Lisa Marie Presley
Lisa Marie PRESLEY (naskiĝis la 1-an de februaro 1968 en Memfiso, mortis la 12-an de januaro 2023 en Los-Anĝeleso) estis usona kantistino.
Lisa Marie Presley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-a de februaro 1968 en Memphis, Tenesio, Usono |
Morto | 12-an de januaro 2023 en West Hills, Kalifornio, Usono |
Mortokialo | korinfarkto • kirurgiaj komplikaĵoj • ileus |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | John Thomas Dye School • Besant Hill School |
Familio | |
Patro | Elvis Presley |
Patrino | Priscilla Presley |
Frat(in)o | Navarone Garibaldi |
Edz(in)o | Danny Keough • Michael Jackson • Nicolas Cage • Michael Lockwood |
Infanoj | Danielle Riley Keough • Benjamin Keough |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantaŭtoro • komponisto • muzikisto • poeto • televida aktoro • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://lisamariepresley.com/ |
Ŝi naskiĝis naŭ monatojn post la geedziĝa festo de la gepatroj Elvis Aron Presley kaj Priscilla Ann Beaulieu, kaj estis naŭjaraĝa kiam ŝia patro mortis en Graceland. Sed ŝi tiutempe ne vivis tie, ĉar ŝiaj gepatroj jam pli frue divorcis (1973) kaj dise vivis.
Lisa-Marie edziniĝis kvinfoje, interalie kun Danny Keough (unue), la aktoro Nicolas Cage kaj la kantisto Michael Jackson. Ŝi havas du gefilojn, filino Danielle kaj filo Benjamin.
En 2004 aperis ŝia unua albumo To whom it may concern sur la merkato, kiu estas tre persona albumo pri morto de ŝia patro kaj pri ŝiaj geedziĝoj.
Aliaj projektoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.lisapresley.de Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo[rompita ligilo]
- http://www.laut.de/wortlaut/artists/p/presley_lisa_marie/index.htm