Paralogismo

(Alidirektita el Logika trompo)

Paralogismo estas aserto, rompanta principojn de logika pruvo. Ĉar nur al malmultaj homoj tio estas unuavide evidenta, la paralogismoj estadas ŝatata parto de argumentado, propagando, insinuado kaj manipulado.

La paralogismojn kaj iliajn diversajn specojn diferencigis jam Aristotelo. Tiu ĉi artikolo prezentas elektitajn partijn el klasigo laŭ František Koukolík kaj Jana Drtilová.

Paralogismoj konsistantaj en forkondukado de atentemo redakti

Falsa dilemo redakti

La falsa dilemo kaŭzas impreson, ke ekzistas nur du, tri aŭ alia limigita nombro da ebloj, dum fakte estas pli vasta vico da ili.

  • Kiu ne subtenas min, tiu estas mia malamiko.

Argumento alparolanta nescion redakti

Ĝi asertas, ke la nepruvebleco de iu eldiraĵo signifas, ke validas malo.

  • Ne eblas pruvi, ke Dio ne ekzistas, do Dio ekzistas.
  • Ne eblas pruvi, ke Dio ekzistas, do Dio ne ekzistas.

Oblikva areo (slippery slope) redakti

Ĝi asertas, ke enpraktikigo de dispono kondukos al ankoraŭ la plua, kaj tio en sia sekvo kaŭzos la tutan ĉenon de ju pli des pli malmulte verŝajnaj sekvoj, kiuj kaŭzos totalan katastrofon.

  • Se ni permesos liberan kuradon de hundoj tra la parkoj, homoj prenos ilin sen buŝumoj eĉ en aŭtobusojn kaj post momento eĉ sur ferdekon de aviadiloj, kaj de tio estas nur paŝeto al tio, por ke ili mordu piloton kaj kaŭzu aviadilan katastrofon.

Kunigita demando redakti

Unu demando fakte enhavanta du demandojn tiel, ke kia ajn respondo venigos la respondonton en nedeziratan situacion. Ĝin ŝatas precipe ĉe juristoj.

  • Ĉu vi ĉesis bati vian edzinon? fakte enhavas du demandojn: Ĉu vi batis vian edzinon? kaj, se la respondo estas jesa, Ĉu vi ĉesis tion fari?
  • Kiam vi ĉesis bati vian edzinon? enhavas tri demandojn: Ĉu vi batis vian edzinon?; se jes, Ĉu vi ĉesis fari tion? kaj, se jes, Kiam tio [la ĉeso] okazis?.

Evitiga manovro (red herring) redakti

En la angla ĝi signifas devene fumaĵita haringo, metafore (ofte en detektivromanoj) falsa spuro. Apuda signifo estas verŝajne derivita el truko dum ĉasado je vulpo, kiam fumaĵita haringo tirita fare de rajdisto tra la teritorio de la ĉasado kapablis ofte facile forkonduki hundojn el la spuro. En diskutoj temas pri forkonduko de atentemo de la kerno de la afero al apudaĵoj.

  • Esencon de la paralogismo elegante trafas konata anekdoto: Usono: Kiom estas en Sovetunio mezproksima salajro de kvalifika laboristo? Sovetunio: Kaj vi denove batas nigrulojn!
  • Edzo: Ni vere ne povas permesi al ni lutreolan peltmantelon. Mi laboras po dek du horoj ĉiutage kaj eĉ tiel ni havas apenaŭ je la lupago.
    Edzino: Kaj por tiu juna vendistino tiam antaŭ dek jaroj vi havis la monon, ĉu?!

Paralogismoj alparolantaj emociojn kaj pluajn psikologiajn motivojn redakti

Argumento de branĉo redakti

La celon de paralogismo anstataŭ kaŭzigo ni konvinkos per malagrablaj sekvoj, kiuj aperos, se ni ne konsentos.

  • Mi estas certa, ke en via entrepreno oni trovos iom da mono por nia bonfaran fondaĵon. (ĉirkaŭrigardo ĉirkaŭe) Tio aspektas ĉe vi preskaŭ bruleme. Sufiĉus, por ke iu neintence faligu kanistron da benzino, kaj ĉio ĉi tie kuŝus per cindro.

Argumento vekanta kunsenton redakti

Anstataŭ reala argumentado ĝi klopodas agadi je sentoj.

  • Mi laboris en la projekto la tutan semajnon. Se vi rifuzos ĝin, mia vivo perdos sencon.

Argumento montranta sekvojn redakti

Oni asertas, ke el konvinko aŭ teorio fluas (onidire) neakcepteblaj sekvoj, kaj el tio ĝi deduktas, ke ĝi devas esti erara.

  • Homoj devas esti superitaj al bestoj. Kia alie estus senco de nia ekzistado?

Kvalifikanta lingvo redakti

  • Ĝi kunigas nedeziratan eldiraĵon kun pozitiva markigo kaj kaŭzas impreson, ke pro ties rifuzo aŭskultanto aŭtomate vicigas sin en malan grupon.
  • Ĉiu mastrumantino scias, ke sen MegaPurigilo4000 kuirejo estas al nenio.
  • Obeema infano ne raportas pri onklo.

Socia apelo (bandwagon fallacy, argumentum ad populum) redakti

Ĝi motivigas ideon per tio, ke la ceteraj konsentas kun ĝi. Tio neniel influas ĝian faktan ĝustecon.

Interŝanĝo de objekto redakti

Atako kontraŭ homo (argumentum ad hominem) redakti

Anstataŭ argumentado ĝi taksas ties prezentinton.

  • Tio estis atendebla de krimulo.
  • Oni ne povas kredi al tiu verko, li verkis ĝin nur tial, por ke ili ne elĵetu lin el la lernejo.
  • Ĉu la fumado povas esti nesana, se tiom da kuracistoj fumas?

Sin-apelado pri aŭtoriteco redakti

Ĉiu sin-apelado pri aŭtoriteco ne bezonas esti necese paralogismo. Paralogismo estas tia aserto, se ligata aŭtoritato estas aŭtoritato en alia fako aŭ se ekzistas aŭtoritato alia, same grava, kiu asertas malon.

  • Polica interveno kontraŭ CzechTek estis rajtigita - diris tion Karel Gott.
  • Kiel konstatis D-ro FamaAŭtoritatoPagataDeTabakaKompanio, la fumado de cigaredoj povas plilongigi la vivon preskaŭ ĝis dudek jaroj.

Anonima aŭtoritato redakti

Paralogismo revokiĝas al nenomita, sed onidire al bone informita fonto. Tio estas eleganta maniero de disvastigado de elpensitaj faktoj.

  • Kiel notis bone informita fonto, ministro de kulturo nokte timas kaj grimpas sub liton.
  • Ekspertistoj konstatis, ke Michael Jackson fakte estas virino.
  • Lastatempe oni asertas, ke kvar ne bezonas esti entjero.

Ŝajno trompas redakti

La aspekto de oratoro, same kiel filmero de filma kamerao en televido aŭ muziko en fono influas, en kian mezuron aŭskultontoj fidos al ĝi.

  • Al viro, bone kaj bele vestita en konvenan veston, filmata el milda subvido kaj kun agrabla muziko en fono la televidaj spektantoj fidos pli baldaŭ ol al malpura senhejmulo aŭ al Darth Vader.

Induktivaj paralogismoj redakti

Induktiva logiko konsidero konsistas en takso de ecoj de tutaĵo surbaze de spertoj kun ties parto. La induktaj paralogismoj rezultas el nerespektado de bazaj statistikaj reguloj.

Hasta ĝeneraligo redakti

Prijuĝado al la ecoj de tutaĵo surbaze de tro malgranda ekzemplero.

  • Ekonomistoj ne scias tajpi sur skribmaŝino. Mi konis unu, kaj tiu preskaŭ rompis al si la manojn dum tio.

Nereprezentanta ekzemplero redakti

Ekzemplero, sur kies kono ni fonas novan konsideron, estas ja sufiĉe granda, sed ĝi ne respondas al dismetiĝo de tutaĵo.

  • Rapidega esploro de la publika opinio, farita hodiaŭ posttagmeze en promenejo de magazeno Hugo Boss, pruvis, ke ĉeĥoj konsideras sian vivnivelon kiel kontentiga.
  • Rapidega esploro en Asembleo de deputitoj konfirmis, ke homoj estas kontentaj kun politiko.

Falsa analogio redakti

Falsa analogio komparas du tute nekoneksantajn aperaĵojn, kaj asertas, ke se iu havas ian econ, devas havi ĝin ankaŭ alia.

  • Ŝtata administracio estas kiel bonboniero en nutraĵdeponejo: vi devas forŝiri, kio estas forŝirebla, antaŭ ol ili trovos vin.
  • Kun reformo tio estas kiel kun porko. Se vi volas reformi la porkon en fumaĵitan staton, vi devas unue mortigi ĝin.
  • Ĝis nuna momento ankoraŭ neniu ekvidis Nevideblan rozkoloran unukornulon. Sed tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas - en mezepoko ankaŭ neniu povis vidi bakteriojn.

Maldiligenta indukto redakti

La resumo de induktiva konkludo estas rifuzita, malgraŭ tio ke ekzistas sufiĉo de pruvoj por ties subteno.

  • Sinjoro F. estis hodiaŭ matene kaptita de la polico plena je sango, kiam li estis provanta ĵeti en komunuman riveron grandan barelon kun dume ne rekonita enhavo. Kiel diris al gazetaro la direktoro de polico, koincide frato de la kaptito, dume estis trovitaj neniaj spuroj signantaj, ke la tuta afero povus rilati al hieraŭ denuncita malapero de bopatrino de sinjoro F.

Paralogismo donita per elimino redakti

Por ke ni atingu deziratan opinion, estas iam necese elimini el la opinio la netaŭgajn konsiderojn, kaj nome ekzempe per ilia eksilentigo.

  • Direktoro de menaĝerio transpaŝis siajn leĝpovojn, kiam li mallongigis al lamo, pingveno kaj ornitorinko aldonojn de fojno. La rajton decidi pri aldonoj de la fojno dume havas sole kolegio de bredistoj. La plendanto dum tio forgesis noti, ke la mallongigon de aldono de fojno por pingveno kaj ornitorinko realigis ĉe la direktoro li mem en la momento, kiam la kolegio de bredistoj havis lakso-malsanon kaj do estis neatingeblaj.

Statistikaj silogismoj redakti

Tio estas paralogismoj rezulatantaj el interŝanĝo de valideco de ĝeneralaj reguloj kaj ties esceptoj.

  • Estas malbone vundi la bestojn. Do vi estus batonta eĉ ne hundon, kiu estas provanta tramordi vian gorĝon.
  • Sinjoro Humberto Olovo laboris dek ses horojn ĉiutage en ŝtonminejo kaj li vivis ĝis cent jaroj. El tio rezultas, ke kiu volas vivi ĝis cent jaroj, tiu devas labori dek ses horojn ĉiutage en ŝtonminejo.

Kaŭzaj paralogismoj redakti

Erara tempa sekvanteco (post hoc ergo propter hoc) redakti

El tio, ke du aperaĵoj sekvas unu la alian oni erare konkludas, ke ekzistas inter ili kaŭza rilato. Ni parolas pri la kaŭza rilato tiam, se la unua aperaĵo devige implikas la aperaĵon alian (do se post la unua aperaĵo devide sekvas la aperaĵo alia), eĉ kiam ne estas necese, por ke la unua aperaĵo estu unusola ebla kaŭzo de la aperaĵo alia. Ekzemplo de la kaŭza sekvanteco povas esti morto post perdo de la granda kvanto de sango - la perdo de la granda kvanto de sango kaŭzigos morton, sed ĝi ne estas ties unusola ebla kaŭzo.

  • Kiam ajn en aviadilo oni komencos alporti kafon, okazas turbuloj. La alportado de kafo do kaŭzas turbulojn.
  • Mi havis unu semajnon gripon, sed poste mi komencis trinki katan sukon kaj la gripo ĉesis. La kata suko do kuracas gripon.

Komuna efekto redakti

Ambaŭ ŝajne dependaj aperaĵoj havas nerimarkatan komuna kaŭzon.

  • Komencis bruli aŭtomobila panelo kaj poste la aŭtomobilo haltis. La haltigon de aŭtomobilo kaŭzis la incendio de la panelo. (La aŭtomobilo povas veturi eĉ kun brulanta panelo, ambaŭ aperaĵojn kaŭzis kurta cirkvito en elektroinstalaĵo, kiu elfunkciigis eĉ bruligadon de motoro.

Sensignifa kaŭzo redakti

La unua estas vere kaŭzo de la aperaĵo alia, sed kompare kun la ceteraj kaŭzoj ĝi estas sensignifa.

  • Vi ne finmanĝis avenan paston. La infanoj en Kameruno estas malsataj pro vi.

Erara direkto redakti

Interŝanĝo de la kaŭzo kaj la sekvo.

  • Pli ofta uzado de kondomoj kaŭzas disvastigon de aidoso.

Pli granda nombro de kaŭzoj redakti

La aperaĵo havas pli grandan nombron de kaŭzoj, sed estas markita sole unu el ili.

Al kaŭzaj paralogismoj apartenas ankaŭ eraro de riska ludanto, kiu serĉas rilatojn de kaŭzo kaj sekvo tie, kie nenio tia estas. Ekzemplo povas esti lidanto, kiu en loterio vetas longe ne tiritajn numerojn esperante, ke la loterio en klopodo "reveni al mezproksimo" eltiros ĝuste ilin. La verŝajneco de tirado de ĉiuj numeroj estas dum tio la sama en ĉiu tempo nerigardante la pasintecon.

Genetika eraro konsistas en konvinko, ke eblas la karakteron de aperaĵo dedukti el ties deveno, fonto aŭ komenco, aŭ rifuzo de io ligante al tio, ke tio havas suspektindajn komencojn. Ŝatata aplikado de tiu ĉi eraro estas derivado de principo de afero per sekcado de radikoj kaj historio de ties vorta markigo.

Temas pri io alia redakti

Argumentado per rondo (begging the question) redakti

Eldiraĵo, kiun ni estas pruvantaj, estas jam ensumigita en premison.

  • Ni supozu, ke Adamo neniam mensogas. El tio, ke Adamo parolas, do logike rezultas, ke li diras veron estas ja dedukto formale tute korekta, sed pri la verparoleco de Adamo ĝi parolas tute nenion.

Negrava konkludo redakti

Pruvo pruvas ion alian ol la objekta aserto. Iam oni ensumigas en tiun ĉi kategorion ankaŭ argumentojn ad hominem kaj al ili similaj.

  • Konsciu, kiel longe estas en la mondo kreismo kaj kiel longe evoluismo. Tial la kreismo estas pli vera.
  • Do, kiel mi montris, la akuzito havis malfeliĉan infanaĝon kaj en lernejo ĉiutage samklasanoj batis lin per rusta ĉeno devigante lin manĝi krajonujon. Mi do postulas, por ke li estu ekskuzita el la akuzo en la plena amplekso.

Variaĵo de tiu ĉi paralogismo estas paralogismo de negrava celo, kiu dubigas ion per aserto, ke tio ne atingis la celon, sed pri kiu fakte neniam temis.

  • Por kio estas NASA, se ĝis hodiaŭ ĝi ne kapablis konstrui daŭran bazon sur Luno?

Timiganto (straw man) redakti

Esenco de la paralogismo estas demonstra diserigo de la kontraŭflanko. La argumentojn de kontraŭflanko reprezentas ĝuste timiganto. Ne ĉiam timiganto estas io, kion oponantoj vere asertas, sed preskaŭ ĉiam temas pri aserto rilate al pezo de la argumentado karakterize pli malforta.

  • Defendantoj de abortoj asertos al vi, ke iri por aborti estas pli malmultekosta ol aĉeti kompleton por la infano. Sed tio estas evidenta sensencaĵo - en la prezon de aborto necesas nome alkalkuli ankaŭ necesan hospitaligon, ne parolante pri tio, ke por la kompleto de novnaskitoj nia registaro proponas apartajn sociajn aldonojn. Estas do klare, ke ekzistas neniaj prudentaj motivoj, kial permesi la abortojn.

Tio ne rezultas! (non sequitur) redakti

Paralogismoj fonditaj en nesekvado de implico.

Pruvo de la rezultanta redakti

Ĝi supozas, ke aŭtomate validas ankaŭ mala apliko.

  • Ĉiu policisto estas ŝtata okupito. Mi estas ŝtata okupito, kaj mi do devas esti policisto.

Rifuzo de la antaŭa redakti

Ĝi diras, ke okaze de nevalideco de supozo povas validi eĉ ne konkludo. La implico dum diras entute nenion pri tio, kio okazos, se la supozo ne validos.

  • Li diris: "Se vi ne donos al mi bonbonon, mi piedbatos vin." Do se mi donos al li bonbonon, li ne povas piedbati min.

Pluaj specoj de paralogismoj redakti

  • Paralogismoj fonditaj je dusignifeco (vortaj ludetoj)
  • Eraroj en kategorio (rilato de parto al la tutaĵo - se la cerbo estas saĝa, estas saĝa eĉ ĉiu neŭrono kaj simile)
  • Paralogismoj dum klarigado
  • Paralogismaj difinoj

Vidu ankaŭ redakti