Longoglavo (aŭ longa glavo) estas tipo de glavo el Eŭropo karakterizita pro havado de krucforma ŝirmo-butono kun tenilo por dumana uzo (ĉirkaŭ 16 ĝis 28 cm), rekta du-randa klingo de ĉirkaŭ 85 ĝis 110 cm, kaj pezo de proksimume 1 ĝis 1.5 kg.[1][2]

Longa glavo.
Senarmaĵaj longglavistoj (plato 25a de la gvidlibro de 1467 de Hans Talhoffer).

La "longglava" tipo ekzistas en morfologia kontinuo kun la mezepoka kavalira glavo kaj la renesanca Zweihänder. Ĝi hegemoniis dum la fino de la Mezepoko kaj dum la Renesanco (proksimume 1350 ĝis 1550), kaj frua kaj malfrua uzado atingante ĝis la 13a kaj la 17a jarcentoj.

Notoj redakti

  1. Loades, Mike (2010). Swords and Swordsmen. Great Britain: Pen & Sword Books. ISBN 978-1-84884-133-8.
  2. "Hand-and-a-Half Sword". Metropolitan Museum of Art. Arkivita el la originalo la 19an de julio 2017. Alirita la 19an de junio 2020. "Wt. 3 lb. 7 oz. (1560 g)"