Litova Soveta Socialisma Respubliko

La Litova Soveta Socialisma Respubliko aŭ mallonge Litova SSR (litove Lietuvos Tarybų Socialistinė Respublika, ruse Литовская Советская Социалистическая Республика [prononco "Litovskaja Savjetskaja Sacialistiĉeskaja Rispublika"]) inter la jaroj 1940 kaj 1990 estis unia respubliko de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (Sovetunio).

Litova Soveta Socialisma Respubliko
Plena origina nomo:
litove Lietuvos Tarybų Socialistinė Respublika, ruse Литовская Советская Социалистическая Республика'
 Litovio 3-a de aŭgusto 1940 – 11-a de marto 1990 Litovio 

flago

flago
Respublikoj de Sovetunio
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
65 301 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3 689 779 (dum 1989)
Loĝdenso 56,6/km²
oficiale neniuj, fakte la rusa kaj litova
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Litovio Litovio
Postsekvaj ŝtatoj:
Litovio Litovio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio redakti

Jam inter februaro 1919 kaj julio 1920 ekzistis komuna "Litova-Belorusa Soveta Respubliko", kiu ankaŭ mallonge nomatis "Litbel". Tiu respubliko el la tereno de la hodiaŭa Litovio nur inkluzivis la teritorion ĉirkaŭ la urbo Vilno. Post subskribo de la pripaca traktato de 1920 inter Sovetunio kaj Litovio la litova teritorio redoniĝis al Litovio, sed rapide post tio konkerita de la armeo de Pollando (tial la demokratia respubliko Litovio inter la du mondmilitoj de la 20-a jarcento devis nomumi provizoran ĉefurbon, Kaŭno, ĉar la historia ĉefurbo Vilno estis kaj restis pole okupita, do ekster la ŝtataj limoj - pri la pola okupado vidu la artikolon "Centra Litovio").

Post la komenciĝo de la Dua Mondmilito la ruĝa armeo de Sovetunio konkeris tiun pole okupitan parton de Litovio, por laŭ la traktato de 1920 redoni ĝin al Litovio. Tiun paŝon tamen sekvis ultimato de Sovetunio al la registaro de Litovio submetiĝi al la politika linio de la stalinisma Sovetunio kaj permesi armean dominon de la ruĝa armeo en Litovio, al kiu la litova registaro - konsciante pri la armea supereco de la multe pli granda ŝtato Sovetunio - kontraŭvole devis cedi.

Post fiktiva baloto (oficiale kun partopreno de 99 procentoj el la loĝantoj) kreiĝis popola parlamento (litove liaudies seimas), kiu jesis al la propono de la litova gvida komunisto Antanas Sniečkus peti pri "akcepto" de Litovio kiel soveta respubliko.

Inter la jaroj 1941 ĝis 1945 tamen Litovio estis konkerita fare de la armeo de Nazia Germanio kaj apartenis al la imperia komisariejo Ostland (orienta lando) de Nazia Germanio. Sekve la ruĝa armeo rekonkeris la landon kaj oficiale plufunkciis la Litova SSR.

Dum 1988 en la Litova SSR ekestis amasaj protestoj kontraŭ la membreco de la lando en Sovetunio kaj favore al nacia resendependiĝo. La protestojn gvidis la sendependisma movado Sąjūdis. La 11-an de marto 1990 la provizora ŝtata parlamento (litove Atkuriamasis Seimas) anoncis la starigon de ŝtata sendependeco kaj suvereneco, kion la ŝtato Sovetunio oficiale nur agnoskis la 21-an de aŭgusto 1991. La parlamento ne formale anoncis la malaliĝon el Sovetunio, ĉar ĝi konsiderai (kaj konsideras) la "aliĝon" perforte devigan, kontraŭa al la internacia juro kaj tial malvalida. Litovio do el la hodiaŭ vidpunkto de la registaro de Litovio jure neniam apartenis al Sovetunio, ĉar ĝi estis armee konkerita kaj perforte aneksita.

La 31-an de aŭgusto 1993 la lastaj sovetuniaj soldatoj forlasis la Respublikon Litovio - la dato estas interesa tiurilate, ke formale la ŝtato Sovetunio jam ĉesis ekzisti la 26-an de decembro 1991 (sed la sekva ŝtato Rusio komence plutenis la strukturojn de la sovetunia armeo).