Linux Lite estas Linuksa distribuaĵo bazita sur Debian kaj Ubuntu, kreita de teamo gvidata de Jerry Bezencon.[2] La distribuaĵo ofertas malpezan labortablan sperton uzante personigitan instalon de la labortabla medio Xfce. Ĝi inkluzivas aron da "Lite" t.e. malpezaj aplikaĵoj por igi la sperton pli milda por komencanta Linuksuzanto.

Linux Lite
Logotipo de Linux Lite


lightweight Linux distribution
Evoluiganto: Jerry Bezencon
Familio: Linux
Fonta kodo: Malfermita kodo kaj Mallibera programaro
Lasta versio: 1-a de junio 2022: 6.0[1]
Kernotipo: Linux-kerno
Apera dato: 26-a de oktobro 2012
Licenco: plejparte GNU GPL
Subteno: aktiva
Retpaĝo: https://www.linuxliteos.com/
vdr

Linux Lite estis kreita por fari la transiron de Microsoft Windows al Linux-bazita operaciumo kiel eble plej glata (precipe al uzantoj de ne plu subtenataj versioj). Linux Lite sekvas la Unix-filozofion rilate al programara elekto kaj programado kiel ĝi validas por la moderna epoko - Verku programojn kiuj faras unu aferon kaj faras ĝin bone.[3]

Aparataj Specifoj redakti

Minimumaj Rekomenditaj Specifoj redakti

  • CPU: 1 GHz procesoro
  • RAM: 768MB ram
  • Daŭra memoro: 8gb
  • Distingivo: VGA ekrano 1024x768
  • Datumportilo: DVD-legilo aŭ USB-konektilo por la ISO-bildo

Preferataj Specifoj redakti

  • CPU: 1.5 GHz procesoro
  • RAM: 1024MB ram
  • Daŭra memoro: 20gb
  • Distingivo: VGA, DVI aŭ HDMI ekrano 1366x768
  • Datumportilo: DVD-legilo aŭ USB-konektilo por la ISO-bildo

Referencoj redakti

  1. https://www.linuxliteos.com/
  2. Jerry Bezencon interview. Arkivita el la originalo je 2015-11-09. Alirita 2016-03-26.
  3. Bezencon, Jerry. Free Operating System - Linux Lite. www.linuxliteos.com. Alirita 2020-11-02.

Eksteraj ligiloj redakti