Ljubljano

ĉefurbo de Slovenio

Ljubljano[1]Labako[mankas fonto] (slovene Ljubljana, germane Laibach, latine EmonaLabacum estas la ĉefurbo de Slovenio kaj de la samnoma municipo. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica.

Ljubljano
germane Laibach, itale Lubiana, latine LabacumEmona
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ljubljana
Ŝtato Slovenio Slovenio
Historiaj regionoj Krajnio, Reĝlando SKS
Montaro Orientaj Alpoj
Memorindaĵo Ljubljana burgo
Ponto Draka ponto
Rivero Ljubljanica
Situo Ljubljano
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 46° 03′ 20″ N 14° 30′ 30″ O / 46.05556 °N, 14.50833 °O / 46.05556; 14.50833 (mapo)
Areo 163,8 km² (16 380 ha)
Loĝantaro 272 220 (01.01.2011)
Denseco 1 661,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1112–1125
Urbestro Zoran Janković

(ekde 11-a de aprilo 2012)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000
Telefona antaŭkodo 01
Aŭtokodoj LJ
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Ljubljana
Retpaĝo: www.ljubljana.si
Map

Ljubljano ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj preĝejoj kaj la stadiono de Ljubljano estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.

Transporto redakti

Ljubljano havas propran flughavenon: Ljubljana Brnik. La aŭtobusa kompanio LPP ekspluatas interligojn inter la urbocentro kaj la urbopartoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Ljubljano. La urbo ankaŭ estas haltejo de internaciaj fervojlinioj el Munkeno kaj Venecio.

Historio redakti

 
Vido al norda Ljubljano
 
La urbo kun burgo
 
Centro de Ljubljano
 
La ankro sur la Kongresni Trg

Dum la tempo de la romia hegemonio, de la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo, oni nomis la kolonion, sur la loko de la hodiaŭa Ljubljano, 'Emona'.

Poste Emona diversfoje estis invadita de inter aliaj la barbaroj kaj en la jaro 452 finfine estis detruita de la Hunoj sub gvido de Atilo. La slavoj eksetlis en tiu ĉi areo en la komenco de la 6-a jarcento post Kristo. Pri tiu slava koloniigo ne multo estas konata, sed la malnovaj slavaj tomboj, kiuj estis trovitaj en diversaj partoj de Ljubljano, konfirmas la iom-post-ioman disvolviĝon de la setlado. La unua feŭda superrego estis ĉirkaŭ la jaro 1 kaj Ljubljano fariĝis la centro de ĝi.

Ljubljano estis ĉefurbo de la Duklando Krajino el 1364 ĝis la ŝtata dissolvo de Aŭstrio-Hungario en 1918, tuj post la fino de la Unua Mondmilito.

Verda urbo kun multaj vidindaĵoj redakti

Antaŭ jardeko (2008) la stratoj apud la rivero estis malpuraj kaj plene de trafiko, sed nuntempe (2019) la urbo estas unu el la plej verdaj kaj viveblaj ĉefurboj en Eŭropo kies historia kvartalo konvertiĝis al piediranta spaco ankoraŭ nur escepte alirebla por busoj kaj biciklantoj. Tiu urboplanado estis tiom sukcesa ke Ljubljano ricevis kiel unua orienteŭropa urbo la "Premion de Verda Ĉefurbo de Eŭropo" [fr]

En la urbo videblas multaj paŝtelkoloraj domoj kaj arkitekturaj belaĵoj de la fama arkitekto Jože Plečnik, kiu fariĝis grava persono en Slovenio post la tn. "10-taga milito" kiu estas la nomo por la slovena lukto por sendependeco.

La plej vizitindaj lokoj troviĝas en malgranda piediranta areo. La plej grava historia loko estas la Ljubljanski Grad (Kastelo) el la 15-a jarcento en kies internco estas restoracioj. La kastelo estas atingebla pere de kablolifto el la centro de la urbo aŭ piedirante (inter 20-30 minutoj).

La Prešeren-placo (slovene : Prešernov trg) portas la nomon de la plej fama slovena poeto.

Gefiloj redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto PIV, eldono de 2020, reta versio)

Eksteraj ligiloj redakti