Little Boy (en la angla: "knabeto") estis la koda nomo de la unua atombombo milite uzata. Ĝi estis faligita sur Hiroŝimon en Japanio, de la usona bombaviadilo Enola Gay la 6-an de aŭgusto 1945.

Principo de la atombombo Little Boy
1. Eksplodo de kordito
2. Kanono
3. Kava "pafaĵo" el uranio
4. "Celtabulo" el uranio

Eksplodante ja altitudo de 580 m, ĝi liberigis energion de 13 al 16 kilotunoj da TNT-ekvivalento.

Laŭ takso[1], de 2007, la nuklea eksplodo de "Little Boy" mortigis inter 90 000 kaj 160 000 homojn, ene de loĝantaro de 310 000.

Principo redakti

Tiu bombo, disvolvita en la kadro de la Projekto Manhattan dum la Dua Mondmilito, entenis 64,1 kilogramojn da riĉigita uranio.

La ŝargo da uranio estis dividata en du masoj: la "pafaĵo", kava cilindro de 38,5 kg, estis ĵetita, per eksplodo de kordito en kanono, kontraŭ la "celtabulon", cilindro de 25,6 kg. La "pafaĵo" ŝoviĝis ĉirkaŭ la "celtabulon", tiamaniere, ke tio kreis sojlan mason ekigantan nuklean ĉenan reakcion.

Kelkajn tagojn poste, la 9-an de aŭgusto 1945, dua bombo kromnomita "Fat Man" detruis Nagasakon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. angle Kiom mortis en Hiroŝimo ? Arkivigite je 2007-09-19 per la retarkivo Wayback Machine el "Radiation Effect Reaserch Fundation"
  2. National Museum of the Air Force

Eksteraj ligiloj redakti