Lokusto estas saltanta insekto el la ordo de ortopteroj kun longaj antenoj (pli longaj ol duono de korpolongo), muzikante per kunfrotado de la elitroj.

Infestoj redakti

Foje infestadoj de lokustoj kaŭzas kolosajn ekonomiajn perdojn kaj eĉ malsategon en landoj, kie ili voris la tutan rikolton. Tiel en februaro 2020 la registaro de Somalio anoncis tutlandan krizostaton pro infestado de lokustoj kaj petis helpon de internacia komunumo.

Vidu ankaŭ redakti



Eksteraj ligiloj redakti