Kastelo Liselund estas klasikisma kampara vilao en anglastila pejzaĝa parko proksime de la kreta klifaro Møns Klint sur la insulo Møn, kiu apartenas al Danio kaj situas en la Balta Maro. Temas pri unu el la sidejoj de la Dania Nacia Muzeo.

Liselund
kastelo [+]

Koordinatoj54° 59′ 58″ N, 12° 31′ 26″ O (mapo)54.999512.5238Koordinatoj: 54° 59′ 58″ N, 12° 31′ 26″ O (mapo)
Poŝtkodo4791 [+]

Liselund (Danio)
Liselund (Danio)
DEC
Liselund
Liselund

Map
Liselund
Vikimedia Komunejo:  Liselund [+]
vdr
kastelo Liselund

Historio redakti

La plej eta dania konstruaĵo nomata "kastelo" laŭ siaj dimensioj kaj aspekto pli estas kampara vilao ol vera kastelo. Sed malgraŭ ke la nomo povas aspekti iom trodimensia, la aspekto de la konstruaĵo en monteta ĉirkaŭaĵo, ĉe la rando de alta faga arbaro flanke de la impresa kreta klifaro estas pitoreska kaj sukcesa arkitektura komponaĵo. La unua posedanto de la teritorio estis nobela familio, kiu posedis multan grundon sur la insulo, kaj kies origina familia rezidejo estis la bieno Marienborg en distanco de ĉirkaŭ 20 kilometroj. En la loko, kie poste konstruiĝis la vilao, dum la mezepoko jam estis historia domo kun la nomo Sømarkegaard. La domo ekde la jaro 1636 estis posedaĵo de la dana reĝo. Dum la jaro 1783 ĝi vendiĝis al la kavaliro Antoine de la Calmette, kies familio estis veninta el Nederlando al Danio, kaj kies patro, ministro en la dania ĉefurbo Kopenhago, nur ses jarojn pli frue, dum 1777, jam aĉetis la bienon Marienborg. La nobelo Calmette renomis la teritorion Sømarkegaard tuj post la aĉeto al "Liselund", laŭ sia edzino neformale nomita Lisa. Ambaŭ entuziasmis pri la stilo de la tiuepoka franca kulturo, kaj aldone simpatiis al la naturemo kaj simplemo de la franca filozofo Jean-Jacques Rousseau. Antaŭ ol Calmette konstruigis la vilaon, li dum ok jaroj planis kaj realigis la parkan pejzaĝon de Liselund. Parto de ĝi, impresa kanjono kun ruinoj kaj akvofalo en la Baltan Maron, perdiĝis dum ŝtormego de la jaro 1905, kiam parto de la klifaro glitis en la maron. La vilao planiĝis vaste, kun interalie naŭ dormoĉambroj por gastoj, kaj pluraj reprezentaj grandaj salonoj, sed kamparece kun pajla tegmento, kaj duonrondaj malaltaj fenestroj. La meblaro kolore kaj stile bone harmonias kun la dekoroj de la unuopaj ĉambroj, kaj plejparte origine konserviĝis.

Post la morto de la lasta nobelo Calmette, la vilao Liselund dum la jaro 1843 iĝis posedaĵo de tre malnova dana nobela familio, la baronoj Rosenkrantz. Dum 1877 Gottlob Rosenkrantz starigis aldonan novan bienejon en deca distanco de la reprezenta vilao. Dum la jaro 1938 la kastelo kaj parto iĝis parto de fondaĵo kaj ekde tiam publike viziteblas.

Eksteraj ligiloj redakti