Listo de miliarduloj

La liston pri la Plej riĉaj homoj de la mondo aperigas ĉiujare la usona ekonomia gazeto Forbes, kiu listigas ĉiun personon de la mondo, kies posedaĵo superas unu miliardon da usona dolaro. Oni publikas la liston ekde 1987. Oni ne surlistigas diktatorojn kaj anojn de reĝaj familioj.

Bill Gates (2011)
Jeff Bezos[1] (Seattle, 2018)
Warren Edward Buffett (2005)
Carlos Slim HelúCarlos Slim en 2004, en Brazilo
George Soros dum la Monda Ekonomia Forumo en Davos, 2011

Inter 1996 kaj 2005 kreskis la nombro de miliarduloj de 423 al 691. La liston gvidas ekde 1998 Bill Gates, kunfondinto de la usona softvara entrepreno Microsoft.

Plimulto de la 691 miliarduloj en 2005 estis usonanoj (277), sekvataj de germanoj (52) kaj rusoj (25). La plej riĉa germano en tiu jaro estis la 8-a en la listo, Karl Albrecht, posedanto de Aldi, la plej riĉa eŭropano entute la 6-a en la listo, la svedo Ingvar Kamprad, posedanto de IKEA.

Laŭ la listo de intertempe 1 810 miliarduloj en 2016, plejmulto estis usonanoj (540), sekvataj de ĉinoj (251), germanoj (120) kaj baratanoj (84).

La tuta posedaĵo de la listuloj estas 2,2 bilionoj da usona dolaro.

Forbes-listo de la miliarduloj je usona dolaro redakti

2005:

  1. William („Bill“) Gates, III - 46,5 miliardoj da USD (vidu la apudan foton)
  2. Warren Buffett - 44,0 miliardoj da USD (vidu la apudan foton)
  3. Lakshmi Mittal - 25,0 miliardoj da USD
  4. Carlos Slim Helú - 23,8 miliardoj da USD
  5. Princo Alwaleed Bin Talal Alsaud - 23,7 miliardoj da USD
  6. Ingvar Kamprad - 23,0 miliardoj da USD
  7. Paul Allen - 21,0 miliardoj da USD
  8. Karl Albrecht - 18,5 miliardoj da USD
  9. Lawrence Ellison - 18,4 miliardoj da USD
  10. S. Robson Walton - 18,2 miliardoj da USD
  11. Jim Walton - 18,2 miliardoj da USD
  12. John Walton - 18,2 miliardoj da USD
  13. Alice Walton - 18,0 miliardoj da USD
  14. Helen Walton - 18,0 miliardoj da USD
  15. Kenneth Thomson kaj familio - 17,9 miliardoj da USD
  16. Liliane Bettencourt - 17,2 miliardoj da USD
  17. Bernard Arnault - 17,0 miliardoj da USD
  18. Michael Dell - 16,0 miliardoj da USD
  19. Sheldon Adelson - 15,6 miliardoj da USD
  20. Theo Albrecht - 15,5 miliardoj da USD
  21. Roman Arkadjeviĉ Abramoviĉ - 13,3 miliardoj da USD
  22. Li Ka-shing - 13,0 miliardoj da USD
  23. Amancio Ortega - 12,6 miliardoj da USD
  24. Steven Ballmer - 12,1 miliardoj da USD
  25. Silvio Berlusconi - 12,0 miliardoj da USD
  26. Abigail Johnson - 12,0 miliardoj da USD
  27. Barbara Cox Anthony - 11,7 miliardoj da USD
  28. Anne Cox Chambers - 11,74 miliardoj da USD
  29. Stefan Persson - 11,2 miliardoj da USD
  30. John Kluge - 11,0 miliardoj da USD
  31. Raymond, Thomas & Walter Kwok - 10,9 miliardoj da USD
  32. Forrest Mars Jun.- 10,4 miliardoj da USD
  33. Jacqueline Mars - 10,4 miliardoj da USD
  34. John Mars - 10,4 miliardoj da USD
  35. Luciano Benetton kaj familio - 9,9 miliardoj da USD
  36. Pierre Omidyar - 9,9 miliardoj da USD
  37. Galen Weston kaj familio - 9,9 miliardoj da USD
  38. Lee Shau Kee - 9,3 miliardoj da USD
  39. Azim Premji - 9,3 miliardoj da USD
  40. Nasser Al-Kharafi kaj familio - 9,0 miliardoj da USD
  41. Kirk Kerkorian - 8,9 miliardoj da USD
  42. Sumner Redstone - 8,8 miliardoj da USD
  43. Leonardo Del Vecchio - 8,5 miliardoj da USD
  44. Michele Ferrero kaj familio - 8,5 miliardoj da USD
  45. Michael Otto kaj familio- 8.3 miliardoj da USD
  46. Susanne Klatten - 8,2 miliardoj da USD
  47. Philip Knight - 8,2 miliardoj da USD
  48. Hans Rausing - 8,2 miliardoj da USD
  49. Serge Dassault kaj familio - 7,8 miliardoj da USD
  50. Carl Icahn - 7,8 miliardoj da USD
  51. Keith "Rupert" Murdoch - 7,8 miliardoj da USD
  52. Rudolf August Oetker kaj familio - 7,7 miliardoj da USD
  53. Birgit Rausing kaj familio - 7,6 miliardoj da USD
  54. Spiro Latsis kaj familio - 7,5 miliardoj da USD
  55. Sergey Brin - 7,2 miliardoj da USD
  56. Charles Ergen - 7,2 miliardoj da USD
  57. Larry Page - 7,2 miliardoj da USD
  58. George Soros - 7,2 miliardoj (vidu la supran foton)
  59. Reinhold Würth - 7,2 miliardoj da USD
  60. Mukeŝ & Anil Ambani - 7,0 miliardoj da USD
  61. Mikhail Fridman - 7,0 miliardoj da USD
  62. Vladimir Lisin - 7,0 miliardoj da USD
  63. Donald Newhouse - 7,0 miliardoj da USD
  64. Samuel Newhouse Jun - 7,0 miliardoj da USD
  65. Adolf Merckle - 6,9 miliardoj da USD
  66. Stefan Quandt - 6,7 miliardoj da USD
  67. Micky Arison - 6,5 miliardoj da USD
  68. Philip & Cristina Green - 6,3 miliardoj da USD
  69. Maria-Elisabeth & Georg Schaeffler - 6,3 miliardoj da USD
  70. August von Finck junior - 6,3 miliardoj da USD

Kompreneble la listo daŭriĝas. En tiu ĉi vikipedia paĝo principe estas 550 homoj ĝis 1,1 miliardoj da USD, kaj ankoraŭ pliaj homoj de ekzakte miliardo da USD, tiel ke fine 586 el ĉiuj 691 el la listo de 2005 nome citiĝas, kvankam ankaŭ la 105 pliaj miliarduloj, kiuj ne nome listiĝis en vikipedio, havas ekzakte miliardon da USD, ĉar tiu sumo ja estas la kriterio por listiĝi. Tamen tiel longegan liston de nomoj plejparte sen artikoloj en la esperanta vikipedio ne sencas publikigi. Tial ni post la unuaj 70 nur mencias tiujn nomojn, pri kiuj estas artikoloj en la esperanta vikipedio. Kompreneble, se pliaj artikoloj verkiĝos, oni povas aldoni pliajn nomojn al tiu-ĉi "blua listo".

094. Michael Bloomberg - 5,0 miliardoj da USD
115. Giorgio Armani - 4,5 miliardoj da USD
126. Gordon Moore - 4,3 miliardoj da USD
129. Masayoshi Son - 4,3 miliardoj da USD
170. Richard Branson - 3,2 miliardoj da USD
180. Pallonji Mistry - 3,2 miliardoj da USD
195. Steven Jobs - 3,0 miliardoj da USD
197. George Lucas - 3,0 miliardoj da USD
204. Barbara Piasecka Johnson - 2,9 miliardoj da USD
208. Karl Wlaschek - 2,9 miliardoj da USD
215. Ralph Lauren - 2,8 miliardoj da USD
226. Steven Spielberg - 2,7 miliardoj da USD
240. Donald Trump - 2,6 miliardoj da USD
300. Miĥail Ĥodorkovskij - 2,2
370. Kazuo Okada - 1,6 miliardoj da USD
422. Dietrich Mateschitz - 1,4 miliardoj da USD
536. Marc Rich - 1,1 miliardoj da USD
546. Oprah Winfrey - 1,1 miliardoj da USD
557. Sergey Brin - 1,0 miliardo da USD
575. Larry Page - 1,0 miliardo da USD
579. J. K. Rowling - 1,0 miliardo da USD
581. Charles Simonyi - 1,0 miliardo da USD


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Jeff Bezos, la fondinto de Amazon.com, nur ekde la jaro 2016 reprezentiĝas inter la 10 plej riĉaj homoj de la listo, sed de 2018 ĝis 2021 estis la 1-a en la listo, en 2022 estis 2-a kaj en 2023 3-a.

Eksteraj ligiloj redakti