Loĝio (framasona)

organiza unuo de framasonismo

Loĝio estas la nomo de baza framasona organizo. La termino estas uzata kaj por la konstruaĵo kie framasonoj renkontiĝas (domo de loĝio en kelkaj lingvoj) kaj por la membraro (Frataro).

Blankanigra planko ("mozaika pavimo") en framasona loĝio.

"Loĝio" estas ankaŭ uzita por la nomoj de administraj organizaĵoj aŭ Loĝiaroj tiaj, kiaj ekz. Unuinĝinta Granda Loĝio de Anglio [1], Granda Loĝio de Japanio [2] aŭ Granda Loĝio de Peruo [3], ktp.

Plano de loĝio redakti

 
Framasona loĝio

Framasona loĝio estas ortangula konstruaĵo. Longo etendiĝas de oriento okcidenten kaj larĝo de sudo norden. Ĉe la pordo (en okcidento) staras kolonoj ambaŭflanke, kiuj memorigas pri la kolonoj de la templo de Salomono. Norde kaj sude estas vicoj da sidlokoj, nomataj "kolumnoj" (aŭ ankaŭ "kolonoj" nacilingve). La Loĝiestro sidas oriente kaj diversaj oficistoj (nombro varias depende de rito) sidas en aŭ apud oriento kaj ankaŭ en okcidento. La planko estas ofte dekoraciita per blankanigra mozaika pavimo (aŭ mozaikstila tapiŝego) kaj la plafono per noktimita ĉielo stelumita. Simbolaj koloroj kaj ornamaĵoj varias laŭ grado, rito kaj ankaŭ enlanda framasona tradicio.

Diversaj framasonejoj redakti

 
Framasonejo pretigita por kunveno en "Kapitulo" (grado de Sankta Reĝa Arko).

La kunvenoj de la tri bazaj gradoj de framasonismo okazas en loĝio, aŭ pli precize en simbolablua loĝio. Ĝi ankaŭ estas nomata Loĝio de Sankta Johano. La vorto blua rilatas al la koloro de la balteo (ŝultrobendo) aŭ de la bordaĵeto de antaŭtuko de Majstro. Tiu koloro famiĝis ĉar ĝi estas uzita por prestiĝaj insignoj de kavaliraj ordenoj tiaj, kiaj Ordeno de la Ĝartero (Britio) kaj la Ordeno de la Sankta Spirito (Francio)[1].

Aliaj simbolaj framasonejoj estas:

  • Perfektiga Loĝio (Malnova kaj Akceptita Skota Rito (MAS Rito), Rito de Memfis-Micraim)
  • Loĝio de Sankta Andreo (Ĝustigita Skota Rito, Sveda Rito)
  • Kapitulo (MAS Rito, Sankta Reĝa Arko, Rito de Memfis-Micraim, Sveda Rito)
  • Areopago (MAS Rito, Rito de Memfis-Micraim)
  • Suverena Tribunalo (MAS Rito)
  • Konsistorio (MAS Rito), Granda Konsistorio (Rito de Memfis-Micraim)
  • Konsilio (Jorka Rito), Plejsupra Konsilio (MAS Rito)
  • Komandorejo (Jorka Rito)
  • Kancelario (Franca Rito/Saĝa Ordeno)
  • Senato (Rito de Memfis-Micraim)
  • Suverena Sanktejo (Rito de Memfis-Micraim)

ktp.

Anekdotoj redakti

La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en 1913 en la domo de la loĝio de Bern dum la Universala Kongreso. La tekston verkis Friedrich Uhlmann.[mankas fonto]

En antaŭaj jaroj la esperantistoj inter la framasonoj estis akceptataj en la loĝioj de la koncernaj kongresurboj por kunvenoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Hubertus M. Schweizer (UFL-Deutschland), VON DEN ANFÄNGEN DER UNIVERSELLEN FREIMAURER LIGA en LA HEROLDO SPECIALA - SPEZIAL – SPECIAL – SPÉCIALE Septembro 2006, speciala eldono okaze de la 100-jara jubileo de Universala FramasonaLigo U.F.L., S. 57-61.