Litovio en la Somera Olimpiko 2004

Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno (Grekio), cent jarojn post la unua moderna somera olimpiko, kiu okazis en la sama urbo. Temis pri la sesa partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 59 atletojn, el ili 47 viroj kaj 12 virinoj, por konkuri en 13 sportaj fakoj.

Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 2004 en Ateno
59 sportistoj en 13 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Saulius Štombergas
Medaloj
Rango: #45
oro
1
arĝento
2
bronzo
0
sumo
3
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)

Medalistoj redakti

medalo nomo fako evento
  oro Virgilijus Alekna atletiko vira diskoĵeto
  arĝento Austra Skujytė atletiko virina heptatlono
  arĝento Andrejus Zadneprovskis moderna pentatlono vira individua konkuro

Eksteraj ligiloj redakti

 
la malferma ceremonio