Lombardio

regiono en norda Italio
(Alidirektita el Lombardujo)

LombardioLombardujo (itale Lombardia [lombarDIa], lombarde Lombardia [lombarDIa] aŭ [lumbarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.

Lombardio
itale Lombardia

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio • kultura regiono
Kodo: LOM
Ŝtato: Italio
Areo: 23,861 km²
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 10 067 494 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 422 loĝ./km²
Provincoj: Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese
Komunumoj: listo de 1546 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 03
Prezidanto: Attilio Fontana (en 2024)  marto 2013
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

La regiono troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.

La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la longobardoj,[1] kies ĉefurbo estis Pavio kaj kies antikva teritorio, la regno de longobardoj, kompreneble nomatas Longobardio[2].

Geografio redakti

 
Surfaco de Lombardio per altimetraj zonoj

La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardio estas Splügen (Lombardio-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardio-Supra Adiĝo/Sudtirolo), pasejo Tonale (Lombardio-Trentino).

La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardio, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.

Ĉefaj urboj redakti

1 Milano Metropola urbo Milano 1 303 300 loĝ.
2 Breŝo Provinco Brescia 190 100 loĝ.
3 Monza Provinco Monza kaj Brianza 121 500 loĝ.
4 Bergamo Provinco Bergamo 115 700 loĝ.
5 Como Provinco Como 83 300 loĝ.
6 Varese Provinco Varese 82 200 loĝ.
7 Sesto san Giovanni Metropola urbo Milano 80 700 loĝ.
8 Busto Arsizio Provinco Varese 80 000 loĝ.
9 Cinisello Balsamo Metropola urbo Milano 74 200 loĝ.
10 Kremono Provinco Cremona 70 900 loĝ.

Ekonomio redakti

Lombardio, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa Romeo, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.

Provincoj redakti

 

La dekdu provincoj de Lombardio estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [leko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco Monza kaj Brianza ekfunkciis en 2009.

Aldonaj bildoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti