Lokomobilo estas energioprodukta maŝino, kiu ebligis peladon de labormaŝino, kun malgranda povumo (10–60 kilovatoj). Ĝi konsistas el hejtejo, vaporkaldrono, piŝta vapormaŝino, krankoŝafto kaj inercirado.

Lokomobilo en la kastelmuzeo de la germana Blankenhein

Ĝi havas la formon de lokligita aŭ movebla (tirata, memmova). Tiuj lastaj havas stirilon kaj larĝajn ŝtalradojn nomeblaj ankaŭ kiel vaportraktorojvaportiriloj kaj estis uzeblaj en la vojkonstruado (vaporcilindro) kaj en la agrikulturo (vaporplugilo, draŝmaŝino). Oni uzis ilin en la dum militado, ĉefeen servo de la artilerio (krimea milito, buraj militoj). Oni uzis lokligitajn lokomobilojn en la minado por pelado de la martelborilo kaj lumigo de la minejo.

Oni produktis lokomobilojn ekde la 1810-aj jaroj dum unu kaj duonjarcento, kelkaj restis en uzado eĉ en la 1970-aj jaroj. La plej gravaj produktaj firmaoj estas la angla Tornicroft kaj Fowler kaj la germana Heinrich Lanz AG.

Eksteraj ligiloj redakti