Lmbatavank (armene: լմբատավանք; ankaŭ Surb Stepanos) estas preĝejo situanta sur sudokcidenta montoflanko de la urbo Artik en Ŝirako (Armenio). Ĝi estis konstruita en la 7-a jarcento kaj estis dediĉita al Sankta Stefano. Inter 1955-1956 la preĝejo estis parte rekonstruita. Elfosadoj okazis dum la 1960-aj jaroj por malplenigi antaŭan areon de la preĝejo kaj tie troviĝis tombejo el la Bronzepoko kun ŝtonoj kaj ĥaĉkaroj. Kelkaj el tiuj ĥaĉkaroj daŭre videblas sur la apogmuroj plej proksime al la preĝejo.