Ljaŭningo

provinco de Ĉinio

LjaŭningoLiaoning (ĉine 辽宁, pinjine: Liáoníng) estas provinco de la Ĉina Popola Respubliko en nordorienta Ĉinio, regiono ankaŭ nomiĝas Manĉurio. La nomno devenas de la historia Dinastio Liao kaj la Imperio Liao aŭ Kitana Imperio dum la jaroj 907 - 1125 (vidu la apudan mapon).

Ljaŭningo
Norma ĉine : 辽宁省
Liáoníng Shěng
Mallongigo: 辽 (Liáo)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Ljaŭningo montrata
Ĉinio kun Ljaŭningo montrata
Ĉinio kun Ljaŭningo montrata
Signifo de nomo 辽 liáo – Liaoyang
宁 níng – Ningyuan (nuna Xingcheng)
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Ŝenjango
Provincestro Li Lecheng

(ekde 20-a de oktobro 2021)

Areo 145 900 km²
 - Latitudo 38° 17' N al 43° 29' N
 - Longitudo 118° 50' E al 125° 47' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 43 060 000
 - Loĝdenso 289/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 1,83 trilionoj
 -  MEP po kapo CNY 34 193
HDI 0,835 (alta) (2008)
Etnoj hanoj –84%
manĉuoj –13%
mongoloj –2%
hujoj –0,6%
koreoj –0,6%
ŝibeoj –0,3%
ISO 3166-2 CN-21
Oficiala retejo
http://www.ln.gov.cn
vdr

Geografio redakti

La provinco landlimas kun Nord-Koreio oriente, kaj najbaraj provincoj Ĝilinio nordoriente, Interna Mongolio nordokcidente kaj Hebejo sudokcidente. Sude estas la Flava Maro kaj ĝia granda golfo, la Bohaj-golfo. Ljaŭningo, ĉar ĝia bonega geografia lokeco sur la Bohaj-golfo, estas ofte nomiĝas la Ora Triangulo.

 
Liao (dum la fino de la 10a jarcento) rozkolore.
 
 
La palaco en Ŝenjango
 
La urbo Dandong

Geografiaj elementoj redakti

Historio redakti

De 1907-1945, ĝi nomiĝas tempaltempe kiel la provinco de Fengtian, kvankam la aktuala nomo, kiu datiĝas de antikvaj tempoj, estis restarigita de la Popola Respubliko.

Ĉefurbo estas Ŝenjango kaj aliaj grandaj urboj estas Bensi ktp.

Esperanto en Liaoningo redakti

Ekzistas en tiu ĉina provinco la Liao­ning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), kiu utiligas du platformojn: la Liaoninga Esplora Centro pri Edukado kaj Kulturo de Esperanto en la Orienta Liaoning-Universitato kaj la Liaoninga Esplora Bazo de Esperanto en Ŝenjango-Universitato[1].

Referencoj redakti

  1. Revuo Esperanto de marto 2019, paĝo 67

Vidu Ankaŭ redakti

Dalian
Manĉurio
Administra divido de Ĉinio
Ĝilinio

Eksteraj ligiloj redakti