Lohnstorf

komunumo de Svislando


Lohnstorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 228 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Lohnstorf
Blazono de Lohnstorf
Blazono de Lohnstorf
Blazono de Lohnstorf
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 48′ 24″ N 7° 30′ 38″ O / 46.80667 °N, 7.51056 °O / 46.80667; 7.51056 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 24″ N 7° 30′ 38″ O / 46.80667 °N, 7.51056 °O / 46.80667; 7.51056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 228
Areo 1,80 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 3127
Komunumkodo 0874
Mapo de Lohnstorf
Mapo de Lohnstorf
Mapo de Lohnstorf
vdr

Geografio redakti

Lohnstorf situas en la Svisa Mezlando en la valo de la rivero Gürbe proksimume 11 kilometrojn nordokcidente de la urbo Thun kaj 20 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lohnstorf, la setlejoj Breite kaj Chrösuacher kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,80 km², de kiuj 1,67% estas kovritaj de arbaro, 92,2% servas por agrikulturo kaj 6,67% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lohnstorf limas en nordo al Mühlethurnen, en oriento al Kirchdorf, en sudo al Burgistein, kaj en okcidento al Riggisberg.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 tra la Gürbe-Valo de Belp al Wattenwil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 6 kilometrojn oriente en Kiesen. Kvankam la trajnlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Thun pasas tra la komunuma teritorio, Lohnstorf mem ne disponas pri stacidomo aŭ alia propra konekto al la publika transportreto. La stacidomo Thurnen en Mühlethurnen tamen situas nur 1 kilometro norde de la vilaĝo Lohnstorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lohnstorf datiĝas el la jaro 1148 kiel Lonestrof. Sur la teritorio de Lohnstorf estis trovitaj romiaj moneroj kaj restaĵoj de romia setlejo. Dum mezepoko la bienoj en Lohnstorf apartenis al familioj de la berna civito. Supozeble Lohnstorf formis parton de la donaco der Kirchenthurnen al la Monaĥejo Interlaken en la jaro 1343. Post la reformacio en la jaro 1528 Berno atribuis la vilaĝon Lohnstorf al la tribunalo de Thurnen en la Kampartribunalo Seftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko Lohnstorf estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti