Loĝejo de graco kaj favoro

Loĝejoj de graco kaj favoro estas loĝdomoj kaj apartamentoj posedataj de monarko danke al sia pozicio kiel ŝtatestro kaj alpruntitaj sen lupago kiel parto de dunga kontrakto aŭ por danki por faritaj servoj.

La termino eble devenas de la verkoj de Niccolo Machiavelli kiu skribis pri konsilantoj kiel "ministri per grazia e concessione", kiu tradukiĝis al la angla kiel "ministered through grace and favour" 'nomita ministro per graco kaj favoro'.

En Britujo tiujn domojn posedas la Krono kaj ili nuntempe ofte inkludas la domon de la Ĉefministro. La plej multaj el la domoj kaj apartamentoj estas impostataj kiel materia gajno (benefit in kind) kvankam tiun statuson ne havas la numero 10 Downing Street aŭ kiu ajn loĝejo transdonita por sekurecaj celoj, kiel la loĝejo de la Ŝtata Sekretario de Nordirlando.Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2

Kelkfoje oni transdonas ilin al altnivelaj politikistoj: ekzemple la Vicĉefministro John Prescott rezidis en loĝejo de graco kaj favoro en Dorneywood ĝis la fino de majo 2006.Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2

Ekzemploj redakti

Ekzemploj pri britaj loĝejoj de graco kaj favoroj inkludasCitaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2:

  • 10 Downing Street, Londono - Oficiala rezidejo de la Ĉefministro de Britio.
  • 11 Downing Street, Londono - Oficiala rezidejo de la brita ministro pri financoj.
  • Chequers, Buckinghamshire - Oficiala kampara retirejo de la Ĉefministro.
  • Dorneywood, Buckinghamshire - Ofte uzata kiel rezidejo de la Vicĉefministro, sed estis lastatempe okupita de pluraj aliaj ministroj.
  • Admiralty House (Admiralitatejo), Londono - Enhavas tri apartamentojn ofte transdonataj al altrangaj ministroj.
  • Chevening, Kent - Ofte uzata de la ministro pri eksteraj aferoj.
  • 1 Carlton Gardens, Londono - Ofte uzata kiel ofica rezidejo de la ministro pri eksteraj aferoj.
  • Palaco de Westminster, Londono - La Parlamentaj Domoj mem enhavas plurajn oficialajn apartamentojn kutime okupatajn de la Prezidanto de la Komuna Domo kaj de la Lorda Kanceliero.
  • Kastelo Hillsborough, County Down - Rezidejo de la Ŝtata Sekretario de Nordirlando dum estado en Nordirlando.
  • Bute House, Edinburgo - Rezidejo de la Ĉefministro de Skotlando.

Referencoj redakti