Litertabulo (aŭ abocolibro), sur kiu kuŝas alfabeto estis ekde la 15-a ĝis la 19-a jarcento porinfana lernilo, kiu ekzistis en diversaj variantoj.

Kopioj de tipaj litertabuloj: maldekstre frua, meze pli malfrua angla kornolibro, dekstre kartona Battledore.

Deveno kaj disvastiĝo redakti

 
Angla preĝolibro kun alfabeto el la 14-a jarcento, rekoneblas la tipa formo de litertabulo.

Jam longe antaŭ la malkovro de libropresado ekzistis manuskriptoj, kiuj estis uzataj en lernejoj kiel unuaj legolibroj aŭ dum diservoj kiel preĝaroj. Oni supozas, ke kateĥismoj por infanoj ekzistis ekde la 8-a9-a jarcento.[1] Lignaj ABC-tabuletoj lernocelaj estas menciitaj en angla manuskripto el la 14-a jarcento. Ekde la fino de la 14-a jarcento estas dokumentitaj manuskriptoj pedagogiaj, kiuj komencas per kristana kruco kaj alfabeto, kaj enhavas preĝojn.[2]. El ĉirkaŭ la jaro 1400 ekzistas ilustrita kopio de verko de Johano de Sacrobosco, kiu montras tabulon kun arabaj ciferoj.

Eble litertabuloj estas posteuloj de lernocelaj reuzeblaj vaksokovritaj tabuloj. Kiam ekzakte estis kreita la unua ABC-tabuleto estas ne konata. La plej malnovaj trovitaj lignaj tabuloj devenas de la 15-a jarcento, sed ŝajne oni raportis ankaŭ pri tre malnova ekzemplaro el plumbo. Litertabuloj estas konataj ankaŭ el la romia Britujo kaj la gaŭloromia Francujo. En antikvaj brikejoj kaj loĝejaroj troveblas tegoloj, kiuj surhavas alfabeton aŭ foje ankaŭ pli longan tekston. La tekstoj estis gratitaj en la ankoraŭ malseketan argilon antaŭ la bruligo de la tegoloj. Ŝajne laboristoj almenaŭ iomete provis lerni skribadon kaj legadon. Kiel skribis Einhard en sia Vita Karoli Magni, Karolo la Granda provis sensukcese lerni skribadon pere de tabuloj kaj papero, kiam li ne povis dormi.

Verŝajne ekzistis du variantoj el la unuaj sisteme fabrikitaj ABC-tabuloj: unu manskribita, por lerni skribadon per kopiado de la literoj, kaj alia printita por lerni legadon[3]. Oni distingu de la litertabulo la alfabetlibron, kiu entenas kaj litertabulojn, kaj ankaŭ unuajn legolibrojn kaj lernolibrojn.[4]

Sur postaj konservitaj tabuloj troviĝas nur la alfabeto.[5] En pli postaj ekzempleroj kutime sekvis preĝo post la alfabeto, plej ofte la Patro nia[6], kiu okupis la malsupran duonon de la folio. Tiaj tabuletoj preskaŭ tute anstataŭis la antaŭajn. Plej ofte antaŭ la alfabeto estis bildigita kristana kruco.

La plej multaj litertabuloj estis el ligno kaj havis tenilon. Foje estis borita truo en la tenilon por ebligi porti la tabulon per ŝnureto aŭ fiksi ĝin al zono. En la kontinenta Eŭropo la tenilo troviĝis ofte supre aŭ flanke, en anglalingvaj landoj malsupre.

Tekstoj kaj ilustraĵoj montras, ke dum longa tempo oni uzis mallongan montrobastoneton, oston, skribilon aŭ ion similan por altiri la atenton de la infano al la literoj.[7]. La tabuloj utilis al la infanoj verŝajne ne nur al lernado, sed ankaŭ al ludado; kaj ŝajne iuj plenkreskuloj uzis ilin por bati infanojn.[8]

Kaj vendejoj kaj migrantaj vendistoj vendis ABC-tabuletojn. Sur bazaroj aĉeteblis krom pretaj litertabuloj ankaŭ unuopaj paperfolioj, kiuj estis gluitaj de la patrino aŭ instruisto sur la lignajn tabulojn.[9].

ABC-tabuletoj disvastiĝegis en partoj de Eŭropo kaj poste ankaŭ en Ameriko. Ekzemploj aŭ almenaŭ indicoj pri litertabuloj ekzistas el Francujo, Italujo, Flandrujo, Nederlando, Germanujo, Bohemujo, Danujo, Norvegujo kaj Svedujo.[10] Oni raportis ankaŭ pri tabuloj kurdaj kaj meksikaj.[11] Kontraŭe al la anglaj kornolibroj nur malmultaj litertabuloj el kontinenta Eŭropo konserviĝis.[12].

Ĉar kosto de paperfabrikado pli kaj pli malkreskis, ekde la 19-a jarcento libroj anstataŭis litertabulojn.[13]

Pluevoluo redakti

Kornolibroj redakti

 
Portreto de la juna Miss Campion (1661), el la sama familio, kiel Thomas Campion.

En anglalingvaj landoj maldika, travidebla, de metalrubandoj kaj najloj tenita plato el kornaĵo kovris la folion gluitan sur la tabulon por protekti ĝin kontraŭ malpuriĝo kaj tro rapida foruzo. Tiaj litertabuloj nomiĝas kornolibroj (angle: hornbook), kvankam ili ne estas libroj laŭ la kutima senco.

La plej malnova konservita kornolibro devenas de la mezo de la 15-a jarcento, sed kornolibroj disvastiĝis ĉefe nur je la fino de la 16-a jarcento.[5]. De kontinenta eŭropo konatas nur unu aŭ du ekzempleroj [14]; tre verŝajne kornolibroj neniam disvastiĝis pli ekster Anglujo kaj Usono, al kiuj la unuaj elmigrintoj el Eŭropo kunportis ilin, sed ne mem fabrikis novajn.[15] Krome estas konataj kelkaj skotaj tabuloj.[16] Iuj el la pli malnovaj kornolibroj devenis de Nederlando, post kiam William Caxton spertis eksterlandan konkurencon.[17]

 
Manfarita najlo kun facetita elstaraĵo.

Kvankam konatas ankaŭ pli grandaj ekzempleroj kaj el diversaj materialoj, la plej multaj kornolibroj mezuris nur ĉirkaŭ 7×13 cm aŭ malpli kaj estis faritaj el kverkaĵo, sur kiun oni gluis la paperon. Sur la paperon oni fiksis la kornaĵon per ĉirkaŭ 3 mm larĝan kaj unu milimetron dikan metalrubandon (kutime el kupro aŭ kupra alojo).[18] La najloj estis preparitaj mane. Por fruaj kornolibroj la najlokapoj estis facetitaj kvarflanke al elstaraĵo, tiel ke ili protektis la kornolibron kontraŭ skrapado, kiam ĝi estis metita supron malsupren sur ion.[18]. La metalrubendoj estis sufiĉe maldikaj por ebligi la traboradon de la najlo en la lignon sen antaŭbori truojn. Oni povis tondi ilin facile per kutima tondilo.[19]. La prezo de kornolibro situis en la 17-a kaj komence de la 18-a jarcento inter duona penco kaj du pencoj.[20]

La angla termino hornbook iom post iom signifis ankaŭ litertabulojn el ligno sen kornoplato, kaj krome aliajn lernilojn kiel battledores (vidu supre) kaj ĉiujn unuajn tekstojn por infanoj.[5]. Regione ekzistis ankaŭ aliaj nomoj aŭ kromnomoj kiel horn-gig, battledore book, hornen-book, horning-bookhorn-bat.[21]. El la originala signifo de la vorto estiĝis en la nuna uzo de la angla la termino hornbook kiel enkonduka aŭ baza teksto al iu temo, ĉefe rilate al juro. Hornbook law estas nomo de iu jura bazo, tiel kutime akceptata, ke ne necesas kroma klarigo.

En la pli malgrandaj lernejoj de Londono kornolibroj estis uzataj ĝis 1790 aŭ eĉ poste.[22] Ekde 1800 ĉesis la demando pri kornolibroj; jam ĉirkaŭ dudek jarojn poste la plej multaj ĉefe en kamparaj regionoj restantaj ekzempleroj estis neniigitaj.[23]. Unuope ekzistas ekzempleroj el la 1830-aj jaroj.[24].

Battledores redakti

 
Ambaŭ flankoj de ligna battledore kun bildoj por infanoj
 
Kartona battledore

Varianto de la litertabuloj estiĝis en Anglujo el lignaj batmintonaj rakedoj (angle: battledores). Badmintono estis ŝatata ludo kaj de infanoj kaj de plenkreskuloj. Iuj lokaj presejoj presis sur ambaŭ flankoj de tiuj rakedoj la alfabeton, la dek ciferojn kaj bildon por ke la infanoj povu aldone (tio estas dum la ludo) lerni. La iam uzata esprimo "to know B from a battledore" signifas, ke iu estas ne tre klera.[25] Foje oni uzas la esprimon de battledore ankaŭ por kornolibro.[26]

Evoluo en paperfabrikado kaj presado evoluigis lernilojn ne el ligno, sed el dika papero aŭ kartono. Ankaŭ tiajn tabulojn oni nomis battledores. La litertabulojn el kartono kreis laŭ propra diro Benjamin Collins en 1746.[27]. Laŭ siaj fakturoj, li vendis inter 1770 kaj 1780 multe pli ol 100.000 kopioj kontraŭ dek du ŝilingoj la 144-opo. La detala vendoprezo estis de du pencoj por unu.[26]. Tamen jam multe pli frue ekzistis la alfabeto sur tabuloj el kartono; menciĝis tio jam en 1577 en Works of Sir Thomas More, Knyght, some time Lorde Chancellour of England, wrytten by him in the Englysh tonge…, p. 606). Ĉu tiuj unuaj tabuloj havis kutime tenilon aŭ ne, ne plu scieblas.

La frue menciitaj battledores estas el nederlanda papero. La antaŭflanko havis kutime protektan grizecan aŭ brunecan lakon; la malantaŭan flankon ornamis kolora motivo, kiu ie montris orajn ornamaĵojn. En postaj variantoj mankas la koloraj ornamaĵoj kaj religiaj tekstoj. Fine oni presis tekstojn ambaŭflanke. Multaj presistoj verkis battledores el kartono kaj donis al ili nomojn kiel The Royal Battledore, The London New Battledore, The New Improved Batledore, The Good Child’s BattledoreThe Infant’s Battledore.[28] Ĉefe en postaj jaroj ekzistis nenombreblaj variantoj de battledores.[29]. Miksformo inter kornolibro kaj battledore estas la New invented Horn-Book (Novinventita kornolibro) de Thomas Saints, kiu estis fabrikita kiel kornolibro, sed surhavis kaj klasikan alfabeton kun preĝo, kaj ilustritan alfabeton.[30].

La populareco de battledores malpligrandiĝis en la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj. Meze de la 19-a jarcento aŭ iom poste, anstataŭis ilin plurpaĝaj kajeroj.[31]

Variantoj kaj apartaj formoj redakti

Dokumentiĝis multaj diversaj variantoj de litertabuloj, kiuj malsamas pri uzataj materialoj, formo kaj enhavo de la kutimaj tipoj.

Materialo kaj formo redakti

Materialoj redakti

 
Arĝenta litertabulo, kiu laŭ iuj apartenis al la reĝino Elizabeto la 1-a.[32] La protekta tavolo estas el talko anstataŭ el la kutima kornaĵo.

Litertabuloj el arĝento uziĝis ekzemple en nobelaj familioj kaj estas ege maloftaj. Verŝajne multaj malnovaj ekzempleroj detruiĝis por reuzi la metalon.[33] La fakto, ke iuj el tiuj apartaj ekzempleroj montras evidentajn erarojn estas eble indico, ke kornolibroj el arĝento ne estis siaepoke maloftaĵoj.

Ankaŭ dokumentiĝis litertabuloj el fero, tamen el pli malfrua epoko.[34]

Ekde la mezo de la 18-a ĝis la komenco de la 19-a jarcento litertabuloj el eburo kaj ostoj sufiĉe disvastiĝis. Kvankam pro la alta kosto, ili verŝajne uziĝis nur en riĉaj familioj.

Kornolibroj kun leda tegolaĵo havis kutime malpli dikan lignotabulon, kiel la kutimoj. La ledo estis fiksita sur la tabulo per varmega gluaĵo kaj la teniltegaĵo konsistis el aparta triangula ledopeco. Ornamaĵoj estis premitaj en la ledon per varmegigita metalbloko.[19]

 
Plumba litertabulo
 
Germana 4½ cm granda litertabulo el la 16-a jarcento kaj maldekstre ties ŝtona gisformo

Ĉirkaŭ 3×3½ cm granda ekzemplero el plumbo estus, se ĝi estas vere malnova, la verŝajne plej malnova litertabulo entute.[35]

Kiel evidentiĝas tekstoj kaj bakingoj el Anglujo kaj Nederlando, litertabuloj sur spickukoj estis tre ŝatataj.[36]. Ankaŭ brodaĵoj kun alfabeto estas konataj.

Litertabuloj estis diverskvalitaj laŭ la prilaborado kaj la uzataj materialoj. Simplaj modeloj produktitaj grandkvante kaj malaltkoste ofte prezentis misojn. Tiel ekzemple lignotabuloj havis malsaman dikecon, malsamlarĝajn metalrubandojn kaj malbone alĝustigitajn kornaĵojn.[37]

Formoj redakti

 
Du krucformaj litertabuloj

Litertabuloj ekzistis en formoj ortangulaj kaj rakedecaj, sed laŭ originalaj fontoj kelkaj fruaj litertabuloj havis la formon de kristana kruco sur kiu la unuopaj literoj estis ordigitaj aŭ vertikale aŭ horizontale.[38] Ankaŭ aliformaj ekzempleroj ekzistis (vidu la bildojn).

Ornamaĵoj redakti

Foje ekzistas kadro kiel ornamaĵo ĉirkaŭ la teksto. Tamen tiu kadro estis ofte tute aŭ parte kaŝita de la metalrubando. Tiel eble ĝi ne utilis kiel ornamaĵo, sed kiel helplinio por munti la tabuleton.

Iuj tabuloj estas ornamitaj de gravuritaj aŭ enpresitaj motivoj sur la dorsa flanko kaj la tenilo. Ŝatataj estis florsimilaj motivoj. Sed troviĝas ankaŭ aliaj, kiel ekzemple la reĝo Karlo la 1-a surĉevala.[39] aŭ la patrono de Anglujo sankta Georgo kun la drako.[40] Foje oni aldonis arĝentan aŭ oran folion sur la tabuleton antaŭ presado. Orumitaj tabuletoj ne konserviĝis, sed menciiĝas en malnovaj fakturoj kaj reklamoj.[41]

Enhavo redakti

Religiaj simboloj redakti

Kutime la unua linio de la alfabeto komenciĝis per greka kruco (malpliofte per latina kruco), al kiu tuj sekvis la unuaj literoj. Tiu unua linio, kaj de tiu la tuta alfabeto, foje kun la kruco[42] estis nomata en la angla Criss-cross-row (linio kris-kros), en la franca Croix de par Dieu (kruco de per Dio)Croix de par Jésus (kruco de per Jesuo). Dum tempo tiuj esprimoj simple signifis iun ajn bazan konon.[43]

La religia nocio foriĝis iom post iom. Post la reformado oni ne plu postulis krucsignadon antaŭ la legado de kornolibro. En iuj battledores la litero "X" anstataŭis la krucon. En iuj, ĉefe postaj kornolibroj, ĝi tute forfalis. La varianto senkruca estis fabrikita interalie en Skotlando[44] kaj por la puritanaj elmigrintoj al Ameriko, kiu rifuzis bildidolanismon.

Foje sekvis la alfabeton tri triangule aranĝitaj punktoj por memorigi la junan leganton pri la triunuo.[12]

Teksto redakti

 
Tabulo kun nombroj, kopio de presaĵo de Sebald Beham (1500–1550)

Plej ofte estis prezentitaj unue la minuskloj kaj sekve la majuskloj. Iuj variantoj aparte montris vokalojn kaj ties eblaj kombinaĵoj kun konsonantoj. Kutime sekvis ankaŭ "&" kaj iuj aliaj interpunkcioj.

Ofte la kornolibroj ne entenis doksologion post la preĝo sekvanta la alfabeton, laŭ la tiama praktiko de la romkatolika eklezio.

Sur iuj litertabuloj troviĝis ne nur la literoj de la alfabeto, sed ankaŭ la dek arabaj ciferojromiaj nombroj. Laŭ samepokaj italaj kaj germanaj ilustraĵoj videblas ankaŭ tabuloj, kiuj ne surhavis alfabeton, sed nur ciferojn.[24]

Tabulo presita en Italujo en la 16-a jarcento montras la hebrean alfabeton.

Skribmanieroj redakti

 
Manskribita kornolibro kun fera kadro el la fino de la 18-a jarcento.

Verŝajne la unuaj litertabuloj estis manskribitaj, kaj daŭre kunekzistis kvankam disvastiĝis presitaj tabuloj. Oni ni scias pri manskribitaj tabuloj antaŭ la ekzisto de libropresado. Konatas tamen skribindikoj en libroj pri alfabeto, kiuj similas al litertabuloj kiel ekzemple en Calligraphia: Or the Arte of Faire Writing de David Browne, 1622.[45]

La unuaj presitaj tabuloj uzis gotikajn literojn. Ĉar la litertipo Antiqua estis uzata en Anglujo ekde 1467 kaj ĝia uzo kulminis ĉirkaŭ 1580, kornolibroj kun tia skribmaniero datiĝas de la 15-a jarcento aŭ poste, sed ne antaŭe. Presejoj uzis prestipojn daŭre post la enkonduko de Antiqua kaj ĝis la 16-a kaj 17-a jarcentoj, tiel ke la datumo pro la uzata skribo ne ĉiam eblas[46]. La lastaj en la 19-a jarcento fabrikitaj kornolibroj kaj battledores uzis litertipojn de la tipo Bodoni.

Litertabuloj en la arto redakti

Literaturo redakti

En la angla literaturo, ĉefe tiu de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, okazas ofte mallongaj mencioj de litertabuloj. Pli ol dekduo de konataj aŭtoroj mencias aŭ kornolibrojn aŭ "Criss-cross-rows", inter kiuj William Shakespeare, John Locke, Thomas Carlyle, Edward George Bulwer-Lytton kaj Charlotte Brontë. En la franca literaturo la esprimo "Croix de par Dieu" troviĝas en fabelo de Jean de La Fontaine (Les Devineresses, 1668) kaj en muzika komedio de Molière (Monsieur de Pourceaugnac, 1669).

Centra temo estas alfabeto kaj kornolibro en la poemo "A Strange A B C" (Stranga Aboco) de Nicholas Breton el la kolekto Melancholike Humours… (1600), kie ĝi estas metaforo al amo. En sia moralisma Book for Boys and Girls (Libro por knaboj kaj knabinoj, 1686) John Bunyan instigas infanojn diligente lerni la kornolibron. Ankaŭ la poemo The Schoolmistress (La instruistino, 1736) de William Shenstonekaj Shephard’s Calendar (Ŝafista kalendaro, 1827) de John Clare priskribas la kornolibron en lerneja kunteksto.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento la kornolibro forgesiĝis kaj nur unuope okazis en literaturaj verkoj.

En librotitoloj maloftas la vorto "Hornbook"; unue uzis ĝin Thomas Dekker en 1609 por The Guls Horne-Booke. En 1728 publikiĝis poemo pri kornolibro de Thomas Tickell (Poem in Praise of the Horn-Book). Anonima politika satiro publikiĝis en Irlando en 1774 sub la titolo The Battle of the Horn-Books. La kornolibro aperas kiel persona nomo en poemo de Robert Burns, Death and Doctor Hornbook (La morto kaj doktoro Hornbook, 1785) kaj en Sir Horn-book, or Childe Lancelot’s Expedition (1814) Thomas Love Peacock. Multaj libroj, kiel enkondukaj tekstoj al diversaj temoj, uzas la terminon Hornbook en ĝia bildigita senco. La Horn Book Magazine, publikigita de The Horn Book, Inc. ekde 1924 estas usona magazino por infana kaj junula literaturo.

Muziko redakti

 
Unuaj linioj de la kornolibrokanto de Thomas Morley

En 1608 Thomas Morley publikigis kiel parto de la muzikkolekto A Plaine and easie Introduction to Practical Musicke… (Plena kaj facila enkonduko al praktika muziko kanton pri kornolibro, kies unuaj linioj videblas en la apuda bildo.

Bildoj redakti

 
Kopio de ilustraĵo de Margarita Philosophica de Gregor Reisch: La lingvoscienco malfermas la templon de la saĝeco kaj transdonas al lernanto grandan litertabulon

Alfabettabuletoj troviĝas en pluraj religiaj kaj nerelegiaj bildoj, en kiuj troviĝas ankaŭ infanoj, kiel en la bildigoj de vilaĝaj lernejoj de Jan Steen kaj Adriaen van Ostade. Aliaj pentraĵoj sur kiuj videblas litertabuloj estas interalie de Rembrandt van Rijn, Claes Janszoon Visscher, Jean Raoŭ, Antonio da Correggio, Leonardo da Vinci kaj Bartolommeo Schidone.

Litertabuloj estis ankaŭ uzataj en ilustrado de alegoraj figuroj, ekzemple de la lernado aŭ lingvoscienco. Inter la kuprogravuristoj, kiuj reprezentis litertabulojn estas Jost Ammann, Hendrick Goltzius, Giuseppe Maria Mitelli kaj aliaj anonimaj artistoj. Alegoriaj kaj satiraj bildoj kun alfabettabuletoj troviĝas en ilustritaj verkoj de Gregor Reisch (Margarita Philosophica, publikigita en 1503), Johannes Baptista Cantalycius (Epigrammata, 1493) kaj Thomas Murner (Logica Memorativa, 1509; Narrenbeschwörung, 1512).

Diversaj artistoj kiel ekzemple Albrecht Dürer, Heinrich Aldegrever, Albrecht Altdorfer kaj Hendrik Goltzius enkadrigis sian monogramon en diversformataj tabuletoj, kiuj eble prezentigus alfabettabuletojn.

Kolektado redakti

Litertabuloj ne estis konsiderataj kolektaĵoj, kaj estis tial detruitaj, post kiam aliaj lerniloj forpelis ilin. Tial el la milionoj da fabrikitaj ekzempleroj, eĉ de la postaj, konserviĝis nur malmultaj. Fruaj litertabuloj estas tre maloftaj.

Kolektcele oni interesiĝis pri lignaj litertabuloj je la fino de la 19-a jarcento, kiam kornolibroj estis montritaj en ekspozicioj[47] kaj foje ĉe seminarioj de societoj pri malnovaj libroj[48]. Ĉe la londona Caxton Celebration Exhibition de 1877 kaj ĉe la ekspozicio de la Worshipful Company of Horners en la jaro 1882 la organizantoj sukcesis trovi kaj prezenti respektive kvar kaj ok kornolibroj.[49]. Kadre de siaj esplorado por sia verko publikigita en 1896 Tuer trovis pli ol 150 tabulojn. Ankaŭ iuj falsaĵoj konatas.[50]

Nuntempe posedas litertabulojn privatuloj, bibliotekoj kaj muzeoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Tuer p.II-197
  2. Tuer p.II-198, Plimpton
  3. Tuer p.I-11
  4. Tuer p.II-211
  5. 5,0 5,1 5,2 Tuer p.I-5
  6. Plimpton
  7. Tuer p.I-24
  8. Tuer p.I-124; p.II-190
  9. Tuer p.II-191
  10. Tuer p.I-165
  11. Tuer p.I-166
  12. 12,0 12,1 Enc. Lib. & Inf. Sc.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-25. Alirita 2010-03-30.
  14. Tuer p.I-138, Plimpton
  15. Tuer p.I-137
  16. Tuer p.I-123
  17. Tuer p.I-6
  18. 18,0 18,1 Tuer p.I-89
  19. 19,0 19,1 Tuer p.I-84
  20. Tuer p.I-28
  21. Tuer p.I-20
  22. Tuer p.II-185
  23. Tuer p.I-7
  24. 24,0 24,1 Tuer p.I-9
  25. Tuer p.II-223
  26. 26,0 26,1 Tuer p.II-230
  27. Tuer p.II-229
  28. Tuer p.II-233
  29. Tuer p.II-235
  30. Tuer p.I-172
  31. Tuer p.II-238
  32. Tuer p.I-43
  33. Tuer p.I-101
  34. Tuer p.I-109
  35. Tuer p.I-114
  36. Tuer p.II-265
  37. Tuer p.I-83
  38. Tuer p.I-53
  39. Tuer p.I-34
  40. Tuer p.I-85
  41. Tuer p.I-86
  42. Tuer p.I-64
  43. Tuer p.I-63
  44. Tuer p.I-126
  45. Tuer p.I-15
  46. Tuer p.I-95
  47. Tuer p.I-18
  48. Tuer p.I-19
  49. Tuer p.I-vii
  50. Tuer p.II-1

Literaturo redakti

  • Beulah Folmsbee: A Little History of the Horn-book. The Horn Book Inc., Boston 1942, 1972, B. F. Stevens & Brown, London 1983, ISBN 0-87675-085-4
  • “Hornbook”. in: Allen Kent, Jay E. Daily, Harold Lancour (Hrsg.): Encyclopedia of Library and Information Science. Bd 11. Dekker, New York 1974, ISBN 0-8247-2011-3
  • George A. Plimpton: The Hornbook and Its Use in America. in: Proceedings of the American Antiquarian Society. Bd 26. Worcester Mass 1916, S. 264–272. ISSN 0044-751X
  • Andrew W. Tuer: History of the Horn-Book. The Leadenhall Press, London 1896, S. Emmering, Amsterdam 1971 (Repr.). ISBN 90-6033-151-6

Eksteraj ligiloj redakti