La klubo Liverpool FC (oficiala nomo Liverpool Football Club) - ankaŭ konata kiel the Reds ("la ruĝuloj") - estas futbalklubo el Liverpool, fondita en 1892. Per 18 ĉampionaj titoloj la klubo estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Anglio. Krome la klubo sepfoje gajnis la nacian pokalon de la futbala asocio de Anglio, kaj okfoje ĉampionis en la nacia ligo de futbalo. Je eŭropa nivelo gewann la klubo kvinfoje gajnis la konkurson Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj trifoje la turniron pri la UEFA-pokalo.
Liverpool FC
|
|
futbala klubo
|
Kluba nomo |
Liverpool Football Club
|
Fondita |
3-a de junio 1892
|
Stadiono |
Anfield
|
Kapacito |
53,394
|
Prezidanto |
Tom Werner
|
Trejnisto |
Jurgen Klopp
|
Ligo |
unua angla ligo de futbalo - Premier League
|
2022/23 |
5-a pozicio
|
Oficiala retejo
|
www.liverpoolfc.com/
|
|
|
Ekde sia fondiĝo la klubo havas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Anfield. La kluba subtenantaro estas granda kaj tre lojala. Ĝi tamen ankaŭ partoprenis en du grandaj katastrofoj de la eŭropa historio de futbalo: en 1985 Liverpool-subtenantoj en la belga stadiono Heysel kaŭzis amasan panikon, kadre de kiu mortiĝis 39 subtenantoj de la itala klubo Juventus Torino, kaj en 1989 en la stadiono de Sheffield mortiĝis 96 subtenantoj de la klubo Liverpool.
La unua vira teamo de la klubo Liverpool FC ekde longa tempo havas apartan rivalecon al tiuj de la najbaraj kluboj Everton FC kaj Manchester United.
Jam la fondiĝo de la klubo Liverpool FC cetere forte ligiĝas kun la historio de la loka rivala klubo Everton FC. John Houlding, riĉa posedanto de loka bierfarejo, luis al la futbalklubo Everton ĉe la strato Anfied areon, sur kiu la klubo sekve povis okazigi siajn hejmajn matcoxjn. En la jaro 1892 John Houlding tamen pli ol duobligis la jaran lupagon por la areo, kio tre malkontentigis multajn klubanojn. Ili decidis forlasi la areon ĉe la strato Anfield kaj aĉeti alian areon aliflanke de la loka parko Stanley: tie stariĝis la Goodison Park kie sekve okazis la hejmaj matĉoj de la klubo Everton. John Houlding sekve fondis la klubon Liverpool FC, kiu de tiam havis siajn matĉojn en la Anfield-stadiono. spielen sollte. La teamo en la komencaj kvar jaroj havis bluajn-blankajn vestaĵojn, nur ekde la jaro 1896 ekhavis la ĝis nun konservitajn klubajn kolorojn ruĝo kaj blanko.
Teamo de la sezono 2018/19
redakti
Signifaj futbalistoj
redakti
- 3 sukcesoj en la UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA
- 18 sukcesoj en la angla ĉampionado:
- 1901, 1906, 1922, 1923, 1947, 1964, 1966, 1973, 1976, 1977, 1979, 1980, 1982, 1983, 1984, 1986, 1988 kaj 1990
- 7 sukcesoj en la nacia pokalo de futbalo:
- 8 sukcesoj en la liga pokalo:
Liverpool LFC
|
|
futbala klubo
|
Kluba nomo |
|
Fondita |
1994 je la nuna nomo
|
Stadiono |
Ashley Travel Stadium, Skelmersdale, Lancashire
|
Kapacito |
|
Prezidanto |
|
Trejnisto |
Edward Sinnot
|
Ligo |
FA Women's Premier League, Northern Division
|
2009/2010 |
1-a pozicio
|
|
|
- 15 sukcesoj en la konkurso FA Community Shield
Liverpool Ladies FC
redakti
La Liverpool LFC aŭ en longa formo Liverpool Ladies Football Club estas virina futbalklubo el Liverpool. Ĝi fondiĝis je la nomo Newton L.F.C., kaj post du jaroj ŝanĝis sian nomon Knowsley LFC. En 1994 la klubo FC Liverpool permesis al la virina klubo adopti la nomon Liverpool L.F.C..
Eksteraj ligiloj
redakti