian, ol li celis. lint avertas pri tiaj lokoj. Multaj tiaj problemoj estis pro la manko de tipsekureco, funkcio-prototipoj, ktp, kaj postaj C-eskaj lingvoj kiel Java kaj C++ helpas malebligi tiajn problemojn. Ekzistas similaj iloj por atentigi pri eraroj en tiuj lingvoj.

Programoj ofte kaŭzas lavangon da erarmesaĝoj la unuan fojon kiam oni analizas ilin per lint. Multaj versioj permesas ke oni elektu malagnoski specifikajn erarojn, kiujn oni taksas ne tiom gravaj. Cetere, eblas marki la program-tekston per specialaj komentoj, por signali al lint (kaj al homa leganto), ke la verkinto konsciis pri tio, kion li faris.

Plimodernigita versio de la helpilo nomiĝas splint.