Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Eŭropo

listartikolo en Vikimedio

Ĉi tiu artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en la kontinento Eŭropo.

Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.

Albanio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
al-001 Durrës Kafejo Esperanto-kafejo (1996) Fonto : Esperantista Tribuno 1/1996

Aŭstrio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
at-001 Arnoldstein Strato Esperanto strato (1975) Situo: 46° 33′ 02″ N 13° 42′ 24″ O / 46.55045 °N, 13.70657 °O / 46.55045; 13.70657 (Arnoldstein, Esperanto strato) (mapo)
at-002 Graz 1.Placo

2.Monumento
3.Kafejo

1.Esperantoplatz

2.Jubilea Monumento de Esperanto
3.Kafejo Esperanto

 Vidu la artikolo : Graz

100px1.Fotita dum la inaŭguro, Bildarkiv Austria 1 2
2-3.El Eventoj n-ro 229 :
Indas foje fari ekskursan viziton al ZEO-oj en Graz, Aŭstrio. Ne estas vaste konate, ke urbocentre en la Placo Esperanto staras la Jubilea Monumento de E-o (Jesper Neergaard, 1987), kaj tuj flanke malfermiĝis ankaŭ "Kafejo Esperanto".
Informoj kaj fotoj : vidu ĉi tie
Situo : 47° 04′ 18″ Nordo 15° 25′ 28″ Oriento / 47.07161252075373 °N, 15.42456865310669 °O / 47.07161252075373; 15.42456865310669 (Graz, Esperantoplatz) (mapo). Foto videbla ĉe ipernity.

at-003 Grein Placo Esperanto-Placo (1988) Situo: 48° 13′ 32″ N 14° 51′ 14″ O / 48.225595 °N, 14.853821 °O / 48.225595; 14.853821 (Grein, Esperantoplatz) (mapo)
at-004 Klagenfurt Strato Esperantostraße (1953) Situo: 46° 37′ 25″ N 14° 18′ 28″ O / 46.623641 °N, 14.307683 °O / 46.623641; 14.307683 (Klagenfurt, Esperantostraße) (mapo)
at-005 Knittelfeld Strato Esperantostraße (1957) Situo: 46° 37′ 07″ N 14° 16′ 34″ O / 46.618664 °N, 14.276207 °O / 46.618664; 14.276207 (Knittelfeld, Esperantostraße) (mapo) ; fotita dum la inaŭguro, Bildarchiv Austria
at-006 Kritzendorf Restoracio Esperanto-Paradizo (1992-2006)   El Eventoj n-ro 65 :

Esperanto-Paradizo estas vendejo (plejparte por nutraĵvaroj) kaj bufedejo en la riverbanejo KRITZENDORF (kricendorf) apud Danubo. S-ro Seyed Abolhassan Mir Javadi (voknomo AMIR), Dresdenerstr. 126/31, A-1200 WIEN, Aŭstrio, estas la estro de la firmao JIRANEK, kaj kiam li komencis lerni esperanton, li ekhavis la ideon nomi la vendejon kun bufedejo "Esperanto-Paradizo".

Post la 77-a UK en Vieno okazis en Esperanto-Paradizo la 2-an de aŭgusto 1992 malgranda adiaŭa festo. Per tiu festo komenciĝis tie la esperanto-vivo.

Ĉar apud la Danubo ekzistas tre frekventata bicikla vojo, s-ano Seyed Abolhassan instalis multajn informtabulojn kiuj montras la vojon al Esperanto-Paradies (Paradizo). Sur vandoj de la vendejo troviĝas multaj informoj pri esperanto kaj tabulo kun la nomo "Esperanto-Paradies".

Interese estas, ke en Esperanto-Paradizo jam loĝas la unua gasto, s-ro Asgar SAGADIAN el Irano, li estas ankaŭ gastparolanto de Radio Aŭstria Internacia, Esperanto-Redakcio.

KRITZENDORF estas vilaĝo 15 km nord-okcidente de Vieno, do somerumejo por vienanoj.

Ĉar jam finiĝis la bansezono, mi nur povas diri: Ĝis la revido en la Esperanto-Paradizo venontjare!

Leopold Patek

2002 okazis ega inundo kiu detruis la meblojn kaj instalaĵojn de "Esperanto-Paradizo". Pro tiu ĉi granda financa perdo AMIR ne plu povis daŭrigo la entreprenon. Ekde 2006 "Esperanto-Paradizo" ne plu ekzistas. L.P.

at-007 Linz Strato Zamenhofstraße (1958)  Situo: 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 55″ O / 48.28866 °N, 14.315158 °O / 48.28866; 14.315158 (Linz, Zamenhofstraße) (mapo)
at-008 (d) Linz Statuo ESPERANTO-Denkmal (2006) Situo: 48° 17′ 28″ N 14° 17′ 26″ O / 48.2912 °N, 14.2906 °O / 48.2912; 14.2906 (Linz, ESPERANTO-Denkmal) (mapo) Foto :  
at-009 Mariazell Arboj kaj tabuloj 1.Esperanto-tabulo kaj Esperanto-arbo (Stirio) (1993)
2.Esperanto-tabulo kaj kaŝtanarbo (1994 Esperanto-tabulo jah kaŝtanarbo)
1. Okaze de Junulara Esperanta Renkontiĝo
2. En baziliko
at-010 Vieno Strato Zamenhofgasse (1929/56) Situo : 48° 10′ 00″ N 16° 25′ 04″ O / 48.1666929 °N, 16.4179121 °O / 48.1666929; 16.4179121 (Vieno, Zamenhofgasse) (mapo)
at-011 Vieno Strato kaj tabulo Zamenhofgasse (7 julio 1929)  Komenco kaj fino ĉe : Rauchgasse - Wilhelmstr.
Sur la dommuro de Hotelo Hammerand (VIII-a distrikto, Florianigasse 8) troviĝas marmora malhela tabulo kaj oraj literoj kun la jena teksto germanlingva: Dr. Lazar Ludwig Zamenhof 1859-1917, dem die Menschheit die Hilfssprache ESPERANTO zu verdanken hat, wohnte in den Jahren 1886 und 1887 in diesem Hause. (Tio signifas: D-ro L. L. Zamenhofo 1859-1917, al kiu la Homaro dankŝuldas la helplingvon Esperanto, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1887 en tiu ĉi domo.)

Situo : 48° 10′ 00″ Nordo 16° 25′ 04″ Oriento / 48.166700818471 °N, 16.417908668518066 °O / 48.166700818471; 16.417908668518066 (Vieno, Zamenhofgasse) (mapo)
Foto ĉe Ipernity.

at-012 Vieno Muzeo Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (1929)   Vidu artikolon.
at-013 Vieno Memortabulo Esperanto-tabulo (1967) Memortabulo pri la unua oficejo de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (1., Annagasse 5)
at-014 Vieno Tabulo Pri Hugo Steiner (1968)
at-015 (d) Vieno Parko Esperanto-parko (1992)    
at-016 (d) Vieno Statuo Zamenhof-monumento (1958)    En Esperanto-parko.
at-017 Vieno (Kagran) Epitafo E-Epitafo Karl Mopas (1992)
at-018 Villach Strato Esperantostraße (1963) 48° 17′ 19″ N 14° 18′ 55″ O / 48.28866 °N, 14.315158 °O / 48.28866; 14.315158 (Villach, Esperantostraße) (mapo)
at-019 Wiener Neustadt Parko kaj tabulo Esperanto-park (1958)
Zamenhof-Gedenktafel (1959)
Fotoj : 1, 2, 3
at-020 Wolfsberg Strato Esperanto-Straße (1963) Situo: 46° 50′ 54″ N 14° 50′ 33″ O / 46.84821 °N, 14.84263 °O / 46.84821; 14.84263 (Wolfsberg, Esperanto-Straße) (mapo)
at-021 Wörgl Monumento Zamenhof-monumento (1952)    Unua Zamenhof-monumento en Aŭstrio.

Belgio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
be-001 (d) Anderlecht Strato dokter Zamenhofstraat (1960) Avenue Docteur Zamenhof
Situo : 50° 49′ 43″ N 4° 18′ 26″ O / 50.82860 °N, 4.30736 °O / 50.82860; 4.30736 (Anderlecht, Dokter Zamenhofstraat) (mapo) ; Foto[1] 
be-002 Antverpeno 1.Strato
2.Domo
3.Tombo kun simbolo
1.Zamenhofstraat (1954)
2.Esperanto-domo de Antverpeno (1980)
3. Tombo de Frans Schoofs
1.Situo : 51° 15′ 09″ N 4° 29′ 56″ O / 51.25241 °N, 4.49882 °O / 51.25241; 4.49882 (Antverpeno, Zamenhofstraat) (mapo)
2.   Vidu artikolon.
3. Tombejo Schoonselhof, Hoboken, Situo : 51° 09′ 54″ N 4° 22′ 18″ O / 51.16500 °N, 4.37167 °O / 51.16500; 4.37167 (Antverpeno, Tombo de Frans Schoofs) (mapo)
be-003 Boom Strato Esperantostraat (1966) Situo : 51° 05′ 27″ N 4° 22′ 01″ O / 51.09071 °N, 4.36684 °O / 51.09071; 4.36684 (Boom,Esperantostraat) (mapo)
be-004 Bruĝo (Brugge) Tomboj kun simboloj 1.Tombo de Karel Poupeye
2.Tombo de Antoon Jozef Witteryck
1 kaj 2 :  
be-005 Bruĝo (Sint-Kruis) Stratoj 1.Esperanto
2.Dokter Zamenhoflaan (1969)
2.Situo : 51° 12′ 56″ N 3° 15′ 45″ O / 51.21568 °N, 3.26258 °O / 51.21568; 3.26258 (Bruĝo, Dokter Zamenhoflaan) (mapo)

Foto[1]

be-006 Bruĝo (Steenbrugge) Stratoj 1.A. J. Witteryckstraat
2.Esperantostraat (1950)
 1 kaj 2 : Fotoj ĉe Flickr

2.Pro influo de Antoon Jozef Witteryck
Situo : 51° 11′ 08″ N 3° 14′ 08″ O / 51.18564 °N, 3.23547 °O / 51.18564; 3.23547 (Bruĝo, Esperantostraat) (mapo)

be-007 Bruselo Restoracio Restaurant Esperanto Informoj : http://ebg.skynetblogs.be/archive-day/20040127 Arkivigite je 2007-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
Situo : rue d’Assaut 15
be-008 Gent (Sint-Amandsberg) Strato Esperantostraat (1992) Situo : 51° 04′ 17″ N 3° 46′ 02″ O / 51.07146 °N, 3.76714 °O / 51.07146; 3.76714 (Gent (Sint-Amandsberg), Esperantostraa) (mapo)
be-009 Loveno Stratoj 1.Ludovicus Zamenhofstraat (1994)

2.Esperantolaan (1994)

1. Situo : 50° 51′ 59″ N 4° 44′ 24″ O / 50.86632 °N, 4.73987 °O / 50.86632; 4.73987 (Loveno, Ludovicus Zamenhofstraat) (mapo) ; foto ĉe ipernity

2. Situo : 50° 51′ 12″ N 4° 43′ 41″ O / 50.85342 °N, 4.72810 °O / 50.85342; 4.72810 (Loveno, Esperantolaan) (mapo)
fotoj : http://esperanto3000.be/zeoj/zeoj-eo.html

be-010 Loveno Arbo Jarmila arbo (2000)    Realigo de la asocio Esperanto 3000

Situo : 50° 52′ 59″ N 4° 41′ 43″ O / 50.883032 °N, 4.69527 °O / 50.883032; 4.69527 (Loveno, Jarmila arbo) (mapo)

be-011 Ostendo 1.Strato

2.Firmao

1.Esperantolaan (2003)

2.Esperanto (1950)

1.Laŭ Aŭroro Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine, praga esperanto-informilo :

La 10-an de julio pasintjara estis en Ostende ( Belgio( malfermita nova esperanto-strato. la strato situas en la nova urbokvartalo, kie troviĝas nova industria-scienca areo, kie oni kalkulas kun trans-lokiĝo de universitataj kaj teknikaj entreprenoj.
Situo : 51° 13′ 05″ N 2° 59′ 31″ O / 51.21805 °N, 2.99188 °O / 51.21805; 2.99188 (Ostendo, Esperantolaan) (mapo)
2.Adreso : Torh`steenweg 631. El Eventoj n-ro 123

be-012 Schoten Strato Zamenhoflaan (1968) ?
be-013 Solre-sur-Sambre Strato Rue de l'Espéranto (1979?) Situo : 50° 18′ 35″ N 4° 09′ 29″ O / 50.30979 °N, 4.15812 °O / 50.30979; 4.15812 (Erquelinnes, Rue de l'Espéranto) (mapo) Bildo de la stratŝildo en 1975
be-014 Tienen Strato Esperantolaan Ekde la jaro 1997, danke al Paul T. C. Kempeneers
Situo : 50° 48′ 18″ N 4° 55′ 05″ O / 50.80503 °N, 4.91813 °O / 50.80503; 4.91813 (Tienen, Esperantolaan) (mapo)

Belorusio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
by-001 Grodno Tabulo ? (1991)
by-002 Grodno Strato улица Заменгофа (вуліца Заменгофа)
Grodno vina stardrinkejo винный бар Эсперанто
by-003 Minsko Universitata Restoracio / Kafejo кафе эсперанто (Esperanto-kafeo) 53° 54′ 26″ N 27° 34′ 42″ O / 53.9072004 °N, 27.5783419 °O / 53.9072004; 27.5783419 (минск, кафе эсперанто) (mapo)

Britio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
uk-001 Appleby-in-Westmorland Vojo Esperanto Way (2000) 54° 34′ 31″ N 2° 28′ 19″ U / 54.57515 °N, 2.47194 °U / 54.57515; -2.47194 (Appleby-in-Westmorland, Esperanto way) (mapo)
uk-002 Barlaston Esperanto-domo kaj monumento (2002) Sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio 52° 56′ 35″ N 2° 09′ 48″ U / 52.943017 °N, 2.163352 °U / 52.943017; -2.163352 (Barlaston, Sidejo de la Esperanto-Asocio de Britio) (mapo) Artikolo kun foto angle
uk-003 Bournemouth Benko Zamenhof-benko (1949) Okaze de UK 1949.
uk-004 Carleton Rode Domo Esperanto 52° 29′ 4″ N 1° 7′ 26″ O / 52.48444 °N, 1.12389 °O / 52.48444; 1.12389 (Carleton Rode, Esperanto-domo) (mapo) En strato The Turnpike.
uk-005 Coatbridge 1.Arbo
2.tabulo
1.Esperanto-Arbo (1987)
2.Esperanto (1987)
2. Bildo trovita ĉe Flickr. Drumpellier park.
uk-006 Edinburgh Benko Esperanto-Benko (1953) Foto trovebla ĉe Flickr
uk-007 Keighley Tabulo Tabulo pri Joseph Rhodes (1984)
uk-008 Kembriĝo Teraso Esperanto Terrace (1907) El Eventoj n°106 :

...Verŝajne restos tamen iuj malnovaj ZEO-oj preteratentitaj. Ekzemple, la komisiito nur ĵus informiĝis pri "Esperanto Terrace" en Kembriĝo, kvankam la objekto mem ekzistas jam de 1907, kiam okazis la UK en Kembriĝo. Lokaj esperantistoj sciis pri ĝi, sed ne informis la UEA-komisiiton ĝis antaŭ nelonge.

Kiam la Dokumentaro estos preta, ĝi estos utila rimedo por helpi pri la kreado de novaj ZEO-oj. Ja estus pli facile persvadi al la koncerna instanco konsideri la nomon "Esperanto" por nova strato, se oni povus montri al multaj aliaj stratoj kun tiu nomo, ĉie en la mondo.

Bedaŭrinde "Esperanto Terrace" ne estas parto de ies adreso; ĝi estas la nomo de bloko el 12 domoj, kies adresoj estas Church End 172-194. Tamen krom sur ŝtonplato en la muro kun la skribaĵo "ESPERANTO TERRACE 1907" la nomo aperas ankaŭ en dokumento anoncanta la aŭkcion de tiuj domoj en 1937.

uk-009 Liverpool Kafejo Esperanto Cafe Bar [rompita ligilo] 53° 28′ 28″ N 3° 1′ 37″ U / 53.47444 °N, 3.02694 °U / 53.47444; -3.02694 (Liverpool, Esperanto Cafe Bar) (mapo) 56 South Road, Waterloo
uk-010 London Domo Zamenhof House   51° 34′ 50″ N 0° 11′ 54″ U / 51.580576 °N, 0.198351 °U / 51.580576; -0.198351 (London, Zamenhof House) (mapo) 58 Clifton Gardens, Barnet, London NW11 7EL
uk-011 Newport Vojo Esperanto way (1984)   51° 35′ 16″ N 2° 59′ 54″ U / 51.587741 °N, 2.998343 °U / 51.587741; -2.998343 (Newport, Esperanto way) (mapo)
uk-012 Norwich Vojo Esperanto way (1966) La vojo ne plu ekzistas. Post incendio en la publika biblioteko apud Esperanto Way oni alikonstruis la tutan terenon. Tie nun situas kulturcentro The Forum.
uk-013 Penrhyndeudraeth Placo Silbernik Placo (1984)
uk-014 Prestwick (Skotlando) Strato Esperanto Road (1987) 55° 29′ 49″ N 4° 36′ 45″ U / 55.496913 °N, 4.61248 °U / 55.496913; -4.61248 (Prestwick, Esperanto road) (mapo)
uk-015 Sheffield Placo Esperanto Place (1974)
 
Esperanto Place
  Inaŭgurita okaze de 58-a Brita Kongreso de Esperanto (1974), ree okaze de 98-a Brita Kongreso (2-a bildo).
uk-016 Stoke-on-Trent[2] Vojo Esperanto Way (1963) Ekzistas en tiu strato trinkejo The Green Star Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine. (Ĝis 2005 ĝi havis ankaŭ esperantlingvan surskribon la verda stelo.) 53° 2′ 47″ N 2° 10′ 26″ U / 53.04639 °N, 2.17389 °U / 53.04639; -2.17389 (Stoke-on-Trent, Esperanto Way) (mapo)
uk-017 Stoke-on-Trent Tabulo Zamenhof-tabulo (1964) Kvinpinta tabulo sur la muro de Green Star. Surskribo: Dr. Lazar Ludovik Zamenhof, 1859–1917, creator of Esperanto, the international language. The green star is the symbol of Esperanto. (Traduko: ... kreinto de Esperanto, la internacia lingvo. La verda stelo estas la simbolo de Esperanto.)
uk-018 Stoke-on-Trent Vojo Zamenhof Grove (1965) 53° 2′ 54″ N 2° 10′ 23″ U / 53.04833 °N, 2.17306 °U / 53.04833; -2.17306 (Stoke-on-Trent, Esperanto Grove) (mapo)
uk-019 Stoke-on-Trent Skulptaĵo Zamenhof/Esperanto-skulptaĵo (1995)
uk-020 Stoke-on-Trent Monumento Zamenhof-monumento

Bulgario redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Bulgario.

Ĉeĥio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Ĉeĥio.

Danio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
dk-001 Fredericia Tabulo Esperanto-Tabulo Ĉe la enirejo de Fredericia Vandrerhjem (migrulhejmo/junula gastejo - Vestre Ringvej 98)
dk-002 Kopenago 1.Aleo/Kulturdomo
2.Restoracio
?
dk-003 Middelfart Firmao Esperanto
dk-004 Rødovre Restoracio Esperanto Pizzabar Situo : 55° 41′ 45″ N 12° 27′ 33″ O / 55.6958 °N, 12.4593 °O / 55.6958; 12.4593 (Rødovre, Esperanto Pizzabar) (mapo)

Estonio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
ee-001 Tartu Monumento Zamenhof-monumento (1991) Sidejo el Tartua Esperanto-Societo
  • Eble ne plu ekzistanta : La tombŝtono de Hendrik Adamson, en Tuhalaane (?), ricevis esperanto-epitafo en 1957 :
Mi ne bezonas oron,
nek ĉiujn trezorojn de l'mondo,
sed sangan mi ploras ploron
pri homaj maljust' kaj senhonto.
Tiu teksto devenas de lia poemo Diogeno, en Dekdu poetoj, paĝoj 17-18. Informoj en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007.

Finnlando redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
fi-001 Espoo Strato Esperantotie (finne)
Esperantovägen (svede)
Ĉe la strato longe loĝis doktoro Vilho Setälä, kiu tiel nomis la straton. La nomon poste oficialigis la urbo.

Vidu la situon 60° 09′ 33″ Nordo 24° 45′ 36″ Oriento / 60.1591 °N, 24.7599 °O / 60.1591; 24.7599 (Espoo, Esperantotie) (mapo) ; foto ĉe Ipernity

fi-002 Taivalkoski,
vilaĝo Metsäkylä
Arbaro Arbaro de Zamenhof (2000) Informoj trovitaj en la artikolo Arbo de Latvio en Arbaro de Zamenhof en Finnlando

Unuaj arboj nomitaj en 2000 : la arbo de "Homaj Rajtoj", la arbo de "Paco", la arbo de "Egaleco". Nun : ŝildoj de 15 arboj aldonitaj. – Artikolo pri la arbaro troviĝas sur retpaĝoj de la vilaĝo (en la finna)[3] ; aliaj informoj en artikolo ĉe Ipernity.

fi-003 Oulu Arbo Esperanto-Arbo (1987)
fi-004 Tampere Arbo Esperanto-Arbo (1995) En la parko Sorsapuisto, okaze de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto

Informoj kaj fotoj :
- http://www.kolumbus.fi/veli.hamalainen/Esperantokongreso1995.htm Arkivigite je 2008-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- La Ondo de Esperanto n-ro 127 Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine

fi-005 Turku Asteroidoj 1.Esperanto (1936)
2.Zamenhof (1938)
En tiu urbo, la malkovrinto de la asteroidoj nomis ilin tiel. Vidu la artikolojn : 1421 Esperanto kaj 1462 Zamenhof.

Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Francio.

Germanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Germanio.

Grekio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
gr-001 Korfuo (insulo) Trinkejo Esperanto Café - Bar (2012 aŭ antaŭe) Fejsbuko
gr-002 Paros (insulo) Restoracio Esperanto (1991)

Hispanio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Hispanio.

Hungario redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Hungario.

Vidu la artikolon Listo de ZEO-oj en Hungario Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Post la lasta ĝisdatigo de tiu paĝo, novaj ZEO-oj estis inauĝuritaj:

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
hu-001 Budapeŝto Kajo Kajo Valdemar kaj Nina Langlet (2010) Fonto : eventoj.hu 14/06/2010, laŭ komuniko de MTI (hungara novaĵagentejo) :

Kajo en Budapeŝto pri Valdemar kaj Nina Langlet

La hungaria Fondaĵo Carl Lutz en la jaro 2005 faris peton al la ĉefurba konsilio (asembleo) renomi la kajojn apud la rivero Duna en Budapeŝto – kaj per tio fari omaĝon al la martiroj kaj herooj kiuj savadis la persekutatojn dum la sagokruca teroro en 1944.

La 3-an de junio de tiu ĉi jaro la Ĉefurba Konsilio de Budapeŝto traktis la temon, kaj per decido oni nomumis la kajon en la urboparto Buda inter la pontoj Szabadság kaj Petőfi pri esperantistaj geedzoj - Valdemar kaj Nina Langlet!

Irlando redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
ie-001 Belfast Restoracio Esperanto (1996) el Brita Esperantisto, februaro 1996 :

En la centro de Belfast mi rimarkis la nomon "Esperanto". Ne temis pri nova filio de nia E-centro, sed pri... restoracio! Ĉu Esperantio havas propran kuiradon? Kun kvar amikoj mi eniris por esplori pli.

Ni eltrovis bonvenigan etoson, amikajn gekelnerojn, apetitvekajn aromojn. La menuo klarigis: samkiel Zamenhof esperis kunigi diversajn popolojn de la mondo, tiel la celo de tiu ĉi restoracio estas kunigi pladojn el la tuta mondo... Jes, eĉ unu-du el Esperantio mem! Ni pasigis la tutan vesperon kun bonega manĝado kaj vino...

Do, mi rekomendas al ĉiuj s-noj, se vi iam vizitos Belfaston, nepre manĝu ĉe la restoracio "Esperanto". La kelneroj tie ne parolas E-on, sed la manĝaĵo mem ja parolos al vi per sia propra lingvo internacia!

Inf.: Vilĉjo Walker

Adreso: Esperanto Cafe Bar Restaurant, 89 Dublin Road, Belfast BT2 7HF, Irlando.

ie-002 Carsfearna Asocio Esperanto-Centro (1997)
ie-003 Cloneygowan Arbo Esperanto-Arbo (1992)

Italio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Italio.

Kroatio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
hr-001 Dubrovnik (insulo Lopud) Esperanta frazo el ŝtonoj Laŭ Kroata E-Ligo Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine : La vilao "Vesna" sur la insulo Lopud apud Dubrovnik havas esperantajn vortojn "Unu homara lingvo - unu homara sorto" enkonstruitajn en la ĉirkaŭvilaan ŝtonan barilon. La mesaĝon en Esperanto ĉe sia vilao enkonstruigis posedanto de la vilao juristo - esperantisto d-ro Ante Ramljak (1893-1972). Li eksciis pri Esperanto pere de d-ro Ivo Lapenna, kiu junaĝe akiris siajn juristajn spertojn en la advokata oficejo de d-ro Ramljak. Foto
hr-002 Đurđevac Epitafo Tombmonumento kun Esperanta teksto [4]; foto ; Teksto : Patrino, la amo mia
hr-003 Hraŝĉina Tabulo Tabulo pri metorita falo La tabulo estas trilingva. Laŭ Kroata Esperanto Ligo, per Esperanto sur la tabulo la komunumo Hrašćina, la vilaĝo kie troviĝas la bieno de Spomenka Štimec, dankas al esperantistoj pro kulturaj programoj en Hrašćina okazantaj tie ekde 1995 fare de Kroata Esperanto-Ligo. foto kaj detalo
hr-004 Koprivnički Bregi Memortabulo Al Ilija PUHALO (23-an de junio 2012) Laŭ la Zagreba esperantisto Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine :

Koprivnički Bregi estas vilaĝo troviĝanta proksime al Koprivnica, la ĉi-jara urbo-gastiganto de kroata nacia Esperanto-kongreso. En tiu vilaĝo vivis kaj laboris la konata fervojisto-esperantisto Ilija Puhalo, unu el la gvidantoj de Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAFE), kiu per liaj klopodoj havis sian sidejon en la tiama Jugoslavio. Okaze de la 75-a morto-datreveno de Ilija Puhalo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac proponis al Komunumo Koprivnički Bregi ke oni honorigu lin per starigo de dulingva memortabulo. La Komunumo akceptis la proponon, kaj okaze de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, la kongresanoj partoprenis la inaŭguran solenaĵon de nova ZEO, kiu staras sur la Socia domo en la vilaĝo, fakte sur la konstruaĵo kie funkciis la loka Esperanto-klubo antaŭ la dua mondmilito. Ĉiujn kostojn de la tabulo kaj la festo pagis la Komunumo Koprivnički Bregi, kaj la tabulon la 23-an de junio 2012 kune malkovris Darko Sobota (prezidanto de la komunuma konsilantaro) kaj Josip Pleadin (sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro), simbole deprenante la Esperantan flagon per kiu la tabulo estis kovrita.

hr-005 Korčula Strato Marinko Ĝivoje strato (1996)
hr-006 Kostrena E-domo Esperanto domo La domo trovigas je la elirejo de Rijeka, Esperanto-Domo, kie okazas la ekzamenoj pri Esperanto. La ceteran tempon utiligas ĝin skoltoj. Informoj trovitaj ĉe Horizonto[rompita ligilo] kaj ĉe la Hungara asocio Arkivigite je 2010-12-10 per la retarkivo Wayback Machine ; fotoj 1&2
hr-007 Križevci Epitafo Tombmonumento kun Esperanta teksto;[4] foto
hr-008 Mali Rat Reklamaj tabuloj Esperanto (1966) Laŭ Kroata E-Ligo Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine : Ĉ. la jaro 1966 s-ro Davor Grgat el Mali Rat, tiam laboristo en firmao por produktado de trafikaj signoj kaj reklamoj, faris plurajn reklamtabulojn pri Esperanto. La tabulon kun la esperanta stelo kaj la litero "E" li starigis en sekvaj jaroj apud la ŝoseo "Adriatika magistralo" (D8) sur aŭtobusan haltejon en Mali Rat, 16,5 km for de Split kaj 6 km for de Omiš. La tabulo grandas 130 x 30 cm kaj estas tre bone videbla por ĉiuj kiuj veturas tie. Tion konfirmis al li pluraj esperantistoj veturintaj tie, kiujn li poste renkontadis en esperantaj kongresoj. Grgat rakontas jenon: "Ekde tiam neniu riproĉis min pro la fakto, ke mi starigis la tabulon. Kvankam mi estas oficiala ĵurnalisto de la komunumo Dugi Rat kaj konstante mi ĉeestas en iliaj kunsidoj, neniu demansis min pri tio. Fakte, la tabulo estas super private posedata grundo. Kiam mi estis fotanta la tabulon, la posedanto de la grundo demandis min nur 'Kial tiom da fotoj?', kaj post mia respondo, ke temas pri reklamo por esperantaj stratoj kaj placoj, la s-ro Petrić nur ridetante diris: 'Bone, oni aŭdu pri tio, ju pli malproksime, des pli bone...'". Kvankam la tabulo ne estas oficiala, ĝi estas notinda pro ĝia daŭa ekzisto. Jen la video.
hr-009 Našice Strato Strato Mavro Špicer (2007) Foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine[4]
hr-010 Opatija Tombo Tombo de Marija Pilepić La unua esperantistino en Kroatio[4] Foto Arkivigite je 2013-12-19 per la retarkivo Wayback Machine, alia foto
hr-011 Osijek 1.Arbo
2.Strato
1.Esperanto arbo (1985)
2.Esperanto-strato (2009)
Iama : Esperanto-parko.
Laŭ artikolo de la Zagreba Esperantisto[rompita ligilo] :

La 22-an de decembro 2008 la Urba Konsilantaro de Osijek akceptis la proponon, ke unu strateto en la osijeka urboparto nomata Malsupra Urbo, ricevu la nomon Esperanto-strato (Esperantska ulica). La ideon lanĉis antaŭ kelkaj jaroj kaj preparis la necesajn dokumentojn por la longa decidprocedo de pluraj urbaj instancoj Esperanto-societo “Liberiga Stelo”. Starigo de strata nomŝildo espereble okazos en januaro 2009, kaj la 17-an de oktobro 2009 Osijek gastigos jaran renkontiĝon de kroatiaj esperantistoj. (Artikolo verkita de Josip Pleadin) ; Multaj informoj tie Arkivigite je 2009-10-15 per la retarkivo Wayback Machine.
Sed, la parko kaj la arbo neniam estis oficiale rekonitaj, kaj jam ĉ. 20 jaroj (stato en 2009) ili ne ekzistas. (Laŭ D.Klobuĉar)
1. S-inon Emilija Lapenna plantis la arbon.
2. Foto; Dediĉita paĝo Arkivigite je 2009-10-15 per la retarkivo Wayback Machine de Kroata Esperanto-Ligo

hr-012 (d) Rijeka Memortabulo “Adriatika Ligo Esperantista” (2007)  Foto Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine[4] ; Teksto dulingve : En tiu ĉi domo estis sidejo de adriatika ligo esperantista - la unua esperantista aorganizo en Rijeka kaj Kroatio ekde ties fondiĝo la 28an de septembro 1907. Okaze de la 100a jubileo.
hr-013 Selce Pensiono/Hotelo Esperanto-pensiono (1930) Ĝi nun estas 3-stela hotelo nomata "Hotel Esperanto", posedata de neesperantista familio (retejo - foto).
hr-014 Šibenik Memortabulo Tombejo dediĉita al Ivo Lapenna kaj lia dua edzino Ljuba Knjažinskaja (1987) Foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine[4]
hr-015 Varaždin Strato Ulica Bozidar Vanĉik (2005) Informoj : el Tempo (Gazeto de Kroata Esperanto-Ligo) : BOŽIDAR VANČIK RICEVIS SIAN STRATON EN VARAŽDIN
Granda kroata Esperanta tradukisto kaj poeto Božidar Vančik ricevis en Varaždin sian straton.
Božidar Vančik (Kaniža 1909 - Varaždin 1970) estis juĝisto, anstataŭanto de ŝtata prokuroro, aŭtoro de lernolibro pri Esperanto laŭ kiu li ofte kaj multe instruis. Krom Esperanto lia granda hobio estis Intersteno.
Li multe tradukis el la kroata literaturo kaj lit-eraturoj de aliaj sudslavaj popoloj. Lia plej fama traduko estas Kavo de Ivan Goran Kovačić. En poemaro Reehoj, publikigita sur Kanariaj Insuloj troviĝas 7 liaj pomeoj, el kiuj la plej fama estas Al abortita ido. Vančik reprezentas Kroation en pluraj antologioj de la originala Esperanta literaturo. Foto[rompita ligilo]
hr-016 Vrbovec Memortabulo al Josip Velebit (20-an de junio 2011) Foto ; La teksto diras "De 1965 ĝis 1972 en ĉi tiu lernejo laboris poeto, tradukisto kaj esperantisto profesoro Josip Velebit. La tabulon starigas Urbo Vrbovec okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo. En Vrbovec, la 20-an de junio 2011."
hr-017 (d) Zagreb 1.Strato
2.Monumento
3.Strato
4.Memortabulo
1.Zamenhofova ulica (1953 okaze de la UK)
2.La futuro (2001)
3.Slavko-Ježić-Strato (1996)
4.“Kroata Esperantisto” (1989)
1.Antaŭa nomo : Borišina ulica ; fotoj : 1 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine & 2[rompita ligilo]

2. Teksto : La futuro, Por Monda Komunikado - En Paco kaj Libero. Farita de Jesper Neergaard kaj starigita dum la UK 2001 en Zagreb. Nomo proponita de Ivo Lapenna. Vidu informoj kaj fotoj ĉi tie.
3. La strato estas nomita laŭ esperantisto el la pionira epoko komence de la 20-a jarcento[4].
4. [4]

hr-017 Bjelovar Arbo Arbo de internacia amikeco (09/07/2018) Okaze de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco. Laŭ Društvo esperantista Bjelovara, en ĉi tiu eksterordinara evento kolektiĝis multaj esperantistoj kaj loĝantoj de Bjelovar. La plantadon de la Arbo permesis kaj finacis la Urbo Bjelovar, kaj ĝi estas plantita en vere simbola loko, ĉe la Placo de Stjepan Radić, persono kiu apartenis al maloftaj politikistoj de sia epoko, estante ankaŭ esperantisto, ĝuste en la periodo kiam li estis ministro de edukado.

Iamaj ZEO-oj:

Latvio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
lv-001 Liepaja Strato ESPERANTO iela (7 novembro 1932) Antaŭa nomo : Jana iela
Komenco kaj fino ĉe : Kr. Barona ielä - Preĉu iela.

El la artikolo Esperanto-movado en Latvio :
Rudolfs Ŝtamers en Liepaja aranĝis multajn kursojn, propagandis per gazetartikoloj kaj klopodis ĝis oni alinomis en Lepaja straton „Esperantostrato“. Foto

Litovio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
lt-001 (d) Kaŭnaso Strato Zamenhofo gatvė (1925) 54° 53′ 45″ N 23° 53′ 34″ O / 54.8958268 °N, 23.8928784 °O / 54.8958268; 23.8928784 (Kaunas, Zamenhofo gatvę) (mapo)
 Antaŭa nomo : Pazu gatvė

Komenco kaj fino ĉe : Vilniaus g. N-ro 21 - Nemuno kranto g.
 La strato, modesta sed tre centra en la malnova urbo, estis elektita pro tio, ke tie (en domo n-ro 5) loĝis la patro de s-ino Klara Zamenhof, Aleksandro Silbernik. Nuntempe (stato 2006) troviĝas en tiu domo la sidejo de Litova Esperanto-Asocio. Foto ĉe ipernity.

lt-002 Kazlų Rūda Strato Esperanto gatvę (1961) Situo : 54° 44′ 52″ N 23° 30′ 10″ O / 54.747762 °N, 23.502846 °O / 54.747762; 23.502846 (Kazlų Rūda, Esperanto gatvę) (mapo)
lt-003 (d) Veisiejai 1.Strato
2.Memorŝtono
3. Monumento
1.L. Zamenhofo gavté (1965/89)
2.Z-Memorshtonoj (1989)
3. Z-Monumento (1998)
Informoj kaj fotoj en la la retejo de la Litova Esperanto-Asocio


1.situo : 54° 05′ 57″ N 23° 41′ 39″ O / 54.099123 °N, 23.694087 °O / 54.099123; 23.694087 (Veisiejai, L. Zamenhofo gavté) (mapo), Foto ĉe Ipernity
 2. Fotoj : 1, 2, 3 ĉe Ipernity
 3. Foto Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine, situo : 54° 05′ 57″ N 23° 41′ 39″ O / 54.099123 °N, 23.694087 °O / 54.099123; 23.694087 (Veisiejai, Zamenhof-monumento) (mapo)

lt-004 Vilnius Strato kaj bushaltejo Zamenhofo gatve 54° 44′ 22″ N 25° 13′ 57″ O / 54.7395596 °N, 25.2323710 °O / 54.7395596; 25.2323710 (Vilnius, Zamenhofo gatvę) (mapo)Informoj kaj situo : ĉi tie. Pri la bushaltejo, vidu La Ondo de Esperanto n-ro 146.

Malto redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
mt-001 Msida 1-2.Stratoj
3.Monumento
1.Triq l-Esperanto (1982)
2.Zamenhof (1978)
3.Zamenhof-monumento (1990)
Informoj : http://www.geocities.com/maltaesperanto/historio.html[rompita ligilo]

  1.Situo : 35° 54′ 03″ N 14° 29′ 04″ O / 35.900777 °N, 14.484441 °O / 35.900777; 14.484441 (Msida, Triq l-Esperanto) (mapo) ; 2.Situo : 35° 53′ 51″ N 14° 29′ 07″ O / 35.89749 °N, 14.485141 °O / 35.89749; 14.485141 (Msida, Zamenhof-strato) (mapo) ; 3.Situo : 35° 53′ 44″ N 14° 29′ 37″ O / 35.89566 °N, 14.49350 °O / 35.89566; 14.49350 (Msida, Zamenhof-busto) (mapo)

Nederlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Nederlando.

Nord-Makedonio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
mk-001 Duszniki Monumento Zamenhof-monumento
mk-002 Kumanovo Strato Esperanto-Strato (1976)
mk-003 Prilep Statuo   noto el aliaflanko.de, arkivigite en septembro 2007
mk-004 (d) Prilep Strato Ulica Lazar Zamenhof   noto el aliaflanko.de, arkivigite en septembro 2007
mk-005 (d) Prilep Mozaiko Ŝtona Zamenhofa mozaiko (24-an de majo 2001) El Eventoj n-ro 209 :

La 24-an de majo [2001] en Prilep, Makedonio, solene estis inaŭgurita nova ŝtona Zamenhofa mozaiko (50 x 70 cm). La mozaiko estas surmetita sur la fasado de la domo de prilepa merita esperantisto s-ro Metodi Galeski.

mk-006 Prilep Tabulo Esperanto-tabulo (la 2-an de junio [2002 aŭ 2003]) El la E-novaĵoj de El Popola Ĉinio, jen ankaŭ arkivigite:

La 2-an de junio [2002 aŭ 2003] en Prilep estis solene elkovrita nova ZEO, kiu troviĝas sur la fasado de la domo de prilepa esperantistino sinjorino Aneta Trompeska Dunģerović (Анета Тромпеска-Дунѓеровиќ, str. "Partizanski odredi" n-ro 2). La nova ZEO estas blanka rondo kun radiuso de 40 cm, en kiu estas pentritaj verda rondo (r. 30 cm), verda stelo, du manoj kaj teksto "Esperanto" supre kaj "ponto por amikeco" sube..

mk-007 Prilep Diversaj Esperanto, Amikeco, Libero, Verda Stelo, ktp En Eventoj n-ro155 :

Prilep - la urbo de Esperanto

Tuj post la 83-a UK mi, invitite de la E-societo "La progreso", vizitis la urbon Prilep en Makedonio - la urbon de Esperanto. Tie mi ĉeestis la ceremonion pri ĝemeliĝo de la Changsha-a Esperanto-Asocio, Ĉinio, kaj la E-societo "La progreso" de Prilep, poste estis akceptita de la tiea urbestro kaj intervjuita de la urba televidstacio.
Aparte min surprizis la abundaj fruktoj de tiea E-movado. La E-biblioteko de la societo posedas eĉ kelkmilojn da valoraj E-libroj, kompletojn de E-revuoj, pli ol dudek tre valorajn E-albumojn. Ĉio estas zorge ordigita kaj klasifikita danke al la multjara penado de la prezidanto de la societo s-ro Metodi Galeski. Krome, en la 20 ŝrankoj konserviĝas multe da diversaj esperantaĵoj, eĉ cigaredoj "Esperanto" ... ktp.
Kiam mi promenis en la centro de la urbo, mi vidis marmoran Zamenhof-buston altan je pli ol du metroj antaŭ la banko kaj montrofenestron pri Esperanto antaŭ la ĝardeno apud la strato. (Foto de marto 2005 el Ipernity) Kiam mi vizitis iun esperantiston, ĉe lia privatdoma enirejo sur la muro vidiĝas la statuo de Zamenhof, super la pordo de okulkliniko de granda hospitalo pendas ŝildo kun "L. Zamenhof", sur la privata aŭtomobilo de esperantisto algluita estas E-a emblemo, eĉ troviĝas tomboskribo kun teksto en Esperanto.
Laŭdire antaŭ kelkaj jaroj ekzistis la motelo "Esperanto", la dolĉaĵejoj "Esperanto" kaj "Amikeco", la vendejoj "Libero" kaj "Verda Stelo", la trinkaĵo "Esperanto", la ŝildo "monŝanĝejo" ĉe popola banko, en turisma agentejo kaj en hotelo, florvendejo "Esperanto" ... k.s. Bedaŭrinde, ke pro iuj kialoj ili nun malaperis. La urbo Prilep estas ne granda kun siaj nur ĉ. 60.000 loĝantoj, sed la riĉaj E-fruktoj estas ja admirindaj.

JIANG Zu-yue

mk-008 Skopje Strato Esperanto-Strato (1986) 42° 00′ 24″ N 21° 22′ 25″ O / 42.006719 °N, 21.373558 °O / 42.006719; 21.373558 (Skopje, Esperanto-Strato) (mapo)
mk-009 Strumica Hotelo Esperanto Unu el la plej malnovaj hoteloj de Strumica. Informoj (angle) Arkivigite je 2006-05-10 per la retarkivo Wayback Machine

Norvegio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
no-001 Elverum Strato Esperantogata (1965) Situo : 60° 53′ 05″ N 11° 32′ 24″ O / 60.88486 °N, 11.53990 °O / 60.88486; 11.53990 (Elverum, Esperantogata) (mapo) ; Foto kaj situo[1]
no-002 Hamar Strato Esperantogata (1990) Situo : 60° 47′ 30″ N 11° 05′ 13″ O / 60.79163 °N, 11.08696 °O / 60.79163; 11.08696 (Hamar, Esperantogata) (mapo) ; Foto kaj situo[1]
no-003 Hommersak Vojo Esperanto-vojo (1998)
no-004 Jørpeland Strato Esperanto-strato (12/12/1964) Situo : 59° 01′ 30″ N 6° 02′ 20″ O / 59.025064 °N, 6.038961 °O / 59.025064; 6.038961 (Jørpeland, Esperanto-strato) (mapo) : El la "Norvega Esperantisto" 4/2015: Esperantovegen en Jørpeland (Rogaland) estis inaŭgurata la 12an de decembro 1964, laŭ iniciato de la loka klubo ”Pacaj batalantoj”. La ceremonio estis troige pompa: Sub kvar metrojn alta pordego kun la teksto ”Esperantoveg nr. 1 i Norge, nr. 241 i verden” estis paroladoj de la vic-urbestro, de reprezentanto de NEL kaj de la kluba prezidanto. Ludis kompreneble la 50-membra lerneja orkestro, kaj vespere estis bankedo kun ĉiaj moŝtuloj kaj la radio.
no-005 Løten Strato Esperanto-strato (1969) Situo : 60° 49′ 06″ N 11° 20′ 52″ O / 60.8182224 °N, 11.3478195 °O / 60.8182224; 11.3478195 (Løten, Esperanto-strato) (mapo)
no-006 Narvik Monumento Esperanto-monumento (16-an de aŭgusto 1934) Unu el la plej nordaj ZEO-oj.

Fare de intendanto-generalo Louis Bastien, post la 26-a UK en Stokholmo.
Loko : 68° 26′ 29″ N 17° 26′ 28″ O / 68.441314 °N, 17.441043 °O / 68.441314; 17.441043 (Narvik, Esperanto-monumento) (mapo)
Laŭ Douglas Draper :

[ ... ] Ĉar nun ne estas Esperantoklubo en Narvik, mi telefonis al Rolf Holm en Tromsø. Li povis rakonti, ke dum la dua mondmilito, dum bombardado de Narvik, bombo falis apud la memorŝtono, kiu ĵetiĝis malproksimen kaj rompiĝis en du pecojn. En 1983 fervojistoj hazarde trovis ĝin, sed ne komprenante la lingvon sur la ŝtono, ili turnis sin al la universitato en Tromsø, kie Rolf Holm informiĝis. Li veturis al Narvik kaj povis identigi la ŝtonon. Oni nun metis ĝin en la parkon apud la stacidomo. Mi opinias, ke ni devos nun ripari tiun plej norde situantan Esperanto-monumenton en la mondo kaj restarigi ĝin. La teksto sur la ŝtono kiu estas daŭre legebla, estas la jena:
ESPERANTO
Ankaŭ al tiu ĉi
mondangulo atingis kaj venkis
la helplingvo
inter la popoloj.
Starigita la 16. Aŭgusto 1934
en ĉeesto
de esperantistoj el 15 nacioj.

Foto estas videbla en tiu ĉi retejo : http://home.online.no/~torgeir/minnesmerker/esperanto.htm Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine

no-007 Os Epitafo Tombo de Haldor Midthus (1955) El "Norvega esperantisto" 4/2015 : Omaĝe al lia memoro, norvegaj esperantistoj starigis memorŝtonon sur lia tombo en 1955. La teksto diras: (En Esperanto: ”Haldor Midthus [...] fondis la norvegan Esperantomovadon 1896”)
no-008 Oslo Klubo Esperanto-klubo "Esperantonia" Foto kaj situo[1]. La nomo devenas de Antonia, kiu estas la nomo de aktivulino, kiu donacis multe por ebligi la aĉeton de la kluba sidejo.
no-009 Svalbard kaj Jan-Majen-Insulo Duoninsulo Esperantoneset (1929) Unu el la plej nordaj ZEO-oj. Nomita de Johannes Lid.

Loko : http://www.placemarks.de/google-earth/2534352/esperantoneset.html[rompita ligilo] ; http://www.tutiempo.net/Tierra/Svalbard/Esperantoneset-SV002459.html ; 78° 37′ 00″ N 15° 24′ 00″ O / 78.61667 °N, 15.40000 °O / 78.61667; 15.40000 (Svalbard, Esperantoneset) (mapo)
Laŭ la Heroldo de Esperanto :

Nova plej norda ZEO
Kara amiko mia Hugo Röllinger notis en Monumente pri Esperanto, ĉe paĝo 89, la plej nordan ZEO-on en Narvik (Norvegio).[...]
Post longa traserĉo kaj pluraj leteroj al la koncernata norvega administrado tiu rekordo falis! Sed ĝi restas norvega! Temas pri Esperantoneset en la insulo Spicberko de la Svalbarda arkipelago.
La finaĵo neset tradukiĝas La terpinto. Tiu finaĵo estas uzata nur por la terpintoj, kiuj eniras ĉu lagon, ĉu fjordon. Terpinto Esperanto situas ĉe la orienta bordo de Dicksonfjord, inter Lyckholm-valo kaj ... Ido-valo.
Jes ja, vi bone legis: "Ido-valo"! En la raporto pri la oficiala nomigo Esperantoneset estas tiu precizigo: Ido derivitas de Esperanto, internacia helplingvo. Ankaŭ la iniciatinto estas konata: Johs. Lid, kaj la iniciato datumas de 1924, aŭ 1929, ĉar la lasta cifero ne estas bone legebla sur la dokumento.
Ĉiel ajn. Terpinto Esperanto antaŭas la narvikan ZEO-on de pluraj jaroj. La geografia pozicio de Terpinto Esperanto sur la mapoj de ni ricevitaj estas proksimume por la longitudo _ 15 gradoj kaj 22 minutoj, kaj por la norda latitudo (ankaŭ proksimume) 78 gradoj kaj 37 minutoj, t.e. 1250 km for de la Norda Poluso.
Do, inter la du norvegaj ZEO-oj estas distanco de 12 gradoj kaj 19 minutoj. Sciante, ke latituda grado valoras ĉ.110 km, Terpinto Esperanto situas je 1350 km pli norde ol la narvika E-monumento.
Tutcerte aliaj malnovaj ZEO-oj estas ankoraŭ nekonataj. Kiu estos la venonta malkovrita ZEO?
Raymond Bore

Pollando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Pollando.

En la jaro 2007 estis ĉirkaŭ 170 ZEO-oj en Pollando.

Portugalio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
pt-001 Barreiro Placo Zamenhof-placeto / Praceta Zamenhof (1980)  
pt-002 Barreiro Monumento Esperanto-monumento (1987)   La monumento situas en la placeto mem.
pt-002 Cacém Strateto Travessa Dr. Luís Zamenhof (2017) 38° 46′ 03″ Nordo 9° 18′ 13″ Okcidento / 38.76761 °N, 9.30374 °U / 38.76761; -9.30374 (mapo)

Rumanio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
ro-001 (d) Sibio Tabulo Andreo Cseh Tabulo (1995)
 
Dulingva tabulo : ANDREO CSEH, 1895–1978, fama esperantologo, ĉi tie debutis en la jaroj 1920–1921.

Informoj kaj foto : http://www.ais-sanmarino.org/mapoj/sibiu/informoj/html/csehdomo.html

ro-002 Braŝovo Skvaro kaj tabulo Skvaro Esperanto kaj memortabulo pri la 57-a IFEF-kongreso (2005) Estigitaj dum la 57-a IFEF-kongreso (2005). La reprezentantoj de unuopaj landoj plantis rozojn en la skvaro. Informoj trovitaj en revuo Esperanto novembro 2005[rompita ligilo].
ro-003 Bukareŝto Restoracio Esperanto strada Eremia Grigorescu 17

Rusio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
ru-001 Bogorodsk Strato Ulica Esperantistov (1962) Laŭ La Ondo de Esperanto n-ro 110:

Strato de Esperantistoj
(E-rus-info)Krom la bone konata strato Esperanto en Kazanj, en Ruslando ekzistas plia Esperanto-strato, pri kiu oni neniam mencias. Ĝi estas Ulica Esperantistov (Strato de Esperantistoj) en urbo Bogorodsk en Niĵnij-Novgoroda regiono, 40 km sud-okcidente de Niĵnij Novgorod. La fakto malkovriĝis danke al Interreto, kie la strato jam kelkfoje menciiĝas inter diversaj aliaj adresoj de Bogorodsk.

Andrej Grigorjevskij

56° 06′ 10″ N 43° 31′ 21″ O / 56.102784 °N, 43.522414 °O / 56.102784; 43.522414 (Kazan, Ulica Esperanto) (mapo)

ru-002 Jessentuki (Stavropola regiono) Hotelo Espero 44° 03′ 04″ N 42° 52′ 13″ O / 44.0510102 °N, 42.8702563 °O / 44.0510102; 42.8702563 (Jessentuki, Hotelo Espero) (mapo) Hotelo "Espero" portas nomon de la vilao "Espero", kiun fondis esperantisto generalo Nikolaj Reŝetin
ru-003 Kazan (Tatarstano) Strato Ulica Esperanto (1927/49;1988/2015?)   55° 46′ 16″ N 49° 08′ 10″ O / 55.771214 °N, 49.136095 °O / 55.771214; 49.136095 (Kazan, Ulica Esperanto) (mapo)
ru-004 Kirov Kafejo Esperanto (2002) Laŭ La Ondo de Esperanto n-ro 93 Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (vidu foton) :
En la cirko de Kirov (900 km oriente de Moskvo) antaŭ nelonge estas malfermita kafejo Esperanto. La posedantoj de la kafejo tiel nomis ĝin, ĉar la vorto Esperanto “estas bela”. La kafejo estas populara; sur ĝiaj muroj steluloj restigas salutskribaĵojn. (Sergej Paĥomov)
ru-005 Moskvo Restoracio Esperanto Lounge Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (2012) Vjatskaja ulica (Вятская ул.) 41a
Tomsk Memortabulo (1921) Memortabulo en esperanto kaj Rusa lingvo. Teksto : Eterna memoro al ekzilitoj en Siberion de imperialista milito, heroe pereintaj por la monda sociala revolucio. Foto, alia foto.

Ne plu ekzistanta:

Serbio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
rs-001 Subotica (Vojvodino) Strato Esperanto-Strato (1987) 46° 05′ 47″ N 19° 40′ 00″ O / 46.096414 °N, 19.666708 °O / 46.096414; 19.666708 (Subotica, Esperanto-Strato) (mapo)
rs-002 Subotica Tombo La tombo de Tibor Sekelj (1988)  Sub bronza bareliefo legeblas jena surskribaĵo en Esperanto:

TIBOR SEKELJ
1912-1988

VERKISTO, MONDVOJAĜANTO

—Tombo en Subotica[5]

Slovakio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
sk-001 Bratislavo Strato Zamenhofova ulica - Zamenhof Gasse (1930) En kvartalo VI.
La strat-tabuletoj en tiu urbo estis en tri lingvoj: slovaka, germana kaj hungara. Fine de 1933 oni forigis la hungaran surskribon.
sk-002 Liptovský Hrádok Monumento al Albert Škarvan El Starto 1/2003 (206) : Monumento (surmura memortabulo kaj sube busto) al d-ro Albert ŠKARVAN (1869-1926), eldoninto de la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj.
sk-003 Nové Zámky Strato Zamenhofova ulica La stratnomo estas en slovaka kaj hungara lingvoj.
sk-004 Poprad 1.Tabulo
2.Parko
Salono de Tibor Sekelj (1995)
2.Parko de Milan Zvara
  El Starto 1/2003 (206) : En Kultura Esperanto-Centro troviĝas memortabulo kun surskribo: "Salono de Tibor Sekelj. Poprad 29.11.1986. Donaco de urbo Subotnica kaj Esperanto-societo el Subotnica." La 26an de septembro 2002 ricevis la centra parko en Poprad la nomon ”Parko de Milan Zvara”.
sk-005 Pribylina Hotelo Esperanto (1969) Vidu artikolo : Esperanto (hotelo)

Svedio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
se-001 (d) Göteborg Placo Esperantoplatsen (1955 kaj 1968)   Vidu la sveda artikolo : Esperantoplatsen
Laŭ la Esperanto-Societo de Gotenburgo : Ankaŭ Gotenburgo havas sian ZEO-on: Esperantoplatsen, la Esperantoplaco. Krome la Urba biblioteko havas la plej grandan nombron da Esperanto-libroj en sveda publika biblioteko.
Situo : 57° 42′ 09″ N 11° 57′ 19″ O / 57.70254 °N, 11.95525 °O / 57.70254; 11.95525 (Göteborg, Esperantoplatsen) (mapo)
se-002 Lesjöfors Domo Esperanto-Gården   Vidu : Esperanto-domo de Svedio
se-003 Malmö Strato kaj Bushaltejo Esperantogatan (1981 kaj 1982) Situo : 55° 33′ 26″ N 12° 59′ 40″ O / 55.55714 °N, 12.99454 °O / 55.55714; 12.99454 (Malmö, Esperantogatan) (mapo)
se-004 Stokholmo Restoracio Esperanto   la nomo estis adoptita laŭ la romano La alkemiisto de Paulo Coelho "kie Esperanto estas priskribita kiel universa lingvo"

Svislando redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
ch-001 Genève Tabulo Zamenhof-Tabulo (1921)   Situo : 46° 12′ 16″ N 6° 09′ 11″ O / 46.204369 °N, 6.152987 °O / 46.204369; 6.152987 (Gnève, Zamenhof-tabulo) (mapo). Ĉe la strato "Rue du Vieux-Collège 12". Foto ĉe Flickr.
ch-002 La Chaux-de-Fonds
1. Kulturcentro
2.Pomĝardeno
1.
Centre Culturel Espérantiste (1974)
2.Esperanto-Verdejo (2003)
2. Vidu la artikolon Kultura Centro Esperantista. Situo : 47° 05′ 54″ N 6° 48′ 37″ O / 47.09824 °N, 6.81026 °O / 47.09824; 6.81026 (La Chaux-de-Fonds, Kultura Centro Esperantista) (mapo)

3.Trovita en La Ondo de Esperanto n-ro106-107 Arkivigite je 2008-06-22 per la retarkivo Wayback Machine : Dum la kongreso estis baptita nova ZEO: la Esperanto-Verdejo — bela pomĝardeno apud Kultura Centro Esperantista, la [SAT-]kongresa organizanto. (2003)

ch-003 Les Brenets 1.Tabulo
2.Tombo
3.Stelo
1-2.Edouard Ducommun
3.Verda stelo
1. La ŝildo sur la domo Grand-Rue 14 memorigas pri Edouard Ducommun, pioniro de Esperanto kaj de ties instruado.

2. La tombo de Edouard Ducommun en la tombejo portas stelon.
3. La verda stelo sur la strato al akvofalo Saut-du-Doubs. Pentris ĝin Ducommun. Pluraj personoj el la vilaĝo reverdigis ĝin.
Informoj trovitaj en la blogo de Mireille Grosjean ; vidu ankaŭ Les Brenets.

ch-004 (d) Romanshorn Vojo/strato Esperantoweg (1965)  Situo : Esperantoweg 47° 33′ 37″ N 9° 22′ 16″ O / 47.56039 °N, 9.37124 °O / 47.56039; 9.37124 (mapo) foto de la ŝildo

Ukrainio redakti

Identigila kodo Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
uk-001 Atleŝ Submara Aleo Esperanto-aleo (2008) Laŭ Eventoj.hu (vidu mesaĝon[rompita ligilo])

En 2008, dum la unua Internaciaj Esperantaj Tagnoktoj (IET), la partoprenantoj solene inaŭguris Esperanto-Aleon, en kiu la unuaj bustoj estis tiu de Zamenhof kaj fama blinda esperantisto, vojaĝanto, verkisto Vasilij Eroŝenko [; la bustojn] bustojn kreis konata skulptisto Sergej Fjodorov. Por la dua IET (2010) estas planita inaĝuri la buston de Valdemar Langlet. Iu aleo estas unika ĉar ĝi estas submara.

Informoj : http://esperanto.net/iet2008/index.php Arkivigite je 2010-01-30 per la retarkivo Wayback Machine ; http://www.liberafolio.org/2010/langlet-lenino-kaj-zamenhof-igis-submaraj-najbaroj

uk-002 Jalto Tabulo Tabulo al Ilja Ostrovskij (2002) Informoj kaj fotoj : Vidu La Ondo de Esperanto n-ro 93 Arkivigite je 2008-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
uk-003 Odeso 1. Monumento
2. Tabulo
Monumento al Zamenhof (1957)
Tabulo al Vladimir Gernet (2011)
    ZEO-j en Odeso Arkivigite je 2014-08-17 per la retarkivo Wayback Machine , Historio de Aleksandr Ĥarjkovskij pri la monumento Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine, foto, alia foto
uk-004 Rava Ruskaja Parko Zamenhof-parko (1987)
uk-005 Slavjansk (Donecka prov.) Oficejo E-Centra Oficejo (1991)
uk-006 Ternopilo Tabulo Miĥajlo Jurkiv Tabulo (1995) Laŭ la artikolo pri Miĥajlo Jurkiv : sur la domo de Provinca filharmonio en 1995 estis muntita memortabulo omaĝe al M. Jurkiv - aŭtoro de E-lernolibro, fama esperantisto. Skulptisto - Ivan Sonsjadlo. Iam en la nuna filharmonio estis Domo de la urba frataro, kies aktiva membro estis M. Jurkiv.
uk-007 Veiseja Strato Esperanto-Strato (1964)

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Listo de fotoj pri ZEO-oj[rompita ligilo] ĉe Horizonto, retpaĝo de Cirilo, BEMI-ano.
  2. http://www.thepotteries.org/photo_wk/154.htm
  3. “Esperanto-satumetsä”, La fabela arbaro Esperanto (en la finna)[rompita ligilo]
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Informoj trovitaj ĉi tie Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la Zagreba Eseprantisto
  5. Tombo de Tibor Sekelj, Subotica 1988, Österreichische Nationalbibliothek ÖNB 7177179

Vidu ankaŭ redakti

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj