Litkovrilo estas dika, varmiga teksaĵo aŭ speco de tre granda kuseno, do ŝtofa sakego plenigita per plumoj aŭ aliaj molaj, izoligaj materialoj, kiu estas uzata por dormado en lito. Kutime litkovrilo estas dividita de la homa korpo per litotuko, maldika tuko el tolo, kiu pli komforte laveblas kaj estas lavata ol la litkovrilo. Litkovriloj tradicie ofte estas fabrikataj el lanaj tolaj sakoj plenigitaj per plumoj. Sed ekde la 20-a jarcento ankaŭ ofte konsistas el sintezaj materialoj.

Henri de Toulouse-Lautrec faris tiun pentraĵon pri du homoj sub litkovrilo.

Vidu ankaŭ redakti