Lokomotivestrotrakciilkondukisto estas persono, kiu ŝoforas trajnon (vagonaron) kaj respondecas pri la lokomotivo kaj pri sekura veturado.

La laborejo de lokomotivestro en germana ICE-Trajno

Trejnado redakti

Pro la multo de necesaj scioj la speciala trejnado de lokomotivestro daŭras kelkloke plurajn jarojn. Antaŭkondiĉo, kiu varias de lando al lando ofte estas finlernado de teknika profesio aŭ finekzameno de teknika/matematika gimnazio kaj aĝo de minimume 21 jaroj, bona vidkapablo (aparte nenia kolorblindeco). La lernendaĵoj inkluzivas: scion pri la fizikaj ecoj de trajno kaj reloj, rapido, reago ĉe deklino, krome scion pri la relo-reto, la stacioj, vojoj kun specialaj malfacilaĵoj, rapidlimigoj, fervojosignaloj, la juraj rajtoj kaj devoj. Kaj ĉion ĉi lokomotivestro en internacia trafiko devas scii ankaŭ pri la najbaraj landoj.

Taskoj redakti

La taskoj de lokomotivestro korespondas al tiuj de piloto de aviadilo: ŝi aŭ li respondecas pri sekura laŭregulara veturado de trajno, kaj kompreneble pri obeo al la horaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Pri specialaj kondiĉoj de trenado de trajnkondukistoj en