Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando

Listartikolo en Vikipedio

La plej alta monto aŭ punkto de lando havas en la plej multaj kazoj simbolan valoron. Ofte tiuj montoj troviĝas en limaj regionoj, kaj tial du aŭ kelkfoje eĉ tri landoj pretendas, ke la plej alta pinto de iu mondo troviĝas sur ilia tereno.

Landoj laŭ alteco de plej alta punkto

Aliajn fojojn tiuj altaj montoj enhavis spiritan signifon, religiankulturan, por la popoloj, kiuj loĝis ne nur en la ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ eĉ malproksime, ĉar pro sia alteco ili videblas de sufiĉe malproksime, eĉ de aliaj regionoj. En kelkaj kazoj la altaj montoj estis aŭ la propra dio, aŭ la loĝejo de la diaro, kiel okazis eĉ en ne tro malnova mitologio de la Antikva Grekio.

Rilate la unuan grimpon de tiuj pintoj ofte okazis kvazaŭ konkursoj inter ŝnurkamaradaroj el ambaŭ flankoj, por certigi al unu aŭ alia nacio la honoron esti la unua sur tiu pinto. Foje tiuj honoroj estas diversaj, kiel jenaj: la unua sola grimpanto, la unua virino, la unua sen oksigeno, ktp.

Sube troveblas listo de la plej altaj montoj respektive punktoj de ĉiu lando, ŝtatoteritorio de la Tero.

Listo redakti

Vico Nomo Lando Alteco en m Bildo Dato de la unua grimpo Unua grimpanto
1 Ĉomolungmo (aŭ Everesto) Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo 8 850   1953 Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay
2 K2, Lambha Pahar aŭ monto Godwin-Austen , Chogori aŭ Dapsang Pakistano kaj Ĉinio 8 611   1954 Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli
3 Kangchenjunga Nepalo kaj Barato 8 586   1955 George Band kaj Joe Brown
4 Gangkhar Puensum Butano kaj Ĉinio 7 570   (plej alta pinto neniam grimpita de homo) neniu
5 Montopinto Ismail Samani Taĝikio 7 495   1939-09-09 Jevgenij Abalakov
6 Noŝak Afganio 7 485   1960 japanoj Toŝiaki Sakai kaj Goro Ivatsuboa
7 Ĝengiŝ Ĉokusu Kirgizio 7 439   1956 skipo de Vitalij Abalakov
8 Ĥan Tengri Kazaĥio 7 010   1931 Miĥail Pogrebetskij
9 Akonkagvo Argentino 6 962   1897 M. Zurbriggen
10 Ojos del Salado Ĉilio 6 893   1937 poloj Justyn Wojsznis kaj Jan Szczepanski
11 Huascarán Peruo 6 768   1932 ?
12 Nevado Sajama Bolivio 6 542   1939 Joseph Prem kaj Wilfrid Kühm
13 Ĉimborazo Ekvadoro 6 268   1880 Edward Whymper k.a.
14 Monto Denali Usono 6 194   1913 Hudson Stuck, Harry Karstens, Walter Harper, Robert Tatum
16 Kilimanĝaro Tanzanio 5 892   1889 Hans Meyer
17 Hkakabo Razi Birmo 5 881
18 Monto Kristoforo Kolumbo Kolombio 5 700   1939 W. Wood, A. Bakerwell kaj E. Praolini
19 Elbruso Rusio 5 642   1874 Frederick Gardiner, Florence Crauford Grove, Horace Walker kaj Peter Knubel
20 Citlaltepetl Meksiko 5 610   1848 F. Maynard kaj G. Reynolds
24 Ararato Turkio 5 137   Noa
26 Monto Stanley Demokratia Respubliko Kongo kaj Ugando 5 109   1906 Luigi Amadeo di Savoia
29 Puncak Jaya Indonezio 4 884   1962 Heinrich Harrer,

Philip Temple kaj aliaj

30 Blanka Monto Francio kaj Italio 4 809   1786 Jacques Balmat kaj Michel-Gabriel Paccard
31 Dufour-Pinto Svislando 4 634   1855 Charles Hudson
32 Ras Daŝan Etiopio 4 550   1841 Ferret kaj Galinier
40 Tubkal Maroko 4 167  
42 Monto Kameruno Kameruno 4 095   1861 Richard Francis Burton kaj Gustav Mann
42 Monto Aragaco Armenio 4 095  
46 Monto Fuĵi Japanio 3 776   663 de nekonata monaĥo
47 Aoraki Novzelando 3 754  
48 Tejdo Hispanio 3 718   1582 Edmund Scory
50 Ĉiĥa Dar Irako 3 611 2004 Ginge Fullen
55 Emi Koussi Ĉado 3 415   1938 ?
57 Phan Xi Păng Vietnamio 3 143  
65 Tahat-Monto Alĝerio 3 003  
67 Pico da Neblina Brazilo 2 994   1965 ekspedicio de la Brazila Armeo
69 Zugspitze Germanio 2 962   antaŭ 1770 Josef Naus
70 Monto Apo Filipinoj 2 954   1880 Joaquín Rajal
75 Olimpo Grekio 2 917   1913 ?
81 Monto Hermono Sirio 2 814  
86 Gerlachovský štít Slovakio 2 654  
89 Königstein Namibio 2 606
93 Galdhøpiggen Norvegio 2 469   julio 1850 Arnesen, Flaatten kaj Sulheim
98 Ŝimbiriso Somalio 2 450
101 Blumonta Pinto Jamajko 2 256
113 Hvannadalshnúkur Islando 2 110  
123 Hoverla Ukrainio 2 061  
125 Olimpo (Kipro) Kipro 1 952  
139 Neĝulo Ĉeĥio 1 602  
140 Tomanivi Fiĝio 1 324
144 Hombori Tondo Malio 1 153  
163 Kékes (Kékestető) Hungario 1015   -- --
202 Vaalserberg Nederlando 322   -- --
236 sennoma loko Maldivoj 2   -- --
164 Pico Turquino Kubo 1974   1915 Erik Leonard Ekman

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti