Logos

filozofia-religia koncepto

Logos (greke λόγος logos; ankaŭ esperantigite logoso) estas greka vorto, kiu signifas «vorto» kaj samtempe «racio» kaj estas la radiko de la Esperanta vorto logiko kaj de la "sufikso" -logio. Laŭ Heraklito kaj aliaj grekaj filozofoj, Logos estas tio, kio regas kaj ordigas la universon.

La juda filozofo Filono instruis, ke Logos estas la Vorto de Dio. Laŭ Sankta Johano Logos estas Jesuo Kristo, Dio mem enkarnigita kiel homo, kiel evidentiĝas en la Evangelio laŭ Sankta Johano:

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. […] Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. (ĉapitro 1, versikloj 1–3 kaj 14)

Vidu ankaŭ redakti