Logopedio (aŭ Ortofona kuracado laŭ PIV) estas scienca fako de speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri evoluo, eduko kaj klerigado de personoj kun parolaj kaj lingvaj malfacilaĵoj. Samtempe ĝi esploras kaŭzojn de parol-difektoj dum la evoluo de infano. Logopedio helpas al surdopedio instrui paroladon al neaŭdantoj.

Logopediisto, kiel fakulo helpas rebonigi malĝustan prononcadon de sonoj per specialaj ekzercoj. Lia tasko estas helpi ankaŭ ĉe legado kaj skribado, se aperas problemoj.