Liro (muzikilo)

helena muzika instrumento
Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva plukinstrumento liro. Aparte de tio ekzistas moderna greka popolmuzika arĉinstrumento, kiu ankaŭ nomatas Liro, kaj krome ekzistas kromaj signifoj de la vorto Liro.

La antikva kordinstrumento liro (greke lύρα) originas el la 9-a jarcento a.K.. Kontraste al la citro, kun kiu ĝi parencas kaj foje malfacile diferencigeblas, ĝi tendence pli malgrandas kaj ne havas "piedon" (bazon) por mem stari, se ne ludate. La nombro de kordoj de la liro ŝanĝiĝis dum la jarcentoj de komence 3 ĝis 4 al poste 7 aŭ malofte 8 kordoj.[1]

Apolono kun liro

Liroj ekzistis en du diversaj konstrumanieroj:

  • La "ĥelis" aŭ "testuda liro" havis sonkorpon en formo de testuda karapaco kaj brakojn en la formo de kapraj kornoj.
  • La "barbitos" havis longajn, supre proksimiĝantajn brakojn kaj precipe ludiĝis fare de proksimuloj de la dio Dionizo, ekzemple de satirusoj.

La liro en antikva Grekio konsideriĝis inventaĵo de la dio Hermeso, kiu donacis ĝin al sia dia frato Apolono. En la helenismo ĝi estis simbolo de la poetoj kaj filozofoj, el kio poste ekestis la vorto "liriko".

El la antikvaj muzikiloj liro kaj citro poste ekestis diversaj formoj de harpoj. Ambaŭ muzikilojn, kaj liro kaj citro, do eblas konsideri "pra-harpo".

En la nuntempa popola muziko de Grekio kaj Dalmatio oni donis la nomon liro al arĉinstrumento, iom simila al violino, kun 3 aŭ 4 kordoj. Dum la muzikado la instrumento ne teniĝas kiel violino inter mandiblo, ŝultro kaj mano: aŭ la sonkorpo de la moderna liro ripozas sur la femuroj de la sidanta muzikisto, dum la instrumenta "kolo" troviĝas apud la kolo de la muzikisto, aŭ la instrumento kuŝas sur la femuroj kaj la instrumenta "kolo" montras flanken. Dum la antikvan liron oni sonigis per plukado de la kordoj, la modernan nomparencon - kiel klare indikas la kategorio arĉinstrumento - oni sonigas per muzikila arĉo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti