Litanio (el la greka: λιτη = peto, petego) estas preĝo konsistanta el longa serio da mallongaj alvokoj al Dio, Dipatrino aŭ sanktuloj. Ĝi estas kutime komuna preĝo: la gvidanto nomas aŭ parole aŭ kante la peton kaj ĉiuj ĉeestantoj alvolkas ĉiam per la sama frazeto, ekzemple "preĝu por ni""petu por ni". Tiu revenanta frazeto kaj la ŝanĝo inter preĝo kaj peto donas al litanio meditan econ.

Litaniecaj preĝoj ekzistas en multaj religioj. La kristanoj transprenis ilin de la judoj (vidu la psalmon 136 en la malnova testamento) kaj de aliaj malnovaj kulturoj.

La liturgio ortodoksa enhavas ĝis nun litaniojn kiujn oni nomas ankaŭ ektenioj.

En la protestantismo oni uzas ankoraŭ nun la germana litanio verkita de Marteno Lutero en 1528 laŭ mezepokaj litanioj.

Figure redakti

Litanio estas longa kaj teda elnomado aŭ elnombrado.